Antaux cxio, dankon por via interesigxo al nia asocio.
Ne estas la unua fojo ke oni demandas al ni la signifon de vorto "radikala". Efektive ni scias ke en kelkaj landoj tiu vorto simple signifas "ekstremisto". Ni certe ne intencas tian signifon.
Nia asocio naskigxis interne al transnacia Radikala Partio. Hodiaux la asocio estas sendependa, sed ankoraux federita al tiu partio.
La signifo, kiun ni (kaj Radikala Partio) donas al la vorto "radikala" rilatas esence al la politika metodo. Laux la praktiko de la antauxmenciita partio ni opinias ke la metodo antauxdeterminas la celon. De tio originas ke "radikaluloj" kunigas al cxiuj aliaj instrumentoj de la demokratio la metodon de la "Gandhi"-a neperforto en cxiuj gxiaj formoj de politika agado: surstrataj manifestacioj, militrifuzo, malsataj strikoj k.t.p.
Rilate al nia asocio: "Esperanto" Radikala Asocio, en idealisma kunsento kun la supremenciitaj metodoj, laboras favore al Esperanto kaj al gxia disvastigxo, precipe sur politika tereno.
Esperante ke tiuj mallongaj linioj povus, almenaux enparte, respondi al via demando, ni salutas vin kore.
E.R.A.