Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 19 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Esperanto - 28 dicembre 1998
Eventoj, n-ro 158, retpo^sta versio
***********************************

Enhavo

------

TITOLPA^GE: - "Karaj Legantoj" - letero de la ^cefredaktoro

- ^Stata distingo al Nanovfszky!

FAKA APLIKADO: - Ortografia kontrolo de Esperntaj tekstoj en Win-word!

- Studenta esperantologio

- E-programo en kalkulma^sino Texas Instruments

- Defendi tezon pri Esperanto

- Fotoj pri kuracherboj

- Jura tribuno, n-ro 2.

ARAN^GOJ: - Raporto pri Renkonti^go de E-familioj

- E-lingva scienca konferenco en Odessa

- Programo de Kvinpetalo en 1999

- Kompleta monata kalendaro - februaro-99

MOVADAJ AFEROJ: - Komuniko de HEA pri sia NE-partopreno en la E-Civito

- Maul denove ^ce Monato!

- Eldiro de Jospin pri Esperanto, ^cina kaj franca

- Retiri^gis la tuta estraro de Europa E-Unio...

- Vortaro por araboj

- ^Cu reunui^gas la hungaria E-movado?

- Pri kio oni traktis en la estrarkunsido de TEJO?

-> ankau Kontakto ne partoprenis en la E-Civito <-

- Kontribuu al E-lingva enciklopedio

- Regularo de la "Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj"

- Kial ni ne renkonti^gas "hazarde" en feriejoj?

INSTRUADO: - Novaj sekcioj en ILEI

- Kreditoj en La Laguna

Interesa^joj, anoncetoj, libroj, "mallonge", E-tendumejo, ktp, ktp.

***************************************************************************

***************************************************************************

TITOLPA^GE

//////////

Agrablajn jarfinajn festojn, kaj feli^can novan jaron deziras al ^ciuj

legantoj - la redaktoroj de Eventoj

***************************************************************************

Karaj legantoj!

===============

Labori por Esperanto estas tre interesa afero. Anka~u por ni. Tamen ^sajne

nun ni faris eraron...

Komence ni nur redaktis kaj eldonis Eventoj-n, poste konstruis kaj

funkciigis la Budape^stan Esperanto-Domon, ekde 1996 funkciigas la

"interredaktoran" ekde '98 la retpo^stan nova^jservon "ret-info". (Tiuj

estas nur la longda~uraj projektoj, mi ne mencias la porokazajn

aktiva^jojn, kiel E-litertipoj por komputiloj, ago-tagoj, enlanda movado

ktp).

Tamen la strukturo de nia oficejo ne sekvis la da~uran ^sar^gadon, kaj la

^ci-a~utuna pluslaboro montris la limojn de la ^gisnuna strukturo. La

elfalo de unu homo (malsano a~u pluslaboro a~u ekstera laboro por akiri

financojn por la E-Domo ktp) povas haltigi la tutan sistemon. Evidenti^gis,

ke longda~uran (!) seriozan laboron oni povas bazigi nur sur konstantaj

homoj, profesiaj laborantoj.

Do, por eviti estontajn similajn okazojn, en la lastaj du monatoj ni

komencis reorganizi nian internan strukturon (ne longe ja la familioj

^cirka~u ni povas elteni konstantan 10-12 horan tagan laboron...). Ni ne

nur preparis la teknikan sistemon de la oficejo por pli granda teamo, sed

fakte jam nun en la E-Domo laboras 2 novaj homoj, ekde februaro la

operativan redaktadon de Eventoj transprenos Laszlo Radacsy, kaj krome ni

akiris la rajton dungi anka~u 2 civilservantojn.

Por iom rekompenci vin pro la perditaj numeroj de Eventoj (la retpo^sta

nova^jservo "ret-info" [vd. Eventoj-153] funkciis seninterrompe) ni

decidis, ke:

- ^ciuj abonantoj a~utomate ricevas anka~u la januarajn numerojn e^c se ili

ne pagas por la sekvajaraj numeroj;

- malgra~u la plano (apena~u eltenebla kresko de paper- kaj po^staj prezoj)

ni ne altigas la abonkotizojn por '99.

- se vi renovigas vian abonon al la papera versio de Eventoj, ^gis fino de

februaro vi rajtas senpage ricevi de ni komputilajn dosierojn, ebligantaj

la ortografian kontrolon de Esperantaj tekstoj en Win-Word!!!

Mi esperas, ke per nia laboro ni povos utili al vi anka~u en la sekva jaro.

Dezirante agrablajn jarfinajn festojn, da~ure starante je via servo

Laszlo Szilvasi

P.S. Kromajn detalojn vidu sur pa^go 6.

***************************************************************************

^Stata distingo al Nanovfszky

=============================

Okaze de la hungaria nacia festo, la 23-an de oktobro prezidento de

Hungario distingis Gyorgy Nanovfszky, anta~uan moskvan ambasadoron de

Hungario, prezidanton de Hungara Esperanto-Asocio per Oficira Kruco de

Hungara Respubliko. Samtage li ricevis anka~u alian distingon:

memorplaketon Imre Nagy pro lia scienca, esplora agado.

* * *

Gyorgy Nanovfszky estas esperantisto ekde sia 16-jara a^go, ekde 1958.

Aktiva partoprenanto de la iama budape^sta klubo Konkordo, poste dum la

moskvaj universitataj jaroj de la klubo "Fajrero", de multaj E-renkonti^goj

kaj pluraj kongresoj (IJK-j en Vraca kaj Pecs, UK-j en Sofio, Amsterdam,

Hago, Budapest kaj Montpellier). Partoprenis la redaktadon de la revuo

Planlingvistiko, reprezentis UEA-n ^ce Unui^gintaj Nacioj, kaj dum la

moskva restado multflanke helpis la rusian E-agadon.

Diplomita pri filologio kaj internacia ekonomiko, diplomato, profesoro de

Akademio Internacia en San-Marino, a~utoro de pluraj libroj, esploristo pri

historio.

En majo 1998 li estis elektita kiel prezidanto de Hungaria E-Asocio. Post

lia hejmenveno al Budape^sto en a~utuno '98 dum 3 monatoj sukcesis sidigi

al la sama tablo la plej fortajn hungariajn E-asociojn, rezulte de kio

komenci^gis la preparlaboroj por Hungaria Esperanto-Federacio...

***************************************************************************

FAKA APLIKADO

/////////////

Studenta esperantologio

=======================

Inter 26-29 de oktobro 1999 en Vladivostoka Teknika Universitato okazos la

3-a Internacia Studenta Kongreso de azi-pacifikaj landoj.

Enkadre de la kongreso funkcios sekcio: Interlingvistiko kaj Esperantologio

kun la laborlingvoj: rusa, angla, Esperanto.

Limdato por publikigi la raporton: 31-a de januaro '99, por ali^go al

partopreno sen publikigo: la 1-a de a~ugusto '99. Bonvolu peti detalan

informon ^ce

Aleksandr Titajev

VTU, ul. Pu^skinskaja 10, RU-690600, Vladivostok, Rusio.

Rete: espero@pub.marine.su

***************************************************************************

Alternativa tezo

================

La 26-an de septembro en la Centra Universitato de Venezuelo kaj en Caracas

du studentinoj pri ^jurnalismo kronis siajn universitatajn studojn

defendinte tezon pri Esperanto. La studentinoj, Melissa Valor kaj Letibell

Mullings, verkis sian komunan tezon sub la titolo "Esperanto: alternativo

en la proceso de kultura globalizi^go". La ^jurio unuanime taksis la tezon

kiel elstaran kaj indan esti publikigata.

Unuafoje en la universitato kaj en Venezuelo okazas tia grava evento, kiu

povas esti konsiderata kiel la plej valora frukto de anta~uaj kursoj.

Venezuela E-Asocio,

Andres Turrisi

andesp@internet.ve

***************************************************************************

Ortografia kontrolo en Win-Word

===============================

La programo Win-Word estas la plej disvasti^ginta komputila tekstoredakta

programo. Beda~urinde ^gi "ne parolas" en Esperanto kiel la programo

^Capelilo (vidu Eventoj 77, 78, 133), tamen ^gi i^gis kvaza~u normo por

inter^san^gi dokumentojn.

Per Win-Word estas ebleco tajpi Esperantajn tekstojn, sed ne estis solvita

la ortografia kontrolado de tekstoj, ja la programo ne anta~uvidas la uzon

de la Internacia Lingvo. Ni ellaboris vortar-dosierojn, kiujn oni devas nur

aldoni al la programo, kaj tiel vi povas kontroli la ^gustan skribadon

anka~u de Esperantaj tekstoj!

Nia solvo ne bazi^gas sur la metodo de aliaj lingvoj, do ne kontrolas la

gramatikan strukturon, korektecon, sed tre bone ta~ugas por trovi

mistajpa^jojn en la teksto. La vortar-dosieroj enhavas pli ol 25 mil

esprimojn (vortojn kaj vortoformojn)!

Kroma avanta^go: dum la kontrolado de la teksto vi vidos Esperantajn

literojn anka~u en la kontrola fenestro, kiu la~usperte multe-multe

simpligas la laboron, ^cefe ^ce pli longaj tekstoj!

Prezo

-----

La moldisko kun la ortografiaj help-dosieroj staras je la dispono de ^ciu

esperantisto. ^Gi kostas 20 guldenojn, pagebla al nia UEA-konto ELLS-S, a~u

rekte al nia adreso: Eventoj, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario

(internacia po^stmandato a~u simple en koverto). Uzu ^gin!

^Ce la mendo bv. nepre indiki, kiun kodsistemon vi uzas (Eventoj-93 a~u

latin-3)

Laszlo Szilvasi

P.S. La dosieroj uzeblas ^ce la programo Win-Word (ajna versio) en PC-

komputiloj, sed ne en Macintosh!

- La dosieroj kompreneble ne enhavas ^ciujn E-vortojn kaj vortoformojn, nur

la plej oftajn, sed en la praktiko ili tre kontentige funkcias.

- Por uzi la ortografian kontrolon vi devas jam havi Esperantan tiparon en

via komputilo la~u kodigo Eventoj-93 a~u latin-3. Al abonantoj de Eventoj

a~u "ret-info" ni sendas kvar bazajn Esp-litertipojn kontra~u simbola prezo

de 10 guldenoj.

- Se vi re-abonas la paperan version de Eventojn por 1999, ^gis fino de

februaro vi povas senpage (!) ricevi la ortografi-kontrolan diskon!

(Tiu ^ci validas nur pagantaj abonantoj, kaj ne validas por tiuj, kiuj

pro diversaj motivoj ricevas la gazeton senpage)

***************************************************************************

Kalendaro en kalkulilo

======================

Kiu tago estis la 1-a de januaro 1900, a~u estos la 31-a de decembro 2099?

Respondon vi povas trovi ekzemple per la Esperantlingva programo

Kalendar.83p' por kalkulma^sino TI-83 a~u simila de TEXAS NSTRUMENTS,

farita de Dominique Cornice (esperant61@aol.com)

La programo estas havebla en la interreto ^ce la adreso

http://members.aol.com/esperant61/kalendar.83p

***************************************************************************

Fotoj pri kuracherboj

=====================

Por niaj eldona^joj ni da~ure ser^cas desegna^jojn kaj fotojn pri

kuracherboj kaj naturkuracado. Proponu vian oferton kun prezindiko al MZ-

Verlag, Puettjerberg 17, D-27383 Hetzwege, Germanio. (Fakso:

+49-4263-94088, retadreso: info@mz-verlag.de)

Dankon kaj sincerajn salutojn de

Harald Schicke

http://www.mz-verlag.de

***************************************************************************

Jura Tribuno

============

Aperis la 2-a numero de Jura Tribuno Internacia (94 pa^goj), organo de

Esperanta Jura Asocio. El la enhavo:

- Krimjusteca problemo en A~ustralio. ^Cu anka~u alilande? - Kep Enderby

- La Internacia Lingvo kaj la internacia juro. Post 80 jaroj, Ralph Harry

ankora~u laboras. - Kep Enderby

- Pristudo de la "Artikolaro de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj"

de la redakcio de Jura Tribuno Internacia

- "Assessores" kaj Historiistoj en la malfrua romia imperio de Geoffrey

Greatrex.

- La teritoria suvereneco en la antarkta kontinento - de Jose Maria

Rodriguez Hernandez

- La E~uropa Tribunalo akceptas la favoran diskriminacion de la virinoj.

- La ^stato devas monkompensi se malliberigito memmortigas sin.

- Elektronikaj malliberuloj en Britio.

- La validigo de titoloj (jura konsulto)

- E~uropa ^Carto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj - trad. Sean O Riain

- "La Diplomato kiu Ridis" de Ralph Harry (recenzo)

Por pliaj informoj kontaktu:

Jose Maria Rodriguez Hernandez

Ap. C. 3142, ES-14080 Cordoba, Hispanio

joser@lander.es

***************************************************************************

ARAN^GOJ

////////

Vintre - ankora~u pri somero

============================

Fine de julio okazis la jubilea, 20-a renkonti^go de Esperantistaj Familioj

(REF) en Mosonmagyarovar, Hungario. ^Gin partoprenis 74 personoj el 12

landoj (21 familioj) kaj kelkaj gastoj el Hungario kaj A~ustrio. Entute

^ceestis 34 infanoj inter 7 monata kaj 18 jara^ga. Nia honora gasto estis

Erno Csiszar, kiu anta~u 20 jaroj komencis organizi REF-ojn. Li alvenis

bicikle el la urbo Varpalota por malfermi la festan posttagmezon.

En la loka departamenta gazeto aperis 2 pozitivaj artikoloj pri Esperanto

kaj la renkonti^go, kaj en la loka televido oni prezentis ^c. 8 minutan

reporta^jon pri ^gi.

Ni elkore dankas al ^ciuj, kiuj helpis la laboron de la organizantoj.

Apartan dankon al la Esperanto-Fonda^jo/Eventoj pro la financa helpo. Tiel

eblis por kelkaj familioj partopreni la REF-on.

Edit/Tamas Slezak

Rim: La 21-an REF-on organizos: Lu Wunsch-Rolshoven, Braunschweiger Str.

72, DE-12055 Berlin, Germanio.

***************************************************************************

Programo de Kvinpetalo - 1999

=============================

23-27. februaro: Ni parolu Esperante. Sub la gvidado de Katarina Hall el

Oxford (Britio)

02-06 marto: Kiel redakti (Esperantan) gazeton. Oma^ge al Teo Jung Kaj Ada

Fighiera-Sikorska. Tra la historio de Heroldo de Esperanto gvidas Gian-

Carlo Fighiera

03-07. aprilo: Ornitologia Renkonto...birdoj...boldoj...kantoj... - Gvidas

Johano Rapley

13-17 kaj 20-24 aprilo: Esplore tra la tipaj momentoj de la Esperanta

aventuro - laorienti^goj pedagogia, interlingva, vortara, beletra kaj

historia. Gvidas Claude Gacond

- La du periodoj estas komplementaj.

13-16. majo: Vizito de abatejoj kun la piedmigrantoj tra la piktava

regiono. Gvidas Monique Dussenty kaj Therese Pinet

05-10. julio: Progresiga kurso per la libro: La ma^sino kiu krias. Gvidas

Paul Gubbins.

Samtempe: Iniciado kaj praktikado de jogo. Gvidas Arlette Plutniak

en julio: La hispana poezio. Gvidas Miguel Fernandez

17-21. a~ugusto: Lerni naciajn lingvojn (angla, franca, germana, hebrea,

nederlanda, rusa...) per Esperanto.

En julio kaj a~ugusto okazos praktikado de la lingvo

10-15 septembro: La Esperanta literaturo ekde 1952. Gvidas Ed Borsboom

10-15. decembro Zamenhofa semajno

Kompletigita programo aperos en januaro. Por konkretaj detaloj turnu vin

al:

Kvinpetalo,

FR-86410 Bouresse, Francio

Tel. kaj fakso: +33-5-49428074

***************************************************************************

Ero^senko, Zamenhof kaj aliaj

=============================

Odesa Domo de Sciencistoj organizos decembre de 1999 internacian sciencan

konferencon, dedi^citan al 140-jari^go de Zamenhof kaj datreveno de

Ero^senko (neronda).

Estus bonvenaj sciencaj prelegoj pri diversaj aspektoj de E-a lingvo kaj

movado, pri vivo kaj verkoj de Zamenhof, Ero^senko kaj aliaj E-verkistoj

kaj agantoj. La konferenco estos trilingva: rusa, ukrainia, Esperanta kun

eventuala samtempa traduko. Ali^gpetojn kaj eventualajn demandojn bv sendi

al

T. Auderskaja

ul. Korolenko 5, UA-270000 Odessa, Ukrainio

solo@uran.intes.odessa.ua

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro

=========================

La kompleta jara listo de E-aran^goj da~ure aktualigata de ni, troveblas en

interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas

bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesa^gon (enhavo ne gravas)

al la a~utomato: kalendaro@esperanto.org

22-25.01. Kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, Wellington. Inf: David

Ryan, PO.Box 3867, Wellington, Nov-Zelando. tel: +64-4-3838051, Rete:

kiwimex@xtra.co.nz

31.01-07.02. Internacia kurso pri fotado kaj filmado, Bydgoszcz. Inf: Monda

Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.

Tel/fakso: +48-52-3415744 a~u 3460082. Rete: andreo@rubikon.net.pl

31.01-14.02. Internacia pedagogia kurso por Esperanto-instruantoj,

Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094

Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 a~u 3460082. Rete:

andreo@rubikon.net.pl

31.01-14.02. Seminario A pri Cseh-metoda intruado de Esperanto, Bydgoszcz.

Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz,

Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 a~u 3460082. Rete: andreo@ rubikon.net.pl

03-10.02. Skisemajno por gejunuloj, Poiana Bra^sov. Inf: Rumana

Esperantista Fervojista Asocio, str. Politehnicii 1, RO-2200 Bra^sov,

Rumanio. Fakso: +40-68-151579.

12-15.02. 1-a Rijeka Internacia Junulara Karnavalumado, Rijeka. Inf: Sanja

Bokuli^c, Brestovice 12, HR-51215 Kastav, Kroatio. Tel/fakso:

+385-51-224710, tel: +385-51-224720. Rete: esperanto-ri@ri.tel.hr

13-20.02. Vintra esperanto-Feriado, Altaj Tatroj. Inf: Regiona Societo,

Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso: +421-92-32419.

14-20.02. 4-a Internacia Fervojista E-Skisemajno, Karpacz. Inf: Janina

Wereszka, Klodnicka 43/27, PL-54-217 Wroclaw, Polio.

21-28.02. 1-a Aran^go Junulara Nordia (AJN) en Trondheim. Inf: NJE, Olaf

Schous vei 18, NO-0572 Oslo. Rete: knutly@stud.ntnu.no

23-27.02. Ni parolu esperante! sub gvido de Katerina Hall, Bouresse. Inf:

Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549428074

26-28.02. Vintra E-ista Renkonti^go en Altaj Tatroj, Poprad. Inf:

Esperanto, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:

+421-92-32419.

27-28.02. Esperanto-sta^go, Nantes. Inf: Helene Vincent, 3 rue Blaise

Cendrars, FR-44100 Nantes, Francio. Tel: +33-2-40439242.

***************************************************************************

MOVADO

//////

Maul denove ^ce Monato!

=======================

Ekde la januara numero de 1999 la internacia magazino Monato, kiu nun

eniras sian 20-an jarkolekton, havos ^cefredaktoron, nome Stefan Maul (58

jara), profesia ^jurnalisto kaj redaktoro pri politikaj informoj de la

germana tag^jurnalo Augsburger Allgemeine.

La tasko ne estas nova por Stefan Maul. Maul estis la fondinto de Monato

kaj ties ^cefredaktoro en la unuaj 12 jaroj. Poste tamen li demisiis pro

profesia okupiteco kaj sanproblemoj; transprenis lian laboron skipo da

fakaj redaktoroj, kiuj zorgis pri la unuopaj rubrikoj pri politiko,

scienco, arto, turismo, ktp. Flandra Esperanto-Ligo, la eldonejo de Monato

nun kombinas la avanta^gojn de amba~u sistemoj. Restos la fakaj redaktoroj,

kiuj garantios pri la enhavo de la kontribuoj, kaj la ^cefredaktoro zorgos

pri la ^generala unueca linio de la revuo.

Flandra Esperanto-Ligo

Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio

Rete: monato@fel.agoranet.be

***************************************************************************

Komuniko de HEA pri Forumo por E-Civito

=======================================

La prezidanto kaj la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio deklaras, ke s-ro

Gyorgy Nanovfszky (prez. de HEA) partoprenis la "Forumon por Esperanta

Civito" organizita formale de KCE en a~ugusto - nur kiel individuo, kaj ne

reprezentis tie la asocion.

S-ro Gyorgy Nanovfszky akceptis la inviton al la svisia kunveno kiel

individuo, tie li subskribis nenion, ^cefe ne en la nomo de HEA.

En la komunikoj kaj gazetartikoloj de LF-Koop aperis asertoj, ke al la

Forumo por E-Civito ali^gis kaj partoprenis ^gin Hungara E-Asocio. Nun HEA

publike deklaras, ke la asocio al la forumo ne ali^gis, tie ^gi ne estis

reprezentita, kaj ^cia tia aserto estas falsigo kaj mismanipulado.

Estraro de

Hungaria Esperanto-Asocio

La 11-an de decembro 1998.

Rim: Lige al la ne-partopreno anka~u de Kontakto en la "Civito" vidu

artikolon pri TEJO sur pa^go 6 - ndlr

***************************************************************************

IJK-2000 en Hongkongo?

======================

Por IJK en Zanka ne ekzistas kontrakto, nova financa komisiono, IJK-2000 en

Hongkongo, malpravaj mencioj en Heroldo, ne-plu-estrarano, lingvopolitiko

de TEJO, Sabira da~urigos.

Estraro de TEJO fine de oktobro havis 2-tagan estrarkunsidon en Roterdamo.

Inter la diskutataj temoj kompreneble plej da atento oni turnis al financaj

demandoj de la estonta funkciado. Anna-Lena Eriksson, la nova kasisto

gvidos apartan komisionon, kiu klopodos ne nur ordigi la ^gisnunajn

aferojn, sed krei anka~u modelan bu^geton por la IJK-j.

La temo IJK mem estas grava demando, kaj rezulte de longaj diskutoj pri la

rolo de TEJO mem ^ce la organizado estas decidite eldoni "gvidliniojn" por

estontaj LKK-j.

La estraro traktis la ali^gpeton de Honkonga E-Junularo kiel nova landa

sekcio, kaj "esprimis sian deziron labori kune kun HKJEA por la realigo de

IJK-2000 en Honkongo".

- Certe ne malutilas aran^gi la financojn kaj la kongresajn rilatojn, ja

estas iom strange, ke la kontrakton inter TEJO kaj LKK de rijeka IJK oni

subskribis nur kelkajn tagojn anta~u la komenco de la kongreso mem (!), kaj

jam de kelkaj monatoj cirkulas la ali^gilo kun kotiztabelo de la sekvajara

IJK en Hungario - sen subskribita kontrakto...

Surbaze de la a~utuna seminario, la estraro decidis krei lingvopolitikajn

tezojn de TEJO.

Kontakto ne civitis!

--------------------

Kontakto estas socikultura (= nemovadtema) revuo de TEJO, kies redaktadon

ekde '98 transprenis Sabira Stahlberg. La estraro - estante kontenta -

plilongigis ^sian kontrakton.

"Kun surprizo la estraro rimarkis ripetajn malpravajn menciojn en Heroldo

kaj en Literatura Foiro pri ali^go al la Forumo por la Esperanta Civito

fare de la redakcio de Kontakto. ^Gi substrekas, ke Kontakto havas neniun

rilaton kun tiu forumo." (cita^jo el la gazetara komuniko)

La sekva estrarkunsido okazos la~uplane en marto. Informpa^goj de TEJO en

la reto: http://www.esperanto.org/internacia/TEJO/

L. S.

P.S. Ekde la rijeka IJK Attila Kaszas "ne plu estas" TEJO-estrarano.

***************************************************************************

EEU (trojko, duopo, demandaro)

==============================

Dum la pasintjara E~urop-Unia Esperanto-kongreso en Stuttgart la

reprezentantoj de 11 Landaj Asocioj de E~uropa Unio (A~ustrio, Belgio,

Britio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio,

Nederlando) subskribis novan statuton de E~uropa Esperanto-Unio, EEU la~u

kiu ili mem konsistigis EEU-Komitaton.

La komitato elektis trihoman estraron, nomatan "trojko" formitan el s-roj

Jimmy Stryhn Meyer (prez.), Geoffrey Greatrex (sekr.) kaj Frank Stocker.

Dum la UK en Montpellier okazis malfermita kunveno pri la E-agado en

E~uropa Unio, ne anta~ue kunvokita kaj sen tagordo. Inter la ^ceestantaro

ok personoj povis difini^gi kiel reprezentantoj de landaj asocioj.

Tie oni konstatis ke:

1) post la Stuttgart-a kongreso la Triopo donis neniun informon pri ia

agado al la ceteraj komitatanoj;

2) ke la prezidanto J. Stryhn Meyer demisias, deklarante ke li povas nenion

fari por EEU;

3) ke anka~u la sekretario G. Greatrex demisias, ^car li transloki^gas al

Kanado;

4) ke la tria triopano, F. Stocker, deklaras ke li povos fari nenion plu

por EEU, ^car li estas okupata pro profesiaj kialoj kaj por la organiza

laboro de la venonta UK en Berlino;

5) ke tamen intertempe laboro estas farita kaj farata de la sendependa

Brusela Laborgrupo (Erasmus, Cwik kaj aliaj) kaj ke la kaso de EEU kovris

la koncernajn kostojn, kun administrado de s-ro Gregoire Maertens.

En tiaj kondi^coj, sen anta~ua kunvoko kaj sen tagordo, evidentis ke ne

eblas fari novan elekton de la la~ustatutaj organoj de EEU kaj ke tion oni

povos fari nur dum la UK en Berlino.

Manke de legitimaj organoj rajtigitaj fari tiun kunvokon, sekve de la

dissolvi^go de la Triopo, oni proponis starigi provizoran komisionon

taskitan aran^gi regulan kunvenon en Berlino. Du komitatanoj akceptis

surpreni tian taskon: s-ro Umberto Broccatelli, reprezentanto de la itala

LA, kaj s-ino Katinjo Fetes-Tosegi, reprezentanto de la a~ustra LA.

Ili sendis al ^ciuj landaj asocioj de EEU raporteton pri la dum-UK-a

kunveno kunsendis demandilon pri aktualaj aferoj. Kunagordigas la agadon:

Umberto Broccatelli

Via G. Brodolini 10, IT-00139 Roma

u.broccatelli@agora.stm.it

***************************************************************************

Vortaro por araboj

==================

La araba, unu el la oficialaj lingvoj de UN, ^gis nun ne havis ampleksan

Esperanto-vortaron. Pro tio estas pionira verko la "Klara vortaro

Esperanta-araba" de Georgo Abraham enhavanta 15.000 kapvortojn, ^jus

eldonita de UEA (30 NLG). La nova vortaro ebligas la disvastigon de la

internacia lingvo en la araba mondo.

La vortaro de Abraham estis preta jam de multaj jaroj, sed pro la manko de

la ebleco komposti arablingve ^gia aperigo prokrasti^gis. UEA povis fine

solvi la problemon danke al la kunlaboro de Irana Esperanto-Centro.

Intertempe komenci^gis en Irano la kompostado de du aliaj verkoj de Abraham

(lernolibro kaj araba-Esperanta vortaro), kiujn UEA eldonos en 1999.

***************************************************************************

Mi konsilas lerni la francan!

=============================

Fine de septembro la franca ^cefministro Lionel Jospin okaze de sia vizito

al ^Cinio enkadre de sia parolado al tieaj studentoj faris

interesperantiste ^sturmovekan eldiron:

"Ni finfine bezonas lingvon por la universala komunikado kaj ^car tio ne

estos esperanto, lingva^jo kiun volis krei iuj surbaze de ^ciuj lingvoj,

tio estos sendube la angla." Li poste aldonis ke kiam la angla estos de

^ciuj uzata, ^gi "perdos sian originan belecon dum la ^cina kaj la franca

konservos sian purecon". Fine li konkludis, ke "Vi bezonos duan, fremdan,

lingvon post la angla. Mi konsilas al vi elekti la francan."

Henry Masson (SAT-Amikaro) okaze de la ago-tago organizis vastan interretan

kampanjon por protesti ^ce lia sekretariejo. Protestis ne nur multaj

individuoj, sed e-societoj / asocioj el Norvegio, Rusio, Ukrainio, Sat-

Amikaro kaj pluraj regionaj e-societoj el Francio. Eblas anka~u nun skribaj

reagoj ^ce: Monsieur le Premier Ministre, 57 rue de Varenne, FR-75007

Paris, Francio.

Kontaktadreso al Henry Masson:

Le Grand Renaudon, FR-85540 Moutiers les Mauxfaits, Francio

esperohm@club-internet.fr

***************************************************************************

Ne ^ceftemo, sed sukceso

========================

Zlatoje Martinov el E-Instituto Beograd, gajninto de Belartaj Konkursoj per

la dulingva antologio pri serba porinfana poezio "Al mondo donace", fine de

oktobro partoprenis en la 24-a Internacia Renkonti^go de Beletraj

Tradukistoj en Beograd kun prelego "Tradukado de serba beletro en

Esperanton - Desanka Maksimovi^c en Esperantaj tradukoj".

Post la prelego abundis demandoj pri Esperanto, pri ^giaj eblecoj. La

prezidantino e^c devis interveni, ke la ^ceftemo ne estas Esperanto, sed

tradukado de serba beletro. Fine venis de ^ciuj unuanima rekono, ke ^gi

vere estas literatura lingvo, e^c la lasta "dubema Tomaso" cedis anta~u la

argumento, ke en Esperanton estis sukcese transponita la subtila liriko kaj

varmo de la plej granda serba poetino.

Estas ege agrable esti esperantisto en tiaj vesperoj.

Radojica Petrovic

***************************************************************************

Renaski^go en Hungario?

=======================

Studobjekto en lernejoj, ^stata rekono, ^srumpi^ginta kaj dividita movado,

publika pardonpeto al likvidatoroj, preparoj de federacio, plurcent

studentoj, E-diplomo, nova vortaro, espero...

Esperanto havas relative (!) bonan pozicion en Hungario. ^Gi estas

agnoskata far la ministerio pri instruado kiel viva lingvo, do ^gi estas

instruebla studobjekto (elektebla a~u deviga) en baz- mez- kaj altlernejoj,

^gi estas samrajta al naciaj lingvoj ^ce la ^stata lingvoekzamena komisiono

(surbaze de kies atestoj la laborejoj povas pagi kromsalajrojn), ekzistas

Esperanto-fako en la Budape^sta Universitato ELTE (kies diplomo kvalifikas

vin kiel E-instruisto), E-lingvaj klarigoj aperas en la landa fervoja

horaro, en la budape^sta telefonlibro, oni povas donaci 1 % de sia persona

imposto anka~u al E-organizoj, ktp. ktp.

Dividita movado kun likvidatoroj

--------------------------------

Tamen tiuj relative (!) favoraj kondi^coj ne estas vere ekspluatataj, kaj -

pro diversaj kialoj - post la re^gim^san^go elformi^gis pluraj movadaj

centroj (HEA, nia E-Domo, lokaj E-societoj ktp). HEA havas la individuajn

membrojn, sed apena~u havas financojn kaj aktivadon, nia E-Domo kaj asocio

havas stabilan oficejon kaj financojn, sed la aktivado de niaj membroj ^gis

nun direkti^gis ^cefe al la internacia movado, la junulara asocio "ne vere"

interesi^gas pri kromrenkonti^gaj kaj kunlaboraj aferoj, plejmulto de la

lokaj societoj a~u "mortis" a~u fermi^gas al loka agado.

Malgra~u nia plurfoja iniciato ne estis sukcesa la kunagordo de la agado,

la interkonsentoj de la "rondaj tabloj" ne estis plenumitaj. Tamen, la nova

HEA-prezidanto Gyorgy Nanovfszky ^ci-vintre sukcesis disbati la magian

cirklon. Nome de la HEA-estraro en la centra Zamenhof-festo la 12-an de

decembro li petis publikan pardonon de ^ciuj, kiuj estis ofenditaj de la

anta~uaj estraroj (i.a. dum 7 jaroj mi estis nomata en HEA-forumoj

"likvidatoro de hungaria E-agado kaj HEA"), - kaj li sukcesis akceptigi la

bazajn kriteriojn por komenci la traktadon pri federacia, kunlabora sistemo

en Hungario. La situacio estas ege esperiga, ni vidu la finon...

Diplomo nur kun lingvoekzameno

------------------------------

Anta~u 2 jaroj en Hungario oni akceptis le^gon, kiu preskribas posedon de

iu ajn ^stata lingvoekzameno, kiel kondi^co por ricevi diplomon por

studentoj. Rezulte de tio centoj kaj centoj de studentoj komencis lerni

Esperanton dise en la lando. (Ne havu troajn esperojn, por ili gravas nur

la plenumo de ekzameno, ne la interna ideo, nek la movado kaj kompreneble

tute ne la "civito")

Ni bezonas vortaron!

--------------------

Tamen evidenti^gis, ke eluzi tiun tre favoran situacion ni ne estas

preparitaj. Rapide el^cerpi^gis la vortaroj en la publikaj vendejoj, ne

estis realaj ^san^goj pri ilia rapida reeldonado (nur ene de 2-3 jaroj), do

aperis la postulo rapide kompili kaj eldoni novan vortaron, uzeblan en la

kursoj. ^Ciuj kondi^coj estis donitaj nur en nia E-Domo, do ni havis

lamoralan devon flankenmeti ^cion alian kaj solvi tiun problemon (^guste

tiu tasko ka~uzis la malfruon de Eventoj...). Kompreneble la vortaro

aperis, kaj duono de la unua eldono jam el^cerpi^gis.

Renaski^go

----------

Ni esperu, ke la anta~uvidata kunlaboro inter la hungariaj E-organizoj

rezultos ne nur formalan unuecon de la hungaria movado, sed anka~u spiritan

renaski^gon, entuziasmi^gon - kiuj estas la bazaj kriterioj por atingo de

novaj sukcesoj. Niaflanke ni estas pretaj, kaj malfermitaj.

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Gajnu perlabore enciklopedieton!

================================

Flandra Esperanto-Ligo ser^cas en la tuta mondo kunlaborulojn por

enciklopedieto.

^Gis nun ^ciujare, aldone al la po^skalendaro "La Jaro", aperis konciza

enciklopedieto pri la landoj de la tero. FEL nun decidis eldoni ^gin kiel

aparta eldona^jo, pli ampleksa, kaj bone kontrolita.

Ni ser^cas respondon el bona fonto al la demandoj sube de la mesa^go. "Bona

fonto" estas nacia oficejo pri statistiko a~u aliaj gravaj institutoj.

Kompenso

--------

Por ^ciu lando estos elektitaj 1 a~u 2 personoj el la kontribuintoj, kiuj

ricevas senpagan ekzempleron de la enciklopedieto (valoro 250 BEF). Al tiuj

FEL, post interkonsento, pretas repagi al ilia FEL-konto la kostojn de

afranko, telefono, fakso.

Eldona fako de FEL

Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen

eldonado@fel.agoranet.be

* * *

Bv atenti kelkajn aferojn en via laboro: Menciu la fonton de viaj informoj

/ - kiam la informo kiun vi trovis, koincidas kun tiu en La Jaro 1998, vi

povas marki tion per "LJ98" / - ne prokrastu la eklaboradon, ni ^satus

ekkomposti jam balda~u.

Ser^cataj informoj:

-------------------

1. Internacia a~utosigno (se konata) kiel difinita en la Konvencio de Vieno

de la 8-a de novembro 1968 a~u kiel poste decidita de la koncerna stato.

Tiuj samaj signoj estas uzataj de la plimulto de la e~uropaj po^stoservoj

en la po^stkodoj internacie uzataj.

2. Landonomo kiel difinita de la Akademio de Esperanto, krom se la

Esperanto-parolantaj lo^gantoj de la koncerna stato decidis pri alia

formo.

3. Areo en km2.

4. Lo^gantaro en milionoj.

5. ^Cefurbo

6. ^Cefaj lingvoj

7. ^Cefaj religioj.

8. ^Statformo.

9. Valuto kaj ^gia internacia simbolo la~u ISO-normo 4217.

10. Membreco en internaciaj organiza^joj

11. Plej grandaj urboj post la ^cefurbo (^gis 5, eventuale nur tiom kiom

aparte grandas).

12. ^Cefaj riveroj

Se vi konas kunlaboremulojn por aliaj landoj, via helpo enga^gi ilin certe

estos tre aprezita!

***************************************************************************

Tutmonda reto de korespondaj perantoj

=====================================

En la n-ro 156 de Eventoj aperis mia artikolo pri Tutmonda Reto de

Korespondaj Perantoj. ^Ci-sube estas la projekto ellaborita de mi pri la

regularo. Mi petas aktivulojn, E-organizojn (precipe junularajn),

individuojn subteni kaj realigi la ideon. - Yuri ^Sev^cuk, Rusio.

Regularo de la Reto (projekto)

------------------------------

1. La Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj (plue: La Reto) estas libervola

unui^go de homoj, kiuj povas kaj volas helpi al la firmigo de la rolo de la

Internacia Lingvo Esperanto en la kampo de internacia korespondado kaj

celas plifaciligi kaj rapidigi la korespondajn ligojn inter esperantistoj

de la tuta mondo.

2. La Korespondaj Perantoj (plue: Perantoj) por efektivigi siajn devojn

nepre havu komputilon konektitan al la interreto.

3. La Perantoj estu homoj honestaj, neprofitemaj kaj liberaj de ^ciuj

anta~uju^goj. Al la Perantoj estas strikte malpermesite uzi ricevitajn

informojn rezulte de sia agado por siaj celoj a~u por malutili al aliaj

homoj.

4. La Reto estas uzebla de ^ciu homo (adresanto) sendepende de lia (^sia)

lo^gloko, raso, nacieco, sekso, a^go.

5. Adresanto rajtas peti Peranton sendi sian leteron kien ajn, kondi^ce, se

en la destinlando estas Perantoj. En la kazo de manko de Perantoj en la

destinlando la Peranto povas sendi la leteron al Peranto en lando najbara

a~u sufi^ce proksima al la destinlando (en tia okazo adresato devas pagi al

tiu peranto per IRK (respondkupono). La Peranto rajtas rifuzi (skribforme)

la peton, se la letero enhavas tro longan tekston, tekston ofendan al la

adresato, malestimantan la bazajn homajn rajtojn, tradician vivon, ritojn,

religio(j)n kaj kutimojn de koncerna lando, alvokon al perforto a~u aliaj

kontra~ule^gaj agoj.

6. La adresantoj skribu mallongan leteron, klare, per bona skribmaniero, se

eble, tajpu ^gin per skribma^sino a~u komputilo. Estu klera, ne uzu

^jargonajn a~u ofendajn vortojn, memoru, ke viaj leteroj faras impreson pri

vi mem. ^Ciam skribu plenan adreson de adresato.

7. Por kontroli la agadon de la Perantoj ^generale kaj de ^ciu Peranto

speciale eblas elekti Administranton de la Reto. La Administranto rajtas:

a/ akcepti novajn Perantojn;

b/ eksigi malnovajn Perantojn;

c/ en la kazo de apero de plendoj de adresa(n)toj a~u Perantoj esplori la

aferon kaj fari sian verdikton, devigan por ^ciuj;

^c/ propagandi la Reton, prizorgi kaj prosperigi ^gin, varbi novajn

Perantojn.

d/ eldoni informilon pri la Reto, en kiu aperos adresoj de Perantoj kaj

aliaj informoj.

8. La servoj de la Perantoj estas pagaj. Por kovri la po^stajn elspezojn de

Peranto adresantoj kaj adresatoj pagu al li (^si) necesajn sumojn en IRK

a~u interkonsentu kun li(^si) pri alimaniera kompenso. En la kazo, se en

lando indikita de la adresanto ne estas Peranto(j), la Peranto sendu la

leteron de adresanto al Peranto(j), respondeca(j) pri najbara al la

indikita lando. Tiukaze la adresato pripagu la prezon de internacia letero

al la Peranto de najbara lando.

Tio estas projekto de Regularo de la Reto. Certe, ^gi atendas sian

finpreparon. Se iu volas aldoni, korekti ion, kritiki a~u peti aldonajn

klarigojn, bonvolu kontakti min.

Mi turnas min al diversaj internaciaj esperantistaj organizoj por subteno

de mia iniciato. Mi lan^cas kampanjon en internacia Esperanta gazetaro por

efektivigi la projekton. Mi esperas, ke plimulto da esperantistoj komprenos

kaj subtenos ^gin.

Yuri ^Sev^cuk

shevchuk@north.parma.ru

Adresoj de ^gisnunaj korespondaj perantoj:

------------------------------------------

Yuri ^Sev^cuk, ul. Gagarina 57-19, RU-169700 Pe^cora, Komi, Rusio.

Retadreso: shevchuk@north.parma.ru, retpa^go: http:

//www.halyava.ru/shevchuk/index.htm (koordinanto de la projekto)

Henrique Braga Rua Peri, 123 - Barro BR-50900-480 Recife, PE, Brazilio.

Tel.: +55-81-2515269. Retadreso hasb@hotlink.com.br a~u

henriko@esperanto.nu

Luis Cantillano, Apartado Postal 652 2300, Curridabat San Jose', Costa

Rica. Telefono: +506-2966712. Retadreso: lcantillano@yahoo.com

Penet Guy, 18-B Pharaana St, Flat 803, Alexandria, Egiptio. Tel:

+20-3-48.43.310, retadreso: PenetG@who.sci.eg

R. Melo, 34 Ave. de Russie, FR-03700 Bellerive sur Allier, Francio. Tel:

+33-04-70320481, retadreso: esperantos@minitel.net

Luca' Dario, via Castruccio 35, IT-16035 Rapallo (GE) Italio. Tel:

+39-185-271785, retadreso: tigullio@esperanto.nu, ret-pa^go:

http://www.geocities.com/Athens/Aegean /8432/

Vladimir Bespalov, a/k 913, RU-354000 So^ci, Rusio. Tel: +7-8622-62-13-47,

retadreso: bespalov@sochi.ru

Mihael Lineckij, pk 140, UA-254201 Kiev-201, Ukrainio, tel.

+380-44-4320743, retadreso: lineckij@esperanto.nu

***************************************************************************

Esperanto-Tendumejo!

====================

La loko kie oni kura^gigas la komencantojn kaj

forpelas la krokodilojn. Tiele ^ce:

Hans Kastli,

Esperanto-Tendumejo, Brendenstrasse 11,

CH-9424 Rheineck, Svisio.

Ebleco lu-preni ^cambron, lo^gvagonon, kabanon.

Por unuopuloj ebleco perlabori sian restadon.

***************************************************************************

"Hazarde" renkonti...

=====================

En la nuntempaj okcident-e~uropaj socioj al la plejmulto de neesperantanoj

^sajne mankas ^ciu scio pri E-o escepte ke temas pri lingvo kreita de unu

homo, kies nomon kelkaj tamen konas. Kiel civilizitaj homoj la esperantanoj

evitas la persone altrudan propagandon kiun praktikas religiaj grupoj, sed

kion fari por atentigi nesciantajn homojn pri la kultura stato, esprimpovo

kaj utileco de Esperanto por ^giaj lernintoj? Mi havas la proponon, ke ni

utiligu al ni kelkajn popularajn internaciajn feriejojn, kiel ekzemple la

frekventataj feriejoj de Italio, Hispanio a~u Kanariaj Insuloj, kiujn homoj

el ^ciu lando ^ciujare amasnombre vizitas. Pli detale mi proponas jenon:

1. La E-gazetoj rekomendu kelkajn (ne tro multajn) feriajn lokojn.

2. Parolkapabla samideano, kiu frue elektas ferian lokon kaj periodon,

informu E-gazeto(j)n pri sia plano. La gazeto(j) menciu tion en aparta

rubriko, sen a~u kun la nomo de la koncerna esperantano(j).

3. Aliaj samideanoj, kiuj ne sufi^ce frue decidis pri sia ferio a~u ne

anta~ue partoprenis E-aran^gojn trovos samideano(j)n kvaza~u hazarde.

La avanta^go de tiu servo povus i.a. esti:

- Esperantano, kies familioj ne interesi^gas pri la tipe Esperantaj

aran^goj, povus ferii kune kun sia familio en tipe turisma loko kaj tamen

konati^gi kun anta~ue ne konataj samideanoj, praktiki E-on kaj progresi en

sia kono kaj lerto.

- Tiaj kvaza~u hazardaj renkontoj kaj kelktagaj kunrestadoj ene de

ordinaraj feriaj grupoj estos bona reklamo por Esperanto al la ^ceestantoj,

kiuj certe plejparte havas tute erarajn ideojn pri Esperanto.

Jon Hafsteinn Jonsson, Islando

***************************************************************************

MALLONGE

////////

La plej nova libro de Zlatko Ti^sljar "E~uropa ideologio" origine verkita

en Esperanto ricevis subvencion de la landa Soros-fonda^jo kaj aperis en la

slovena traduko. Pri la nova libro aperis anoncoj en naciaj gazetoj kaj

multaj informoj en la mariboraj radio-stacioj inkluzive de 15-minuta radio-

intervjuo kun la a~utoro.

La 28-an de septembro la Esperanto-klubo de Munchen kiel registrita asocio

fari^gas 30-jara^ga. Inter 27-29 de novembro la klubo festis tion. Fritz

Hilpert, Esperanto-Klubo Munchen r.a. Pf. 200712, DE-80007 Munchen, rete:

vitoria@metronet.de

Meze de novembro en la urbo Sentmenat, Hispanio estis ina~ugurita nova

strato "Esperanto". La preparinta asocio KAE organizis komunan tagman^gon

por la partoprenantoj de la ina~uguro.

La 75-an datrevenon de la fondo de la E-movado en Prerov, ^Cehio fine de

oktobro festis ^c. 80 esperantistoj el A~ustrio, ^Cehio, Francio kaj Polio.

INSTRUADO KAJ ILEI

//////////////////

Novaj sekcioj en ILEI

=====================

La 32-a ILEI-Konferenco en a~ugusto okazis kun partopreno de 64 personoj el

24 landoj.

La konferenca temo estis "Lingvolernado, ponto inter kulturoj". Menciindas,

ke 2 diversaj laborgrupoj agadis dum la konferenco, unu pri "terminaroj" la

alia pri la projekto "Interkultura Edukado", amba~u sub la gvidado de prof.

Ma~uro La Torre.

La Komitato aprobis la jarraporton pri 1997. Estis prezentita "Strategia

Plano de ILEI" kaj la estraro raportis pri la ^gisnunaj atingoj. Stefan

McGill kaj Atilio O. Rojas prilaboras novan varbfolion por ILEI, M. Torre

prizorgas interretan internacian datumbazon de E-kursoj, anta~uvidebla la

sekvajara "Gimnazion de ILEI" okazos kadre de la UK.

Estis akceptitaj novaj landaj sekcioj: Irano kaj Polio. ILEI nun havas 25

sekciojn. La sekvajara Konferenco okazos en Karlovy Vary, ^Cehio inter

07-13 de a~ugusto.

Atilio Orellana Rojas

sekretario

***************************************************************************

Esperanto por kreditoj

======================

La E-societo de Tenerifo en Kanariaj Insuloj sukcesis denove prepari kurson

por instrui Esperanton en la Universitato de La Laguna.

La kurso komenci^gos en marto de '99 en la lingva laboratorio de la

universitato, gvidos ^gin prof. A. Lopez de Vergara.

Same kiel en la Universitato de Valencio, la lernantoj ricevos 3 kreditojn,

kiuj validos por akiro de la koncerna universitata diplomo.

Miguel Gutierrez

Rim: Kontaktadreso al la E-societo: p/a prof. Leandro Trujillo Casanas,

Heraclio Sanchez 19-1a, ES-38204 La Laguna, Tenerife. Rete:

letru@arrakis.es

***************************************************************************

NI MENCIAS

//////////

- Kelklinie pri la ricevitaj libroj al la redakcio:

E~UROPA KALENDARO 1999/2000 - Kalendarforma instruilo por bazlernejanoj,

bazita sur la lernolibro "Ludu kun ni". 365 esprimoj en la lingvoj de EU +

E-o + latina, kaj bazaj informoj pri la landoj de EU. Formato A-4, 104

pa^goj, eldonis: E~uropa Klubo, pk. 2742, DE-58027 Hagen, Germanio.

PERBICIKLE TRA E~UROPO - rememoroj pri la voja^go de la a~utoro. Bro^suro,

60 p. A-5. Verkita kaj eldonita de Dimitrij Cibulevskij (pk 9307, UA-310003

Harkov-3, Ukrainio).

LA ^CASHUNDO DE LA BASKERVILOJ - a~utoro: A. C. Doyle, trad: W. Auld.

Krimromano, 176 p. 20x14 cm. Eldonis: Sezonoj. Volumo 6 en la serio

"Mondliteraturo".

***************************************************************************

INTERRETO

/////////

Interretaj gratulkartoj!

========================

^Ce la retpa^go http://esperanto.nu/ gratulas/ nun estas ebleco gratuli

publike siajn korespondantojn, aliajn geamikojn kaj parencojn okaze de

iliaj naski^gaj a~u aliaj memorindaj tagoj. Eblas e^c aldoni virtualan

floron al sia gratulmesa^go.

La gratulo aperas a~utomate en la tago indikita. La aldono de gratulo povas

okazi e^c monatojn pli frue per plenigo de simpla formularo.

Franko Luin

franko@esperanto.nu

***************************************************************************

OSIEK

=====

Ekde nun OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj,

estas atingebla per propra nomo en TTT: http://osiek.org . La retpa^gejo

disponigas bazajn informojn pri la Societo, ^giaj statuto, agadoj,

komitato, konferencoj, premiitoj, ktp.

***************************************************************************

Lingva konsultejo

=================

Ekfunkciis "Lingva konsultejo" ^ce http://esperanto.nu/lingvo/. ^Gi estas

tute nova, sed la ideo estas, ke ^ciu, kiu cerbumas pri vortoj, esprimoj

ktp. povu en ^gi peti konsilojn. Tiuj, kiuj kapablas respondi, estas

petataj fari tion. Unu demando povas generi unu a~u tutan aron da diversaj

respondoj.

Kaj la demandoj kaj respondoj restos en "Lingva konsultejo" anka~u por

estontaj cerbumantoj kaj estos da~ure konsulteblaj.

La celo estas, ke ^gi estu pura lingva konsultejo, ne diskutejo pri

projektoj de internaciaj lingvoj, skribreformoj k.s. Alispecaj diskutoj

povas okazi ^ce "TTT-diskutejo" (http://esperanto.nu/tttdisk/), kie la

diskutoj povas temi pri kio ajn, a~u ^ce "Junulara forumo"

(http://esperanto.nu/junforumo/), se temas pri specifaj junularaj demandoj.

Franko Luin

franko@esperanto.nu

el ret-info

***************************************************************************

LIBROJ

//////

Der esperantist

===============

La revueto "der esperantist" estis la organo de la E-Asocio en Germana

Demokratia Respubliko (GDR), kiu aperis kun entute 164 kajeroj inter

1965-1990. La revueto precize reflektis la movadon en GDR kaj enhavis

multajn artikolojn pri la E-movado en la oriente~uropaj landoj.

Anta~unelonge aperis duvoluma registro (A-4 po 120 p.) kiu krom la ampleksa

temindekso havas indeksojn pri E-revuoj, landoj, GDR-FRG- kaj alilandaj

esperantistoj, personoj neesperantistaj, elekta bibliografio de artikoloj

el "der esperantist" kaj de la aparte luksaj GDR-eldonoj de "Paco"

(1966-1989), ktp.

La du kajeroj (verkitaj de Ino Kolbe kaj Linde Knoschke) kostas po 20 DEM

resp. po 25 guldenojn kaj haveblas ^ce UEA a~u ^ce

Detlev Blanke

Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin

blanke.gil@berlin.snafu.de

***************************************************************************

ANONCETOJ

/////////

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj!

Kiuj interesi^gas pri rebato kaj reago al misprezentoj de Esperanto, aparte

en franclingvaj amasinformiloj sed anka~u tutmonde, tiuj povas rilati kun

mi por inter^san^go de spertoj kaj kunagado. Inform- kaj Rebatservo de SAT-

Amikaro, Henri Masson, Le Grand Renaudon, FR-85540 Moutiers les Mauxfaits,

Francio. Nova retadreso: esperohm@club-internet.fr

* * *

En la septembra ^generala kunveno de Belga E-Federacio estis elektita nova

estraro (prez.: Flory Witdoeskt, Wittenonnenstraat 9a, BE-8400 Oostende,

Belgio. La nova (san^gita) sidejo ^ce la sekr. Claude Glady, 36 Marne-str.

BE-1030 Brussel. Tel/fakso: +32-2-2424986, retadreso: cglady@arcadis.be

* * *

Mi direktas min al vi kun la peto: ^cu vi povus esplori en via lando ^cu

ekzistas revuoj kiuj traktas naturajn kuracmetodojn, bonfartadon (korpan

laboron, spiritan dancon, biodancon, astrologion, reikio ktp.), kaj se

eblas la TTT-adreson. Herman Deceuninck, Kluisstraat 22, B-1500 Halle,

Belgio. Rete: herman.deceuninck@vlaanderen.be

* * *

Mi fordonacas jarkolekton de El Popola ^Cinio, multajn E-librojn. Petu

liston krome uzitajn po^stmarkojn de mia E-korespondado. Adreso: Dieter

Rooke Aussere Klus 2 CH-4702 Oensingen, Svisio

* * *

La nederlanda E-asocio havas novan retadreson: espned@esperanto.nu

* * *

Jean-Pierre Ducloyer ser^cas tuta^jon eldonitan okaze de la 47-a IFEF-

kongreso en Pecs (Hungario) en majo 1995. Inter^san^go eblas. Adreso: Jean-

Pierre Ducloyer, 1 Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper, Francio.

* * *

La 26-an de oktobro 1998 forpasis, en sia 85-jara a^go, d-ro Aurel Boia,

veterano de la Esperanto-movado en Rumanio (1913-1998)

***************************************************************************

INTERESE

////////

Kiu jaro estas nun?

===================

Malnovaj historiaj libroj mencias Iranon kiel Persujon. Tio signifas ke

Irano estas la lando de persoj. La plejmulto de la persoj estas islamanoj.

La islama religio devenas de Arabujo. Kvankam irananoj ne estas

arabdevenaj, tamen ili akceptis ^gin, kaj anka~u la irana kalendaro estas

la~u la islama religio.

En Irano nun estas la 1377-a jaro. Tio signifas, ke Mahometo, la islama

profeto anta~u 1377 jaroj fu^gis el Mekko al Medino. En arabaj landoj oni

havas kalendaron la~u lunjaro sed de pratempo la irananoj kalkulas la~u

sunjaro. Pro tio, en arabaj landoj oni havas nun la 1419-an jaron, dum en

Irano - la 1377-an, kiel mi menciis supre (sed la~u prairana kalendaro jam

estas pli ol 2700!).

La jaro anka~u en Irano havas 12 monatojn. La ses unuaj monatoj konsistas

el po 31 tagoj, la sekvaj kvin el 30 tagoj kaj la lasta havas 29 tagojn,

escepte superjaron, kiam anka~u ^gi havas 30 tagojn.

La plej granda festo por irananoj estas la Novjaro (Novruzfesto), t.e. la

21-a de marto. Tio signifas, ke la nova jaro en Irano komenci^gas per

printempo. La 13-an de Farvardin (la 2-an de aprilo) ^ciuj veturas ekster

la urbojn por festi la verdi^gon en la naturo.

Krom Irano tiu ^ci kalendaro estas uzata en Afganio kaj, kvankam

neoficiale, anka~u en Ta^gikio kaj Turkmenio.

Por alilandanoj certe estas interese, ke gazetoj kaj ^jurnaloj havas la

daton, sur la titolpa^go, la~u irana kaj romia kalendaroj.

M. Reza Torabi

el Juna Amiko, dec/98

***************************************************************************

E^c la beduenoj

===============

La privata ^ceha televido Prima elsendas ^ciusabate amuzan programon "Neniu

estas perfekta", en kiu populara aktoro Jiri Krampol gastigas du aliajn

geaktorojn. Ties tasko estas amuzi per rakontado spektantojn en la teatro

kaj ^ce la televido, poste - kaj precipe - diveni, kiom el dek personoj

demanditaj surstrate en unu urbo respondis ^guste 6 demandojn. ^Ciam temas

pri alia urbo (e^c en eksterlando) kaj kompreneble pri aliaj demandoj. Tiuj

ofte estas erarige simplaj kaj ^sercaj, ekzemple: ^Cu ^ce suda poluso estas

varme a~u malvarme? El kiu materialo estas farita la akso de la terglobo?

Kiom longe da~uris la tridekjara milito? En kiu jarcento okazis la unua

mondmilito? Kio estas pornografio? - kaj tiel simile, ordinare la~u

proponoj de la televidaj spektantoj.

Komence de oktobro unu el la demandoj estis: Kio estas Esperanto? Jiri

Krampol unue demandis la spektantojn en la teatro: unuaj du demanditoj ne

sciis, la tria - fremdulo parolanta peze la ^cehan - diris, ke Esperanto

estis intencata kiel internacia lingvo. Poste oni prezentis videa^jon,

filmitan en Tunezio - kaj 9 el la demanditoj sciis, e^c beduenoj! La

demandon a~u sendis iu el niaj membroj a~u ^gi estis reago je nova lunda

filmserio en la ^stata televido "Ran^co ^ce la Verda Sepo" pri traviva^joj

de familio en vila^go: ilia avino en malagrablaj situacioj dufoje grumblis,

kial ^si, majstranta stenografion kaj Esperanton, devas tiom suferi. La

enketo pruvis, ke nia ^ceha publiko ne estas sufi^ce informita pri

Esperanto.

la~u Drahos Kocvara

inf: M. Malovec starto@clavis.cz

***************************************************************************

La majstro kaj liaj sekvuloj

============================

Foje Zamenhof vizitis kunvenon de kuracistoj. Enirinte la kunvenejon, li

preteriris du kolegojn, kiuj estis vigle interparolantaj. Unu el ili,

ekvidinte lin, alvokis lin incite. "Jen nia mondplibonigisto!" diris li

moke. "Ni ^jus estis interparolantaj pri vi kaj via Esperanto. Ni demandas

al ni, kio verdire vi estas: ^cu malsa^gulo a~u kompatindulo? Kion vi mem

opinias pri tio?"

Zamenhof pali^gis kaj ru^gi^gis, sed cetere restis tre trankvila kaj tre

digna. Stari^gante inter amba~u kolegoj, li respondis kviete, kun supereca

rideto: "En ^ci tiu momento mi, kredeble, staras inter ili!"

el Paul Bermann: Miru, pensu, ridu! - 1950 HdE

***************************************************************************

***************************************************************************

SUPLEMENTO

//////////

Itala Esperantista Junularo

23-A INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO

//////////////////////////////////

"ESPLORI KAJ SCII"

^Ce-mara hotelo "Ambasciatori"

Rimini, Nordorienta Italio

De la 31-a de marto ^gis la 6-a de aprilo 1999

LA TEMO

-------

Esperanto estas utila jam nun. Oni ne bezonas atendi ^gis la "fina venko"

por lerni altnivele per ^gi.

Estas nia intenco montri la eblecojn por studi. Tial ni invitis profesorojn

de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino fari prelegojn kaj

studsesiojn pri fiziko, matematiko, filosofio, lingvistiko, informadiko,

juro, kaj aliaj t emoj.

Post "la ser^cado de la perfekta lingvo" la esperantistoj povas esplori kaj

scii per sia lingvo kaj alfronti la ideojn de siaj preferitaj scioj.

Ni invitas vin prezenti viajn sciojn a~u partopreni al la internacia

studado... a~u simple Festivali nokte kaj dormi tage!

Ni intencas eksperimenti kun tiu faka aplikado en kutima etoso de IJF en

hotelo ^ce la maro, proksime al la juneca urbo Rimini kaj San Marino, la

sendependa lando kie la prezoj de alkoholo estas la plej malaltaj en

E~uropo!

Pliaj informoj: Rigardu sub IJF en http://www.newlog.it/esperanto/iej.htm

________________________________________________________________________

LA FESTIVALEJO

//////////////

La 22a IJF okazos en luksa hotelo, borde de la Adriatika Maro. Kiel alveni

a~ute: Elirejo RIMINI NORD de la Adriatika A_tosxoseo. Sekvu la indikojn al

Bellaria. La hotelo situas la~u la marborda strato. Kiel alveni trajne:

stacidomo de Rimini. A~utobuso n.ro 4 gxis Bellaria (elirejo apud Via

Arno).

________________________________________________________________________

KOTIZOJ

///////

Estas 4 landokategorioj, faritaj la~u la ri^ceco kaj la distanco de Italio.

La kotizoj estas en miloj da liroj (tio nuntempe estas iomete pli ol 1

germana marko). La ali^gperiodoj estas:

A: ^gis 03. januaro. '99

B: de 04. januaro ^gis 28. februaro '99.

C: poste

Kaze de partatempa restado, via kotizo estas tiu de la ali^gperiodo C por

viaj lando- kaj a^go-kategorio, dividita per 6 kaj obligita per la nombro

de tranoktoj.

________________________________________________________________________

KROMPAGOJ KAJ RABATOJ

/////////////////////

- Kontribuantoj al la programo ricevos rabaton la~u interkonsento - ^Ciu,

kiu petos invitleteron (anta~u 28/2) devos kontribui al niaj elspezoj per

10 000 liroj - La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi 40 000 lirojn

a~u ani^gi surloke - Por 1-lita ^cambro la krompago estas 10 000 liroj tage

- Subtenantoj de IEJ ricevos 10%-an rabaton

_______________________________________________________________________

KOTIZTABELO

///////////

---------------------------------------------------------------------------

LO^G-LANDO | AL- | K O T I Z O

| I^G-|-------------------------------------------

| PE- | Ne memzorgantoj |

| RI- | (A^go je 08.04.99): | Memzorgantoj

| ODO | 0-19 | 20-24 | 25-29 | 30 + |

-------------------------------------------------------------------

A~ustrio, Belgio, Danio | A | 205 | 230 | 255 | 285 |

Germanio, Italio, Francio| | | | | |

Lihten^stejno,Luksemburgo| B | 240 | 270 | 300 | 340 |

Monako, Nederlando, | | | | | |

Sanmarino, Sviso, Vatikan| C | 285 | 320 | 355 | 400 |

---------------------------------------------------------------------------

Andoro, Britio, Finnlando| A | 175 | 195 | 220 | 245 |

Malto, Norvegio, Svedio | B | 210 | 230 | 260 | 290 |

| C | 245 | 275 | 310 | 345 |

---------------------------------------------------------------------------

Australio, ^Cehio, Grekio| | | | | |

Hispanio, Hungario, | | | | | |

Irlando, Islando, Israelo| A | 150 | 170 | 190 | 210 |

Japanio, Kanado, Kroatio | | | | | |

Novzelando, Polio, | B | 180 | 200 | 225 | 250 |

Portugalio, Singapuro, | | | | | |

Slovakio, Slovenio, | C | 210 | 235 | 265 | 295 |

Sudkoreio, Tajvano, USA | | | | | |

---------------------------------------------------------------------------

| A | 130 | 145 | 165 | 180 |

^Ciuj ceteraj | B | 155 | 170 | 195 | 215 |

| C | 180 | 205 | 230 | 255 |

---------------------------------------------------------------------------

ATENTIGOJ

/////////

La lo^gantoj de transpagipovaj landoj sendu ali^gilon kaj anta~upagon de 60

000 ITL; la aliaj sendu nur ali^gilon se ili ali^gas per letero, sed se ili

ali^gas persone ili pagu anta~upagon de 30 000 ITL. ^Ciukaze via ali^go

validos (kaj vi povos certi pri via loko) nur post ol vi ricevos konfirmon.

Nepre kunportu pruvilon de la anta~upago.

La kotizoj de ne-memzorgantoj inkluzivas programon, man^gadon kaj lo^gadon

en 2- a~u 3-lita ^cambro. Oni disdonos ekde la vesperman^go de la 31a de

marto ^gis la tagman^go de la 6a de aprilo. La kotizoj de memzorgantoj

inkluzivas nur progra mon kaj lo^gadon en aparta ejo.

Oni ne redonos la anta~upagon al malali^gintoj; oni redonos eventualan

kroman pagon, nur se la malali^ganto informos nin anta~u la 1a de marto

1999. Eblas transdoni sian ali^gon al ne-ali^ginto, kondi^ce ke tiu

prezentu skriban ateston de l a transdoninto. Ni al^gustigos la kotizon,

sed ^gi ne povos malalti^gi. Por ^ciu persono necesas aparta ali^gilo:

grupa ali^go ne estos akceptata.

_______________________________________________________________________

SENDU

/////

Ali^gilon kaj anta~upagon al

----------------------------

Manuel Giorgini, S. Polo 606, IT-30125 Venezia Rete (prefere):

mgiorgin@dsi.unive.it Telefone (se nepras): +39 041 5203245 Bankkonto:

Gioventu' Esperantista Italiana, ABI : 3002, CAB: 2002, c/c: 650791/19,

SWIFT: BROMIT 2V UEA-konto: ieja-z

Program-kontribuojn al

----------------------

Jacob Nordfalk, Praestenhusene 29, DK-2620 Albertslund Rete (prefere):

nordfalk@alf.nbi.dk Telefone: +45 26206512

_______________________________________________________________________

ALI^GILO

////////

Nomo

Naski^gdato (TT.MM.JJ)

Strato / placo ktp.

Po^stkodo

Urbo

Lando (Esperante)

Telefono (internacie)

Retadreso

Mi ali^gas al la 23a IJF kiel partoprenanto: tuttempa

partatempa de .... ^gis ......

memzorganto

vegetarano jes/ne

Mi ^satus lo^gi kun ........

Mi anta~upagis ...... lirojn

Mi mendas panoraman ^cambron kun balkono: jes/ne

Mi bezonas invitleteron al Italio, kaj mi aldonas ^ciujn necesajn

informojn: .....................................

Mi proponas kontribui pri la jena fako/aktiveco por la tema programo:

Mi proponas kontribui pri la jena fako/aktiveco por la distra programo:

Mi akceptas ^ciujn kondi^cojn.

Dato (TT.MM.JJ)

Subskribo

***************************************************************************

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 158, decembro-98

Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.

Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.

H-1675 Budapest, pf. 87.

Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@hungary.net

Aperas dusemajne

Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A

Respondeca eldonanto kaj ^cefredaktoro: Laszlo Szilvasi.

Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros, Laszlo Radacsy

La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,

kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************

***************************************************************************

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail