Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
dom 20 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Esperanto - 8 gennaio 1999
E.R.A.

Kara David de Ugarte,

ni dankas vin por viaj vortoj. Certe vi povos partopreni al nia agado, ankaux logxante en Madrido. Ni estas pretigantaj la membrigxan kampanjon de jaro 1999, kaj kiam cxio estos preta ni informos vin.

Ni ankaux faros kontrolon kaj indikos al vi cxu ni havas aliajn membrojn en Hispanio.

Pri la afero de la libro: vi indikas, kiel titolo, "Enkonduko al la teorio de la lingvaj ludoj". Tamen ni ne havas libron kun tiu titolo. Versxajne temas pri: "La kostoj de la euxropa lingva (ne-) komunikado", kiu entenas eseon de Reinhard Selten pri la "teorio de la ludoj" en lingvistiko.

Se tiel estas, bonvolu indiki cxu temas pri la esperantlingva eldono (cxar ekzistas ankaux itala kaj angla eldonoj). Estus bone se vi - kiel vi faris pasintfoje - sendu al ni denove vian adreson kaj la informojn pri via kreditkarto: nomon, numeron kaj findaton. Ni rapide sendos la libron al vi.

Samideanajn salutojn, kaj felicxan novan jaron.

E.R.A.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail