Subject: Re: Fwd: S-ro Gerd Jacques (FEL)
Cc: financoj@ns2.agoranet.be
Mime-Version: 1.0
Content-Type: text/plain; charset="us-ascii"
Estimata sinjorino,
Sinjorino Gerd Jacques, kontotenistino de FEL, petis min respondi vian
demandon.
>>Mi, tamen, opinias ke korekteco (specife cxar temas pri grava organizo
>>kiel la via) volus ke vi estus sendinta al ni tiun peton jam en la pasintaj
>>jaroj, kaj, certe, almenaux en la momento de via acxeta peto.
>>Salutojn kaj bondezirojn
>>La Trezoristino de E.R.A.: Daniela Giglioli
Temas pri mendo farita de Umberto Brocattelli nome de E.R.A. Li petis nin
ekspedi prospekton pri manifestacio okazonta en Strasburgo. Ni ekspedis
ilin en aprilo 1994 kaj informis lin rete pri la kostoj en la 21a de
aprilo. Unu semajnon poste ni ekspedis al la adreso de E.R.A. oficialan
fakturon. Char ne venis pago, ni sendis plurajn admonojn en la dauro de 1994.
Via rimarko "almenaux en la momento de via acxeta peto" estas iasence
prava. Bonvolu tamen kompreni, ke la persono kiu faras la libromendojn
estas alia ol tiu kiu zorgas pri la financoj kaj ke li ne konsciis pri
problemo en la financa fako.
Esperante ke vi povas ankorau retrovi ion en via arkivo, sincere salutas,
--
Paul Peeraerts
dir. Flandra Esperanto-Ligo