Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 23 giu. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 7 novembre 1999
Inviare a: bel@esperanto.org.br (Carlos Dorini).

Estimata S-ro Carlos Dorini,

ni tre aprezis vian leteron post tiom longa silento kaj ni komprenas viaajn malfacilajxojn en tiu via situacio.

Ni komunikas al vi ke la tuta rilato inter ni kaj BEL okazis pere de elektrona posxto.

Kiel indikas la letero de vi mem citita, ni akceptis oferi al BEL la rabaton 50 pocentan por acxeto de 20 ekzempleroj de "Ludu kun ni!", 20 de "Lingva orientado...", 20 de "La kostoj de la (k.t.p.)" en angla lingvo kaj 20 de la sama libro en esperanto. La tuto estis ekspedita en du pakajxoj la 23.a de oktobro 1997.

Poste ni ricevis unuan mesagxon de via asocio (cxiam subskribita de Franciscos Mattos de Oliveira) kiu ni ankoraw posedas, en kiu oni asertis recevon de nur unu de la du pakajxoj. Al tiu letero ni respondis kun unu unua e-posxtajxo en dato 13.a de februaro, kaj duafoje kun nova mesagxo la 24.a de marto kaj tria mesagxo la 2.a de junio. Tiu lasta ni ankaw sendis per telefakso kaj per normala posxto.

Tiu cxi tuta dokumentado estas en niaj manoj. Se vi volus fotokopion bonvolu komuniki al ni.

Ni informas vin ke la libra debeto estas 1 050 000 italaj liroj (LIT). Al tio oni devas aldoni preskaw 130 000 LIT por surfaca posxta sendo.

Atentande vian respondon kaj kun la espero solvi la problemon, ankaw eventuale per pago en partaj sumoj en la tempo. Samideanajn salutojn.

La Trezoristino: Daniela Giglioli.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail