kun ioma surprizo mi legis vian respondon de la 21-Dec-1998.Mi estas trezoristino de ERA nur de du jaroj kaj, do, mi ne povas respondeci pri tiu afero de 1994. Mi klopodos prisercxi por trovi dokumenton pri tiu "forsendado de leteroj 'Strasburgo'", cxar en tiu momento mi tute ne sukcesas kompreni pri kio tio rilatas.
Mi, tamen, opinias ke korekteco (specife cxar temas pri grava organizo kiel la via) volus ke vi estus sendinta al ni tiun peton jam en la pasintaj jaroj, kaj, certe, almenaux en la momento de via acxeta peto.
Salutojn kaj bondezirojn
La Trezoristino de E.R.A.: Daniela Giglioli
P.S. - Ni havas dubon. Cxu ne temas pri afero rilatanta al la "Transnacia Radikala Partio"? En tiu kazo, bonvolu konsideri ke, kvankam R.P. estas organizo proksima al nia agado, gxia administracio estas tute sendependa kaj entute ne rilatanta al nia administrado.