Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 23 giu. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 7 novembre 1999
Da spedire a: (due indirizzi): aserban@men.edu.ro prenato@Eunet.yu

Kara S-ro Renato Petrovic,

kvankam ege malfrue, ni respondas al via peto de informoj pri nia Projekto nomita "2020".

Kiel unua konsilo, ni invitas vin legi la relacion de la Sekretario de ERA Giorgio Pagano. Vi povas legi gxin en TTT de Internet al la adreso: http://www.internacialingvo.org/projekto.htm

Se vi ne havas eblecon kunmeti al la Interreto, bonvolu informi nin, ni sendos al vi ekzempleron de la koncerna numero de nia jxurnalo "Translimen".

Eventuale, post via legado pri la Projekto vi povus informi nin cxu gxi interesas al vi kaj cxu vi povus iamaniere kunlabori kun ni por tia celo, cxefe disvastigante la informojn pri la Projekto kaj sercxante pluajn aliajn kunlaborantojn.

Kiel informo ni volas anonci ke en tiu momento ni estas partoprenantaj al la 30.a Gxenerala Konferenco de UNESKO en Parizo, kie ni sekvas la konkretigxo de nia projekto por ekstarigo de "Monda Observejo pri la lingvaj politikoj".

Gravas nia agado en la politika eldona tereno. Baldaw aperos la libro "Eksplorvojagxo" de Jules Verne en trilingva eldono (apud la franclingva originalo estas la traduko en esperanto kaj tiu en la itala). Pliposte ni esperas eldoni la jam pretan duan volumon de "Ludu kun ni!", lernolibro por infanoj de elementa lernejo.

En atendo de viaj novajxoj ni sendas amideanajn salutojn.

ERA-Sekretejo

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail