---------------------------------------------------------------Subject: RESPONDO
> Mi vidis via libro, Ludu Kun Ni!, kaj desiras pli da informon. C'u vi vendas libron per La Esperanto Ligo De Norda Ameriko?
>
> Dankon
> Doug Leonard
> p.o.box 277164
> Sacramento, CA, 95827-7164
> USA
>
RESPONDO:
Estimata S-ro Doug Leonard,
laux niaj informoj ELNA devus vendi la libron "Ludu kun ni!" cxar, antaux unu jaro ili acxetis de ni plurajn ekzemplerojn.
Tamen, se cxe ELNA, gxi estus jam elcxerpita vi povas peti gxin de ni. La prezo estas 30 000 italaj liroj (faru vi mem la kalkulon: US-dolaro valoras 1850 IT-lirojn), al tio oni devas aldoni posxtelspezojn (minimume 10 pocente por surfaca posxto).
Vi povus pagi per kreditkarto se vi sendas gxian numeron, gxian nomon kaj findaton). Cetere, oni povas ankaux pagi per aliaj sistemoj, se vi petos informojn, ni sendos.
Ni volas ankaux atentigi vin ke baldaux aperos la DUAN VOLUMON de "Ludu kun ni!", dedicxita al la posta agxa kategorio de geinfanoj. Oni povas diri ke, gxis nun, tiaspeca libro TUTE MANKAS.
Dankon por via atento al niaj eldonaj iniciatoj. Gxis la relegon.
E.R.A.