Karaj geamikoj, post unu tuta monato, ankoraux mi ne sukcesis ricevi respondon (nek per e.-posxto, nek per fakso) de cxiuj komisionanoj.
La solaj kiuj respondis estis: Trifoncxofski kaj Picasso. Nenion mi ricevis el Judith Felszeghy kaj David Buhlmann. Pri cxi lasta ecx la elektrona adreso ankoraux ne funkcias.
En tiu situacio la Komisiono tute ne funkcias kaj estas neefika. Du monatoj ne estis suficxaj ecx por vocxdoni pri la regularo de la "Stadio de funkciado".
Se la aferoj tiumaniere dauxros mi estos devigata eltiri gravajn kaj malagrablajn konkludojn pri la estonto de tiu sperto.
Restante en konfidema atendo, se tio ankoraux eblas, mi salutas vin.
Daniela Giglioli