Kara S-ro Andres Martin Gonzales,
Antaw cxio ni pardonpetas por nia malfrua respondo.
Ni gxojas ke la projekto de ERA (nomita "2020") renkontis la aprobon de la Vicprezidanto de Andaluzia Esperanto-Asocio. Kiel unua peto ni volas inviti vin oficialigi la aligxon vian kaj de via Asocio al la naskinta Politika Komitato "2020".
Kiel kunlabora formo vi povus kontribui al disvastigo de la informoj pri la Projekto eventuale ankaw sercxante pluajn aliajn kunlaborantojn, ankaw pere de viaj informiloj.
Atendante viajn unuajn respondojn kaj en la espero ke tiu kunlaboro povu dawri ni sendas samideanajn salutojn.
ERA-Sekretejo.
P.S. - Kiel informo ni volas anonci ke en tiu momento ni estas partoprenantaj al la 30.a Gxenerala Konferenco de UNESKO en Parizo, kie ni sekvas la konkretigxo de nia projekto por ekstarigo de "Monda Observejo pri la lingvaj politikoj".
Gravas ankaw nia agado en la politika eldona tereno. Baldaw aperos la libro "Eksplorvojagxo" de Jules Verne en trilingva eldono (apud la franclingva originalo estas la traduko en esperanto kaj tiu en la itala). Pliposte ni esperas eldoni la jam pretan duan volumon de "Ludu kun ni!", lernolibro por infanoj de elementa lernejo.