Subject: Re: E.R.A.
Mime-Version: 1.0
Content-Type: text/plain; charset="us-ascii"
Bonvolu sendi 20 ekzemplerojn al ELNA, kun fakturo kaj revendista prezo. La
librojn zorge pakitajn, bonvolu sendi al:
Esperanto League
5712 Hollis St
Emeryville CA 94608
USA
Dankon!
Ionel
At 07:33 PM 9/6/99 ITA, you wrote:
>Via di Torre Argentina, 76
>IT-00186 ROMO
>
>Estimata Libroservo,
>
>ni gxojas informi vin ke jam estas preta la dua, kaj lasta, volumo de "Ludu
>
>kun ni!".
>Tiel kompletigxas la du plej bonaj lernolibroj de la esperantista
>libromerkato, tauxgaj por instrui al infanoj de elementaj lernejoj en la
>perspektivo de pontolingvo al la lernado de aliaj fremdaj lingvoj.
>
>La teksto, kiel okazis por la antauxa libro, estas prizorgita de Elisabetta
>Vilisich Formaggio kun antauxparolo de Helmar Frank.
>
>Por alfronti la eldonajn kostojn (la apero de la libro okazos antaux la
>jarfino) E.R.A. organizas vendojn laux antauxmendo de tiu libro, kiu unuope
>kostos 30 000 italaj liroj (15,50 euxroj). Por antauxmendoj de pli ol 50
>volumoj ni aplikos rabaton de 50% (ekcepte de la sendokostoj, kiuj restas
>je kompleta sxargxo de la acxetanto). Kompreneble validas ankaux la kutima
>rabato de 30% por samtempa acxeto de almenaux tri ekzempleroj).
>
>Konvinkitaj ke, kiel okazis por la antauxa volumo, tiu eldona iniciato
>havos vian aprobon, ni sendas niajn samideanajn salutojn kaj petas vian
>baldauxan respondon.
>
>La trezoristino, Daniela Giglioli
>
>P.S. - Ni memorigas vin pri la pagometodoj: nia konto cxe UEA estas ERAD-P.
>Nia konto cxe banko en Romo estas : konto 10/554 Istituto Bancario San
>Paolo ABI 1025 - CAB 3209; cxe la sama banko ni havas ankaux konton en
>euxroj, gxia numero estas: 1247. Nia Posxta konto estas: 60397007 (Romo).
>La plej tauxga sistemo restas pagi per kreditkarto. En tiu kazo bonvolu
>indiki: nomon de la karto, gxian numeron kaj findaton kaj la nomon de gxia
>posedanto.
>
>
>
>
>
>