Estimata S-ro Dimitar Papazov,
Antaw cxio ni pardonpetas por nia malfrua respondo, sed post la kunveno de Bruselo ni ankaw devis organizi nian Kongreson en Bolonjo.
Kiel unua konsidero antaw cxiuj proponoj de vi faritaj ni petas al vi kontribui al disvastigo de la informoj pri la Projekto eventuale ankaw sercxante pluajn aliajn kunlaborantojn, kaj la aligxo de aliaj asocioj kaj de eminentuloj al la naskita Komitato "2020". Tiuj estas la du eroj, kiujn ni konsideras prioritataj fronte al cxiuj aliaj iniciatoj de vi proponitaaj.
Atendante viajn unuaj respondoj kaj en la espero ke tiu kunlaboro povu dawri ni sendas samideanajn salutojn.
ERA-Sekretejo.
P.S. - Kiel informo ni volas anonci ke en tiu momento ni estas partoprenantaj al la 30.a Gxenerala Konferenco de UNESKO en Parizo, kie ni sekvas la konkretigxo de nia projekto por ekstarigo de "Monda Observejo pri la lingvaj politikoj".
Gravas ankaw nia agado en la politika eldona tereno. Baldaw aperos la libro "Eksplorvojagxo" de Jules Verne en trilingva eldono (apud la franclingva originalo estas la traduko en esperanto kaj tiu en la itala). Pliposte ni esperas eldoni la jam pretan duan volumon de "Ludu kun ni!", lernolibro por infanoj de elementa lernejo.