Estimata S-ro Antanas Ramonas,
ni ^gojas ke vi petis informojn de ni.
Membri^go al nia asocio estas ebla. La kotizoj estis fiksitaj surbaze de la ekonomiaj povoj de la landoj: por Litovio ^gi estas de kvar usonaj dolaroj (4 US$), do, sufi^ce malalta.
Kompreneble la vera problemo estas kiamaniere vi povas sendi la monon al ni, ^car la sistemoj uzitaj en okcidentaj landoj povus ne funkcii en via lando. Tiuj sistemoj ^generale estas kreditkartoj, po^sta ^girkonto, internacia po^stmandato au^ nia konto ERA-D ^ce UEA en Roterdamo.
La plej simpla sistemo, ver^sajne, estus ke vi konvertu la kotizon en Internaciaj Po^staj Respondkuponoj kaj ilin sendu al ni.
TAMEN ATENTU BONE: Se vi ne sukcesus trovi sistemon por sendi vian kotizon, sendu al ni mesa^gon kun adreso kaj personaj informoj, KAJ NI KONSIDEROS VIN, EGALE, NIA MEMBRO LAU^ ^CIUJ ASPEKTOJ DE NIA STATUTO.
Korajn salutojn,
Edo Taddei (kunlaboranto de la Sekretejo de ERA).