Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
dom 22 giu. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 23 novembre 1999
89, 23-Nov-99, 12:50, e.r.a.@internacialingvo.org, E.Taddei, *, 49882,
---------------------------------------------------------------

Eventoj n-ro 174, 2/oktobro, retpo^sta versio

**********************************************

Titolpa^ge: UEA kongresis kun neregistaraj organizoj

Faka aplikado: - Esperantistaj radioamatoroj en ekspozicio

- Vortaro pri heraldiko

- E-lingva gvidado en muzeo de Torun

- Ekonomiaj informoj pri Francio en E-o

Interreto: - Onklo Zam' bezonas vin!

- Ruslingva dissendolisto pri E-o

- Kiaj E-dessendolistoj ekzistas?

Aran^goj: - Internacia Seminario, IS en Germanio!

- TANEF-ferio

- Partoprenu la kongreson en Togolando

- 3-a E~uropa Esperanto-Festivalo!

- Kompleta monata kalendaro

Movado: - Rasisma kampanjo ene de Esperantio

- Jaro de lingvoj en E~uropo

- Familia vortaro

- Konferenco de Monda Turismo

- AIS-sesio dum UK

- Pasporta Servo eble atingos la 1000 nombrojn...

- Memorlibro pri Ivo Lapenna atendas eldonanton

- IKU-prelegontoj ser^cataj

- Simpozio pri UN en Kubo

- UEA inter kongresorganizaj organizoj

- Nova diskutkajero: Zamenhof hodia~u

- Lokaj junularaj asocioj ^cirkau esperantista kerno

- Deklaro pri Esperanto

Lingvaj demandoj: Pri neologismoj

Instruado, ILEI: - Esperantisto inter uonbulistoj

- En Hungario oni ricevas 3 kreditojn pro lernado de E-o

Konkursoj: Belartaj konkursoj - 2000!

Filmoj: Aperis videofilmo pri la UK en Montpelier

Libroj: La fama libro, Dan^gera lingvo aperis ruse

Radio: - Denove elsendas Radio Vasteras

- Radio en Andaluzio elsendas Esperante anka~u por turistoj

Reago: Publika problemo

Rubrikoj: mallonge (11), anoncetoj (4), korespondi deziras (5)

Interese: - Kiujn lingvojn oni uzos en la reto en la estonto?

- Esperanto-frizisto

- En Francio infanoj ser^cas kontakton

**************************************************************************

**************************************************************************

TITOLPA^GE

//////////

Internacia konferenco pri lingvaj homrajtoj

===========================================

Pli ol 7000 reprezentantoj de pli ol 600 internaciaj organiza^joj

partoprenis en la "Internacia Konferenco Seulo 1999" de ne-registaraj

organiza^joj, NRO, kiu okazis en la korea metropolo de la 10-a ^gis la

15-a de oktobro. ^Gi estis organizita de pluraj instancoj, i.a. de CONGO

(platformo de NRO-j en konsultaj rilatoj kun UN). La kadra temo de la

konferenco estis: "NRO-j en la 21-a Jarcento".

UEA, kiu havas konsultajn rilatojn kun UN kaj estas asociita kun ^gia

departemento pri publika informado, aktive partoprenis la konferencon jam

en la prepara stadio, kun la helpo de sia korea landa asocio. UEA speciale

koncentris sian agadon al unu el la kvin temoj de la konferenco: Homaj

rajtoj. Kadre de ^gi estis okazigita, la~u iniciato de UEA kaj de

"Koalicio de NRO-j por internacia helplingvo", temgrupa sesio pri "lingvo

kaj homaj rajtoj". ^Gin gvidis Kep Enderby, prezidanto de UEA. Prof. Lee

Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-

Asocio, faris enkondukan prelegon. Prelegis anka~u reprezentantoj de la

Bahaa Internacia Komunumo kaj de la Uonbulisma Eklezio.

La zorge preparita agado de UEA kondukis al bona rezulto. Post vigla

diskuto la Tema Grupo unuanime rezoluciis pri rekomendoj al la Ekonomia

kaj Socia Konsilio de UN, EKOSOK.

La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la konferenco rezulte

rekomendas:

- ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unui^gintaj Nacioj (EKOSOK) metu en

la tagordon de sia proksima kunsido la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj",

kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon

de homaj rajtoj ka~uze de lingva malegaleco;

- ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la

uzeblecon kaj praktikecon de internacia helpa lingvo;

- ke EKOSOK raportu al la ^Generala Asembleo de Unui^gintaj Nacioj pri la

rezultoj de ^giaj malkovroj.

la~u Komunikoj de UEA n-ro 54

**************************************************************************

FAKA APLIKADO

/////////////

ILERA en Friedrichshafen

========================

ILERA, la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, partoprenis en

la internacia ekspozicio pri amatora radio kaj komputiloj en

Friedrichshafen, lago de Konstanz, inter ka 24-a is la 26-a de junio 1999.

ILERA havis standon, kiun vizitis multaj vizitantoj. Tio funkciis kiel

bona ebleco por kampadi apud la ekspozicio.

Hans Welling

Rete: dj4pg@gw.ab6qv.ampr.org

**************************************************************************

Heraldika vortaro

=================

Nur anta~u kelkaj tagoj atingis nin libro, kiu eble ne estas tre nova,

(eldonjaro 1996), sed certe ankora~u ne multaj konas ^gin. Temas pri

"Ilustrita vortaro pri heraldiko", kiu enhavas 1005 terminojn en la rusa,

ukraina, angla, Esperanta, franca, germana kaj latina lingvoj kun la

rilataj blazonaj bildoj a~u ilustra^joj. (Pri la preparo vidu en

Eventoj-0018).

La enkonduka parto (8 pa^goj) de la ^c. 350 pa^ga libro estas en la rusa

lingvo, sed estas aldonata kiel aparta suplemento la E-lingva traduko de

tiu klarigo.

La ser^cadon de konkreta esprimo helpas la diverslingva indekso (alfabeta

listo) inter ili anka~u la E-a.

Estas interese, kaj imitinde, ke kvankam la libro origine estis destinita

al neesperantistoj, nia lingvo aperas samrajte inter la aliaj, kaj en la

fino de la libro e^c estas 3-pa^ga informa teksto (reklamo) pri Esperanto.

(^Cu multaj esperantistaj eldonistoj de nacilingvaj libroj agas

sammaniere?...)

La A-5 formata, 350 pa^ga libro kostas 20 USD (ekssoclandoj: 1/3 rabato)

^ce la eldoninto (uea-kodo: nist-c):

Nikolaj Starodubcev

ul. N. Ostrovskogo, 12-16, UA-340120 Doneck, Ukrainio

esperanto@postoffice.donbass.com

**************************************************************************

Gvidado Esperante

=================

En la pola urbo, Torun, danke al lokaj esperantistoj eblas a~uskulti

Esperante la gvidfilmon pri la historio de la regiono en la urba muzeo.

Mem la gvidfilmo estas interesa, ^car la diversajn scenojn sekvas

lumig^san^gado en la urbomapo kie videblas la historia urboparto.

Axel Orszag-Krysz

**************************************************************************

Ekonomiaj informoj

==================

^Cu vi deziras informojn pri ekonomio en Anjou (franca departemento "Maine

et Loire", kun ^cefurbo Angers)? Bonvolu viziti la retpa^gojn:

http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/anjou/ekonomio.htm kaj nepre legu la

^ciusemajne fre^sigitan bultenon en la

retpa^go: http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/anjou/aktual.htm

Daniel Durand

http://www.komerco.com/ITRE

**************************************************************************

INTERRETO

/////////

Onklo Zam bezonas vin!

======================

Grupo de usonaj esperantistoj speciali^gis je produktado kaj liverado de

diversaj reklam- kaj PR-objektoj kun Esperanto-rilataj notoj, tekstoj,

bildoj. Temas pri notfoli-blokoj, bildkartoj, insignoj kaj similaj aferoj,

kiujn ili prezentas kaj ofertas pere de interreto.

Se vi interesi^gas pri la agado rigardu la retpa^garon en la adreso:

http://homepages. go.com/homepages/e/s/p/esprimoj/shirts.html

Kontaktu la grupon rete: dlr@sparta.csnet.net

L.S.

la~u atentigo de W. Klag

**************************************************************************

Nova^joj de Esperanto-movado

============================

En septembro ^ce la plej granda dissendlista servilo Citycat

(www.citycat.ru) aperis ruslingva dissendolisto "Nova^joj de Esperanto-

movado". La dissendado okazas unufoje semajne, ^Gin prizorgas mi. Du

semajnojn post la starto la kvanto de la abonantoj atingis 320 personojn

kaj daizdre kreskas po 15-20 ^ciutage. La dissendo enhavas mallongajn

nova^jojn pri E-movado, interesajn faktojn, lecionetojn de E-o. La

materialoj de la dissendo estas verkataj tiel, ke povas taizdgi por

publikigo en la ruslingva gazetaro - do, uzu tiun eblecon. Ekaboni la

dissenda^jon eblas rekte de la servilo aizd pere de mi.

Andrej Ananjin

andreo@fnmail.com

**************************************************************************

Dissendolistoj tutmonde

=======================

Lastatempe aperis multaj novaj interretaj dissendolistoj kaj

babiladlistoj. Pli-malpli kompletan liston pri ili oni povas trovi ^ce:

http://users.glo.de/~gi30995/interreto.html#diss

http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html#dissendlist

http://www.egroups.com/group/

**************************************************************************

ARAN^GOJ

////////

Internacia Seminario

====================

La 43-a Internacia Seminario (IS) okazos inter 27.12.1999 kaj 03.01. 2000

en la historia germana urbo Wetzlar organizate de Germana Esperanto-

Junularo. La aran^go atendas do partoprenantojn el la pli junaj generacioj

kvankam anka~u ^ciamjunuloj povas ^gui la etoson de la esperantista

junularo.

La programo estas tre ri^ca kaj amuza. Preska~u de mateno ^gis mateno

okazos diversaj interesaj programeroj por kunesti, babiladi, diskuti, ktp.

^Ciunokte okazas diskoteko kaj ne forgesu la faman bufedon de la aran^go.

La partoprenantojn atendas rigardinda urbo kaj ^cirka~ua^jo kaj okazos

anka~u ekskurso al la grandega kaj bela urbo Frankfurt am Main. Dum la

organiza^jo okazos la transiro al la jaro 2000. La organizantoj preparas

grandegan silvestran feston...

Informi^gi kaj ali^gi eblas ^ce:

Norbert Piechotta, Randellstr. 3,DE-85540 Haar, Germanio

Rete: is.admin@esperanto.de

IS-pa^go: http://www.esperanto.de/is/1999/is992000.htm

**************************************************************************

TANEF ferio

===========

La Internacia Ferio-Semajno de TANEF okazos inter la 14-a kaj 21-a de

junio 2000 en la feriodomo "Teutoburg", Germanio. La lo^gloko situas apud

la belega "Teutoburga arbarego", kie la partoprenantojn atendas allogaj

promenadoj kaj ekskursoj en la ^cirka~ua^jo. Krome okazos interesaj

prelegoj pri naturo kaj naturprotektado, ktp. Ali^gu kiel eble plej frue,

por ke havu lokon! Informi^gu kaj ali^gu ^ce:

Abel Lingbeek

Fogelsanghstate 4NL-7608 HJ Almelo, Nederlando

**************************************************************************

Kongreso en Togolando

=====================

De la 23-a ^gis la 31-a de decembro 1999 okazos en Togolando Esperantaj

aran^goj: kursoj perfektigaj, internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, kunveno

pri la Agado en Afriko, kaj la 7-a Togolanda Esperanto-Kongreso, TEK. Por

tiu ^ci la landa asocio UTE ^satus kontakti kaj inviti vin por havi

eksterlandajn partoprenantojn.

Kiuj ne povos partopreni, tiuj povos almena~u memori siajn gesamideanojn

togolandajn: vi povas sendi salutvortojn al la kongreso. Dum la aran^go

okazos diversaj ludoj kun premioj al partoprenantoj. Tial anka~u

Esperanta^joj estos bonvenaj.

Viajn mesa^gojn vi sendu al:

GBEGLO Koffi

UTE, B.P. 12O96, Lome-TOGO

Rete: esp.togo@cafe.tg

**************************************************************************

3-a E~UROPA ESPERANTO-FESTIVALO

===============================

Budape^sto 17-22. a~ugusto 2000

Venu al Hungario!

kaj ^goju kun ni en esperantista etoso la 1000-jaran datrevenon de la

hungara ^stato. Abundaj kaj unikaj programoj!

Temoj de la 3-a EEF estos:

- Propono por E~uropa Unio pri komuna lingvo de civitanoj.

- Dek jarojn post la falo de "fera kurteno" - esperantistaj spertoj.

- Opinioj pri hungaroj en eksterlando.

Kiel kutime, krom la konferenco okazos anka~u varia kultura programo,

ekskursoj al la pitoreskaj regionoj de Hungario.

Hungaria Esperanto-Asocio

1368 Budapest, Pf. 193.

esperantohea@mail.c3.hu

Fakso: +36-1/268-03-31

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro

=========================

La kompleta jara listo de E-aran^goj da~ure aktualigata de ni, troveblas

en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas

bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesa^gon (enhavo ne

gravas) al la a~utomato: kalendaro@esperanto.org

13-15.11. 10-a Sudbrazila E-Renkonti^go kaj 5-a Internacia Konferenco pri

instruado. Inf: E-Asocio de Santa Catarina, C. P. 469, BR-88010-970

Florianopolis - SC, Brazilio. Rete: marcofer@cfh.ufsc.br

* * *

19-21.11. Stud-semajnfino de Esperanto-Nederland en Castricum Inf.: Ton

VERWOERD, Luxemburglaan 545, NL-1966 MJ Heemskerk, Nederlando. Tel:

+31-251-231667. Rete: Ronald Bijtenhoorn: vaganto@wish.net

* * *

21.11. 12-a Esperanta Renkonti^go de Okcidenta Regiono, Rio de Janeiro.

Inf: Esperanta Kunfrati^go de Okcidenta Regiono - EKOR, Strato Cel.

Agostinho 126, Fundos, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro,

Brazilio.

* * *

27.11. Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo. Inf: Universala

Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Tel: +31-10-4361044, fakso: +31-10-4361751. Rete: uea@inter.nl.net

* * *

27-28.11. Kultura Monatfino en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro E-

ista, Po^stfako 311. CH-2301 La-Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso:

+41-32-9267407.

* * *

03-05.12. Anta~ukristnaska renkonti^go, Bratislava. Inf: Mgr. Alica

Komlo^siova - ESO, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel:

+421-7-291604.

* * *

03-05.12. Renkonti^go okaze de Sankt-Nikolaa Festo, Murzasichle (Polio)

Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad,

Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@hotmail.com

* * *

04.11. 12-a Konferenco de Internacia Komunista Kolektivo, Havano. Inf:

Luis Serrano Perez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell, Hispanio. Tel:

+34-9-37275021. Rete: luis_serrano@mixmail.com

* * *

09-15.12. Zamenhofaj tagoj, Razgrad. Esperantista Domo de Kulturo, str.

Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694.

* * *

10-15.12. Zamenhofa semajno, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro,

FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074

* * *

22.12-04.01. 12-a Konferenco de IKEK Internacia Komunista Esperantista

Kolektivo en Havano. Inf: IKEK Fe del Valle, Calle 10, no 106 Vedado

(Havano), Kubo. Tel: +33-(0)148926379, Rete: esperant@worldnet.fr

* * *

23.12-03.01. Novjara Feriado "Karlova Vintro '99", Karlovo. Inf:

Esperinform, p/a Bo^jidar Leonov, P.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

* * *

24-12-02.01. Amikeca Esperanto-Konferenco, Havano. Inf: Rete:

eddy@pandora.be

* * *

24-26.12. 1-a KKK (Kokina kaj Kokakolaa Renkonti^go) en Gooik. Inf:

Urbanus Infinpamp, Ikwoeljoewatstraat 42b, BE-2900 Gooik, Belgio.

**************************************************************************

MOVADO

//////

Na~uza rasisma kampanjo

=======================

Landaj Asocioj de UEA ricevis lastatempe anoniman koverton el Honkongo kun

multobligita slipeto, kiu atakas la okazigon de UK (nomata "U.E.A.

Kongreso") en Israelo, la landon Israelo kaj la judan popolon, uzante en

fu^sa Esperanto ekstreme krudan rasisman lingva^jon.

UEA kaj la tuta E-movado toleras neniun formon de rasismo kaj malamo al

aliaj popoloj. Universala Kongreso de Esperanto estas modelo al la tuta

mondo pri amikeco kaj egaleco trans ^ciuj lingvaj kaj naciaj limoj. Jam en

la unua UK d-ro Zamenhof difinis kiel ^gian plej esencan trajton, ke en

^gi kunvenas "homoj kun homoj". Rasisma atako, kiu rilatigas sin al UK,

estas tial aparte na~uza.

^Ciuj ricevintoj de la fia senda^jo estas petataj transsendi ^gin, kun la

koverto, al la Centra Oficejo de UEA por helpi ties klopodojn malkovri,

kiu estas malanta~u ^gi. Per anonimeco la sendinto elstarigas sian

poltronecon.

La plej ta~uga respondo al tiu fiago estas pli aktive diskonigi la 85-an

UK, kiu estos la ^cefa kontribuo de la e-istaro al la Internacia Jaro de

la Kulturo de Paco, kaj mem ali^gi al ^gi.

Osmo Buller

**************************************************************************

E~uropa jaro de la lingvoj: 8 milionoj da EUR

=============================================

Akceptinte la rekomendon de la Parlamento rilate al "E~uropa jaro de la

lingvoj", E~uropa Komisiono (EK) proponas la jaron 2001. Al tiu iniciato

EK proponas dedi^ci bu^geton de 8 milionoj da e~uroj (4 milionoj jam en

2000, prepare) konsistos el aro da informaj agadoj kaj kunfinancado de

lokaj, regionaj, naciaj kaj transnaciaj projektoj. Komisionano s-ino

Viviane Reding deklaris: "Paroli unu a~u plurajn fremdajn lingvojn donas

novajn ^sancojn al civitanoj. E~uropo ^ciam konservos lingvan ri^cecon.'

Unua celo de la EK estas konsciigi la lo^gantaron, ke ^ciuj lingvoj, de la

plej uzataj ^gis la malpli konataj, same meritas intereson kaj lernadon.

Nur la kono de lingvoj de aliaj membro-^statoj lasas la civitanojn plene

profiti pri la rajtoj je libera cirkulado kaj lo^gado.

La EK-projekto stimulos dumvivan lingvo-lernadon, tiel da~urigante la

klopodojn de la jaro de dumviva lernado (1996). Krom la gepatran lingvon,

^ciuj e~uropanoj parolu du aliajn EU-lingvojn.

Celgrupo estas la granda publiko. Krome, estos speciala informado al

lo^gantoj de lingvaj limregionoj, lingvo-profesiuloj, senlaboruloj, k.a.

Granda parto de la agadoj ne rilatos al unu lingvo, sed al lingvolernado

^generale. La elekteblaj lingvoj estos la 11 oficialaj, plus irlanda,

luksemburga kaj aliaj lingvoj rekonitaj de la membro-^satoj.

Estos bildo kaj slogano por ^ciu elektita lingvo. Eblos organizi tagojn de

"malfermitaj pordoj" pri lingvodemandoj en la e~uropaj instancoj.

Roland Rotsaert

Rete: rotsaert@xs4all.be

**************************************************************************

Hejma vortaro

=============

Parolantoj de Esperanto, kiuj uzas la lingvon hejme kiel ^ciutagan

komunikilon, ofte spertas ke ordinaraj vortaroj ne ^ciam utilas por trovi

nomon por iu enhejma a^jo a~u ago. "Hejma vortaro" celas helpi al ili. ^Gi

proponas Esperantajn nomojn por diversaj ^ciutagaj aferoj.

En Hejma vortaro la Esperantaj kapvortoj estas rekoneblaj per

Esperantlingva difino, kiun sekvas traduko en 13 naciaj lingvoj. Jen la

lingvoj: angla, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, itala,

japana, nederlanda, portugala, rusa kaj sveda. La ^cefredaktoro de la

vortaro estas prof. Jouko Lindstedt el Finnlando.

Hejma vortaro rezultas el multjara preparado fare de la kunlaborantoj de

Rondo Familia de UEA. ^Gi estas malferma por plua plibonigo kaj

pliri^cigo. La vortaro a^ceteblas ^ce UEA- kaj ^ce gravaj libroservoj.

**************************************************************************

Konferenco 2000

===============

Fine de septembro okazis "Konferenco 2000" pri turismo kaj kulturo,

organizita de la Esperanta vo^ja^gservo Monda Turismo, en la bela nordpola

urbo, Bydgoszcz. Dum la sejmano okazis gvidado en la ^cirka~ua^jo por

montri kiel ^ci^ceronomi ^guste. Kadre de la programo eblis rigardi

etnografian muzeon en Torun kies laborlingvo en internacia agado estas E-

o. Krome okazis la malfermo de la semestro de la loka studfako de AIS.

Dum la aran^go okazis la estrarkunsido de Monda Turismo kie estis

pridiskuto de la organiza regularo, la agado en diversaj landoj kaj la

silvestraj kaj venontjaraj aran^goj, ekzemple la karavano al sekva UK en

Tel-Aviv.

Gvidanto de Monda Turismo, Andrzej Grzebowski, esprimis sian esperon ke

pa^so post pa^so kreskos la intereso pri ilia agado.

Axel Orszag-Krysz

**************************************************************************

Universitata etoso dum UK

=========================

Granda sukceso estis la ^ci-jara AIS-IKU, komuna studad-sesio de AIS San-

Marino kaj UEA, kiu okazis kadre de la Internacia Kongresa Universitato

(IKU) de la 84a Universala Kongreso en Berlino.

AIS-IKU 1999 konsistis el tri universitataj kursoj pri psikiatrio kaj

komputila sekureco. La trian "kurson" konsistigis la unuopaj prelegoj

kadre de IKU, kiujn grandparte prezentis docentoj de AIS.

Reinhard Fossmeier

Rete: refo@ais.m.shuttle.de

**************************************************************************

Pasporta Servo survoje al 1000 gastigantoj

==========================================

La limdato de Pasporta Servo jam pasis, sed eblas ankora~u ali^gi dum la

redaktoroj traktadas la ali^gilojn, produktas la mapojn kaj kompilas la

adreslibron. ^Gis nun (re)ali^gis ^cirka~u 830 gastigantoj el 72 landoj

por eldono 2000. Mankas ankora~u 170 ali^gantoj por atingi nian celon:

1000 membroj en eldono 2000.

Se vi aperis en eldono 1999, kaj volas enesti en eldono 2000, kontrolu la

liston en la retpa^go: http:// home.wxs.nl/~lide/ps/ps_konf2000.htm. Se vi

ne aperas tie, tuj skribu al ni, menciante landon, urbon kaj nomon!

Alikaze vi ne membros en eldono 2000. Se mankas kolego-gastigantoj en tiu

listo, instigu ilin konfirmi rapidege!

Se vi volas fari^gi gastiganto, plenigu la ali^gilon kiun vi trovos en nia

hejmpa^go. Tie vi anka~u trovos pli da informoj pri Pasporta Servo.

Derk Ederveen

Hejmpa^go: http://home.wxs.nl/~lide/paspserv.htm

Rete: pasporta-servo@esperanto.org

**************************************************************************

Memorlibro pri IVO Lapenna

==========================

Lige al la na~udekjara datreveno de la naski^go de Ivo Lapenna, la 5-an de

novembro 1999, Internacia Scienca Instituto, kiu portas lian nomon

pretigis memorlibron, kiu estas samtempe kolekto de eseoj pri li kaj lia

agado kaj anka~u spegulo de la Esperanta kulturo. Apud biografiaj rakontoj

a~u memora^joj pri Lapenna elstaras eseoj kaj pri la Esperantaj literaturo

kaj historio, kaj pri alilingvaj. Iuj a~utoroj fosas el personaj

memora^joj, aliaj verkistoj prilumas apartajn facetojn de lia bunta

personeco.

Eldonisto por tiom grava kaj alloga verko estas ankora~u ser^cata.

Carlo Minnaja

Universite - Dip. Matematica

Via Belzoni 7 IT - 35131 Padova, Italio

Rete: minnaja@math.unipd.it

**************************************************************************

Indi^genaj Dialogoj en Ministeria Revuo.

========================================

La monata revuo "IS - Internationale Samenwerking" (Internacia Kunlaboro)

de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dedi^cis en sia

oktobra numero preska~u tutan pa^gon al la projekto "Indi^genaj Dialogoj"

La artikolo estis titolita "Esperanto konstruas ponton inter kulturoj",

kun la subtitolo "Kurso pri komunikado por indi^genaj popoloj". ^Gi

priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun

reprezentantoj de 18 popoloj.

**************************************************************************

IKU vokas prelegontojn

======================

En la 85-a UK en Tel-Avivo okazos la 53-a sesio de Internacia Kongresa

Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj a~u personoj kun

simila kvalifiko. Preleg-proponojn oni prezentu al la sekretario de la

UEA-komisiono pri IKU, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24,

AT-1230 Wien, A~ustrio; retadreso: maitzen@astro.uniwie.ac.at). Limdato

por kandidati^gi estas la 15-a de januaro 2000.

La propono enhavu koncizajn prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj

biografion kun persona bibliografio. La prelego la~ueble (ne devige)

rilatu al la kongresa temo, "Lingvo kaj la kulturo de paco". La elektitaj

prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. ^Ciu

preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia ali^go. Aparte

bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU-prelegontoj.

Regularon de IKU oni povas peti de UEA. ^Ce la libroservo de UEA haveblas

la presita prelegaro de la Berlina IKU-sesio. La kajero, redaktita de

Michela Lipari kaj kun 81 grandformataj pa^goj, kostas 7 E~uroj.

**************************************************************************

Simpozio en Kubo

================

La 8-an de septembro okazis en la sidejo de Kuba Asocio je Unui^gintaj

Nacioj (hispane: ACNU) la simpozio kun temo: "La sistemo de Unui^gintaj

Nacioj kaj Esperanto". Dum la aran^go okazis stampado de po^stmarkoj

oma^ge al la 20-a datreveno de Kuba Esperanto-Asocio.

La prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio ricevis, nome de la Asocio,

brustinsignon pri la 50-a datreveno de Kuba Asocio je Unui^gintaj Nacioj.

La akompana dokumento rimarkigas la "subtenon kaj partoprenon de KEA" je

la laboro de ACNU.

Alberto Garcia Fumero

Rete: kubesp@ip.etecsa.cu

**************************************************************************

UEA en la kongresa mondo

========================

Nikola Ra^sic, la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA, estis

invitita al la nove fondita Klientara Konsilio de Internacia Konferenca

kaj Kongresa Asocio (ICCA). La asocio aktivas ekde 1963 kiel forumo de

kunlaboro kaj spertinter^san^go de organizantoj de internaciaj kongresoj

kaj ekspozicioj.

Per la invito de KKS de UEA al la unua Konsilio ICCA rekonas la unikan

sperton de UEA kiel organizanto de unu el la plej longeda~uraj regulaj

eventoj sur la kampo de internaciaj kongresoj. En la klasifiko de ICCA

Universala Kongreso de Esperanto apartenas al la kategorio de grandaj

kongresoj, de kiuj ^ciujare okazas nur kelkdeko.

Komunikoj de UEA n-ro 48

**************************************************************************

Nova diskutkajero

=================

UEA eldonis trian kajeron, "Zamenhof, hodia~u", en la serio Diskutkajeroj.

^Gia a~utoro estas la konata itala lingvopolitikisto Andrea Chiti-Batelli.

Li verkis jam multajn librojn kaj artikolojn, aperintajn en pluraj

lingvoj, pri la lingva problemo en la e~uropa kunlaboro.

En "Zamenhof, hodia~u" Chiti-Batelli argumentas por sia tezo, ke la

Esperanto-movado devus transformi^gi en politikan movadon, por povi

sukcesi sur politikaj forumoj kiel la E~uropa Parlamento. La lingva

homaranismo de Zamenhof devus, la~u li, esti reformulita konforme al la

postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de E~uropa Unui^go.

Chiti-Batelli vidas tion kiel la "unuan pa^son por poste lan^ci ^gin kiel

universalan lingvon".

Diskutkajeroj estas serio de artikoloj pri aktualaj temoj, diskutindaj a~u

jam diskutataj en UEA a~u en la Esperanto-komunumo ^generale. La opinioj

de la a~utoroj ne nepre estas tiuj de UEA.

el Komunikoj de UEA n-ro 47

**************************************************************************

E-kerna junulara asocio en Ivanovo

==================================

La 19-an de septembro en Ivanovo, Centra Rusio fondi^gis tuturba asocio de

junularaj kluboj. La festenon okaze de tio partoprenis aktivuloj de deko

da partoprenantaj kluboj: biciklantoj, rolludantoj, junaj ^jurnalistoj,

praktikaj psikologoj, kantemuloj, DJ-oj (disk^jokeoj) k.t.p. Kaj,

kompreneble, membroj de la Ivanova E-klubo, kiu servis kaj servas kiel la

kerno de la asocio. ^Gi momente estas la sola unui^go de junularaj

organizoj en nia duonmiliona urbo kaj kiel tia jam allogas grandegan

atenton de la gazetaro kaj la socio. La asocio rapide kreskas kaj akiras

^ciam pli da eblecoj kaj povoj. Balda~u aperas la unua numero de propra

gazeto, dedi^cita al la kluba agado kaj libertempumado kaj jam komencis

funkcii reto de diversaj memperfektigaj kursoj kaj trejnadoj, kiuj okazas

sub la a~uspicio de la asocio.

Andrej Ananjin

andreo@fnmail.com

**************************************************************************

Deklaro pri Esperanto

=====================

En la retpa^go http://www.esperanto.org.br/masonaro.htm trovi^gas

atentinda deklaro pri rekono de E-o kiel vera internacia lingvo farita de

framasonista gvidanto. Jen ^gi:

Deklaro pri rekono de Esperanto kiel vera internacia lingvo

-----------------------------------------------------------

Kiel sciatas, la homo survojas al universalismo kaj la lingvo estas

tiucele grava faktoro. La lingvodiverseco estas tamen unu el la plej

grandaj obstakloj kontra~u la esti^go de la tiel dezirata universala

homkomunumo.

Esperanto ta~ugas por tiu grava rolo kaj de anta~u 112 jaroj demonstras

sian valoron. ^Gi ja ebligas la interhomajn kontaktojn ignore al lingvaj

kaj kulturaj baroj.

Ni estas ^ce la sojlo de homara progreso-stadio anta~uvidiganta grandegan

servokampon, postulanta de la Framasonaro firman kaj kura^gan agadon.

Altrudi^gas do la unui^go inter la Framasonaro kaj la Esperanto-movado,

amba~u kune laborantaj por la idealoj lumo, paco, konkordo kaj frateco.

Sendubas, ke Esperanto estas la solvo por la komunikado-problemo inter la

homoj de la tero, ^car ^gi estas ne~utrala, moderna, belsona, regula,

fonetika, simpla kaj la plej facile lernebla. Resume dirate, ^gi reflektas

la esperon pri mondo pli justa kaj paca, akordoplene kun la supraj celoj

de Framasonismo: Libereco, Egaleco, Frateco.

La framasona lo^gio "Uniao e Silencio" (Unueco kaj Silento), reprezentata

de sia Respektinda lo^giestro, deklaras, ke ^gi rigardas Esperanton kiel

la veran internacian lingvon, la nura, en la mondo, kapabla impulsi la

esti^gon de la universala familio.

Cele al tio ^gi ne ^sparos al si penojn por emigi la framasonajn fratojn

de Federacia Distrikto al adopto de Esperanto kiel sia dua lingvo.

Plie, ^ci tiu lo^gio irigos al Lia Mo^sto ^Cefmajstro de Federacia

Distrikto petproponon pledantan por liaj demar^coj ^ce la Supra ^Generala

^Cefmajstro de Granda Oriento de Brazilo, Supera Ju^gisto Francisco Murilo

Pinto, ke oni proponu al la supera instanco de la Brazila Masonaro la

establo de kultura inter^san^go kun Brazila Esperanto-Ligo cele al

stimulado por la praktika uzado de tiu lingvo inter la brazilaj framasonaj

esperantistoj; anka~u ke oni sugestu al tiu plej alta a~utoritato, ke ^gi

prenu sur sin la defendon de la oficiala adopto de Esperanto en la aliaj

Framasonaj Organiza^joj dissemitaj tra la mondo.

Hulio Pereira Leite, Respektinda ^CefMajstro, Loja Simbolica Uniao e

Silencio (Lo^gio Unueco kaj Silento)

Luiz Fernando Vencio

lvencio@radiologist.net

**************************************************************************

MALLONGE

////////

En Tykocin - la naski^gurbo de Marko Zamenhof - oni ina~uguris

memortabulon al la patro de D-ro Esperanto.

* * *

Forpasis konata E-aktivulo en Uzbekio, membro de UEA Umid Rahmatullin, kiu

estis ^ciam tre helpema, preta servi al Esperanto kaj movado kaj estis

konata anka~u ekstermovade.

* * *

En septembro, la prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio aperis ^ce la

populara televidprogramo TVere kaj dum 10 minuta intervjuo informis pri la

Berlina Kongreso, la venontdecembra Renkonti^go de Internacia Komunisma

Esperanto-Kolektivo en Havano, kaj pri la nova Esperanto-kurso, kiu

komenci^gos ^ci monate.

* * *

La infan-suplemento de la gazeto "Tribuna de Santos" (Tribuneto) en majo

havas Flicts kun Kristo^cjon sur la unua pa^go sub la titolo "Esperanto:

lingvo por la tuta mondo".

* * *

En septembro okazis la 7-a Internacia Turisma Semajno en Malto, ^gin

partoprenis 8 maltaj kaj 26 eksterlandaj esperantistoj el 8 landoj, inter

kiuj la ^generala sekretario de UEA. Dum la aran^go la prezidento de la

Malta Respubliko akceptis la partoprenantojn ^ce sia Palaco en La Valeto.

* * *

La konata kroata verkisto Miro Gavran, gajninto de la premio por la plej

bona meze~uropa a~utoro, dum sia TV intervjuo elstarigis la tradukojn de

siaj verkoj, precipe al la persa kaj la ukraina, kiuj fari^gis per

Esperanto-lingvoponto.

* * *

En septembro oficiala kanalo kvara de la irana televido kadre de pseda~u-

medicina programo prezentis Yumeiho-n favore kiel sukcesa kurac-metodo.

* * *

MZ-Verlag Harald Schicke ne plu agas en Germanio. ^Gi fari^gis MZ-Verlag

Ltd. kun sidejo en Londono, Britio kaj da~ure eldonas esperanta^jojn.

* * *

La 5-a projekto de Agado Espero estas "Balkanaj Sunfloroj" kaj temas pri

helpo al rifu^gintoj kaj al pacokonstruado en balkanaj landoj.

Esperantistoj rajtas donaci anka~u tra la konto "Espero de UEA". Bonvolu

klare indiki "por Balkanaj Sunfloroj".

* * *

En septembro la portugala kabla televidelsendo CNL elsendis 20 minutan

rektan programon pri Esperanto, ^gi konsistis el intervjuo kun Goncalo

Neves kaj Miguel Faria de Bastos.

* * *

La familio de Marinko Gjivoje transdonis al Nacia kaj Universitata

Biblioteko en Zagreb la imponan kolekton de Esperantaj libroj, kiujn li

testamente lasis al la biblioteko. Nun trovi^gas 2901 libroj kaj 274

Esperantaj vortaroj en la kolekto.

**************************************************************************

LINGVAJ DEMANDOJ

////////////////

Neologismoj: ^Ciu vivanta lingvo evoluas

========================================

^Ciu el vi rimarkis, ke uzata lingvo ^san^gi^gas, evoluas. La junuloj

parolas alie ol la maljunuloj. Ili komprenas unu la alian, tamen kelkaj

vortoj estas nekomprenataj a~u havas alian sencon. Sciu, ke ^ciu lingvo

konsistas el gramatiko (regulo de frazokonsturado) kaj arego de vortoj

(simboloj de objektoj, agoj, statoj kaj aliaj). Gramatiko ^san^gi^gas

apena~u rimarkeble, male, la vortoj ne estas tiel stabilaj. Ilia uzado

multe dependas de la individuo (^ciu havas siajn preferatajn vortojn), kaj

de la epoko kun sia specifa kulturo.

Kial mortas kaj naski^gas vortoj?

---------------------------------

Se io malaperas el nia vivo, iom post iom malaperas a~u arkaiki^gas anka~u

la vorto kaj male, kiam oni ekuzas novan produkta^jon venas kun ^gi anka~u

la nomo kiel, ekzemple, satelito, kompaktdisko a~u KD, printilo kaj aliaj.

Kiel naski^gas novaj vortoj?

----------------------------

Ekzistas du manieroj. La~u la unua ^ciu lingvo havas rimedojn (ekzistantaj

afiksoj a~u vortoj) fari novajn vortojn. Vidu, ekzemple, la vortojn:

spacveturilo, hejmpa^go, retpo^sto, komputilo. Danke al afiksoj kaj

vortkunmetoj, Esperanto havas multajn eblecojn krei novajn vortojn.

A~u ^cu eviti tiujn kunmeta^jojn (kelkaj el ili vere estas pezaj) kaj

prunti kun la a^jo anka~u la nomon, kiu plej ofte, internacii^gas kune kun

la uzo de la objekto. (Vidu ekzemple: ekrano, fajlo, lasero, astrona~uto,

bajto kaj aliaj.)

Kio estas neologismo?

---------------------

Nova vortradiko, kiu anta~u ne estis uzata en la lingvo. En la unuaj

tempoj oni kalkulis neologismo, ekzemple, la vorton "aspekti", ^car por

^gin esprimi oni uzis "elrigardi". Nun "elrigardi" ne plu estas uzata,

^car "aspekti" plene elpu^sis la komencan formon. Hodia~u neniu diras: "Vi

elrigardas malsana.", la vorto "elrigardi" fari^gis, do, arkaismo. Sed

neologismo ni nomas la vortojn e^c nuntempe: bunta (anstata~u

"multkolora"), olda (anstata~u "maljuna") a~u daca (anstata~u

"kura^gega"), prezidento (anstata~u "^statprezidanto") kaj tiel plu.

Kiun opinion havi pri neologismo?

---------------------------------

Pluraj volas sendi ilin al infero, dirante, ke Esperanto celas simplecon.

Grandega nombro de vortoj, kiujn oni devas teni ^ciam pretaj en la memoro,

povas tre malfaciligi la lingvon. Por neniu estas egale, per kiom da

vortoj li povas sin esprimi, ^cu per 5000, a~u sufi^cas la duono. Mi

rekomendas al vi eviti ilin en simpla konversacio.

Aliflanke, ne forgesu, ke Esperanto volas fari^gi universala lingvo, per

kiu oni povas esprimi ^cion: ^cefverkojn, belliteraturajn, fakajn kaj por

tio 2500 vortoj tutcerte ne sufi^cas. Estas, do, utile, sen^cese ri^cigi

vian vorttrezoron, se vi volas ^gui ^ciujn nuancojn, la plenan belecon de

Esperanto.

Geza Kurucz

el Juna Amiko, septembro 1999

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI

///////////////

Studento trovita

================

Anta~u ne longe ni anoncis (vidu n-ro 172), ke esperantisto-studento estas

ser^cata por lerni la korean lingvon kaj instrui Esperanton. Venis ok

ali^goj el ok landoj.

Elektita i^gis s-ro Rubeno Fernandez Asensio el Hispanio. Li plenstipendie

lernos la korean lingvon en Universitato Wonkwang kaj instruos E-on en la

centro de uonbulismo de marto ^gis decembro de 2000.

Samtipa studprojekto okazos anka~u en la jaro 2001.

Choe Taesok

Rete: chtaesok@hitel.net

**************************************************************************

E-studo en universitato

=======================

La konstruin^geniera fakultato de la Budape^sta Teknika Universitato

anta~u jaro prenis en sian programon 30-horan, 3-kreditan kurson de

Esperanto, kiel devige elekteblan lernobjekton en la printempa semestro.

La anta~uan printempan semestron la kurso ne rajtis starti, ^car ne estis

sufi^ce da sinanoncintoj. La nun planitan kurson gvidos prof. Otto Haszpra

(haot@freemail.c3.hu), surbaze de lia pasintjare eldonita lernolibro

"Esperanto de la aboco ^gis la supera grado".

**************************************************************************

KONKURSOJ

/////////

Belartaj konkursoj de UEA - en 2000

===================================

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas

partoprenantojn por la 51-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 85-a

Universala Kongreso en Tel-Avivo.

Partopreno estas libera al ^ciuj kaj ne ligita al partopreno en la UK.

La konkursa^joj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, anta~ue

ne publikigitaj. Krome validas jenaj kategorioj kaj kondi^coj:

Poezio: La maksimuma longo ne estas fiksita.

Prozo: La verkoj devas esti maksimume 200 x 65 tajpospacoj.

Teatra^jo: La maksimuma longo ne fiksita.

Eseo: La temo estas ligita kun Esperanto a~u kun la temo de la UK, "Lingvo

kaj kulturo de paco".

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj a~utoroj.

Videofilmo: La temo estas ligita kun Esperanto a~u kun la kongresa temo

(vd. ^ce Eseo). Da~uro estu inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo estu VHS/PAL

(e~uropa videosistemo)

Infanlibro de la jaro: Originala a~u tradukita libro (alia ol lernolibro),

presforme aperinta en 1999.

En ^ciu kategorio escepte de la infanlibroj oni disdonas tri premiojn.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursa^jojn por sama bran^co. Por poezio,

prozo, teatra^jo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por

la infanlibra bran^co en tri ekzempleroj. ^Ciuj alvenu plej laste la 31-an

de marto 2000. Por videofilmo oni sendu po unu ekz. ^gis la 1-a de julio

2000.

La konkursa^joj (krom videofilmoj kaj infanlibroj) estu pse~udonimaj. La

vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5

internaciajn respondkuponojn por ^ciu bran^co, en kiu oni konkursas.

Unua premio estas 190 e~uroj, la dua 133 e~uroj, la tria 76 e~uroj.

Infanlibro de la Jaro ricevas 399 e~uron.

La rajto je la unua presado de la premiitaj verkoj apartenos al UEA, kiu

anka~u poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Eblas ricevi detalan informon, regularon, kaj oni devas sendi ^cion al:

Belartaj Konkursoj de UEA

Nieuwe Binnneweg 176NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Retpo^ste: uea@inter.nl.net

**************************************************************************

FILMOJ

//////

Videofilmo pri Montpelier

=========================

Anta~u ne longe aperis videokasedo de la eldonejo Nandir, kiu temas pri la

Universala Kongreso en Montpelier. ^Gia titolo estas "Kongresa filmo ne

oficiala", ^car anka~u UEA eldonis kasedon pri la okaza^jo. La filmo

ludeblas en tri sistemoj (PAL, NTSC, SECAM). La kasedo haveblas ^ce:

Nandir filmoj, Pf 1258.CH-1001 Lausanne, Svislando

Rete: filmoj.nandir@esperanto.nu

**************************************************************************

LIBROJ

//////

La dan^gera lingvo ruse

=======================

La fama libro de Ulrich Lins: "La dan^gera lingvo" temanta pri persekutoj

de Esperanto kaj esperantistoj far diversaj maldemokratiaj registaroj,

estis jam eldonita en la germana, japana kaj itala lingvoj. Nun venis la

ruslingva eldono, kiun efektivigis la moskva eldonejo Impeto kun

partopreno de la eldonejo "Prava ^celoveka" (Homaj rajtoj). Al la eldono

helpis certa garantio de FAME-fonda^jo.

La libro povas esti aparte interesa por rusaj legantoj, ^car ja pli ol

duono de ^gia enhavo estas dedi^cita al eventoj en Rusio kaj Sovetio.

N. Gudskov

nikolao@orc.ru

**************************************************************************

RADIO

/////

Denove radioprogramoj de Radio Vasteras

=======================================

Post longa pa~uzo nova radioprogramo estas a~udebla en la retpa^go:

www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm

S-roj Kaj Stridell kaj Wim Posthuma intencas ofte sed ne regule "produkti"

programojn per intervjuoj, faritajn de Anita Bergh kun diversaj

samideanoj, kiujn ^si renkontis dum la UK kaj la ILEI konferenco. Wim

faris aliajn sonregistra^jojn i.a. dum la Seminario de la Sveda E-o

Instituto.

el Nun

**************************************************************************

E-elsendo en Andaluzio

======================

Ekde junio la radistacio Radio Mar de Arroyo de la Miel en la provinco

Malago, elsendas E-programon sub la titolo "Esperanto, Patrimonio

Universal". La celo de la programo estas ne nur disvastigi la internacian

lingvon al la lo^gantaro de tiu zono, sed anka~u havigi E-informojn al

eblaj esperantlingvaj turistoj kiuj vizitas la Sunan Marbordon. La

programo okazas la unuan merkredon de ^ciu monato de la 16-a kaj duono

^gis la 17-a ^ce Radio Mar, en FM 102,4 MHz.

Jose Maria Rodriguez

**************************************************************************

REAGOJ

//////

Publika problemo

================

Ver^sajne la artikolo de Carlo Minnaja en n-ro 172 de "Eventoj" fontas el

miskompreno. Fakte, ne temas pri la pozitivaj aspektoj de "Literatura

Foiro" (revuo kaj Koop) kaj de ra~umismo, sed pri la negativaj metodoj

enkondukitaj en nian movadon utiligante iliajn nomojn.

Ekzemple, difini en Heroldo esperantiston kiel Laszlo Szilvasi "persona

non grata" estus nur ridinda stulta^jo, se ne ka^sus la kutimon de la

redaktoroj da~ure kaj senrajte misuzi la gazeton por ataki kaj insulti

siajn personajn malamikojn. Al tiuj sen^cesaj kvereloj kaj subfosoj de nia

organizita movado - en ^ciu numero, en unua pa^go - aldoni^gas la fakto,

ke la diritaj redaktoroj transformis la gazeton en propagandilon de

propraj ideologio, politikaj opinioj kaj de personaj celoj. La gazeton mem

ili ^gis nun kaptis per malmoralaj vojoj, trompo kaj falsaj promesoj kaj

per ^gi ili splitas niajn fortojn.

^Cio tio ne estas privata afero, sed publika problemo por la tuta Movado.

Tial, post trijara vana penado konvinki la redaktorojn modifi sian

konduton, restas al la esperantistoj nur unu vojo: interrompi la abonon al

la nuna "Heroldo" ek de venonta jaro ^gis renormali^go de la situacio.

G. C. Fighiera, prezidanto de "Heroldo de Esperanto"

Rete: giancarlo.fighiera@torino.alpcom.it

**************************************************************************

ANONCETOJ

/////////

Ni doloroplene sciigas, ke Imre Zoltan, la nelacigebla ^cionfaranto de

Esperantujo el Hungario ekripozis poreterne.

* * *

IKEL havas konstante aktualigatan TTT-ejon ^ce la adreso:

http://Beam.to/IKEL Vizitu ^gin kaj sendu vian opiniion!

* * *

Mi volas trovi kontaktojn el diversaj landoj kun negocistoj kaj trakti pri

medicino kaj pri turismo. Kulevski Stojan, ul. Bojska Buha 4/2, YU-21000

Novi Sad, Jugoslavio. Retadreso: kulsto@eunet.yu

* * *

Mi estas interesita pri universitataj notoj kaj lernolibroj de Esperanto,

unuavice por natursciencistoj kaj in^genieroj. Mi konas nur du (krom la

mia): lecionoserion aperintan en la sciencpopulariga perioda^jo "Hemija i

^Jiznj" (Kemio kaj vivo) de Boris Kolker anta~u eble dekkvin jaroj en la

iama Sovetio, kaj duvoluman universitatan noton de Shao Rong aperintan ^ce

la Dalian-a universitato, ^Cinio anta~u dek jaroj. Se vi konas alian,

bonvolu informi min: Otto Haszpra, haot@freemail.c3.hu

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS

//////////////////

Infanoj de la lernejo Louis Buton, en la vila^go Aizenay (Vendeo,

okcidenta Francio), komencis lerni Esperanton ekde pasinta aprilo kun

Alain Rochus. Nun ili deziras starigi korespondandon per Internet kun

infanoj. Interesatoj bonvolu rilati kun "Groupe scolaire Louis Buton",

rete: aizenay.louisbuton@wanadoo.fr

* * *

12 j. knabo, hobioj estas moneroj, kalendaroj, voja^goj. Dmitrij Varlamov,

ul. Diksona 31-1, Krasnojarsk, RU-660020, Rusio.

* * *

16 jara lernantino deziras korespondi kun gejunuloj 16-20 jaraj el ^ciuj

landoj. Mi ^satas sporti kaj danci. Tania ^Sapel, Lentupio 24, LT-4730

Sveneionijs, Litovio

* * *

De kelkaj jaroj ni korespondas kun diversaj klasoj en la mondo, sed por la

projekto "Socrates" ni nepre bezonas plurajn korespondantajn klasojn el

E~uropo. Ne gravas se la infanoj de la korespondantaj klasoj estas pli

a^gaj ol la niaj. Maryvonne Houviez, 89 rue du 3 R.A.C. FR-36000

Chateauroux, Francio.

* * *

Studentino, kiu interesi^gas pri literaturo, kulturo, muziko kaj

geografio, deziras korespondi kun Esperantistoj el la tuta mondo. Patrycia

Zoremba, ul Zorska 144, PL-44-203 Rybnik-3, Polio.

**************************************************************************

INTERESE

////////

Estonteco de lingvoj en la interreto

====================================

La kreskanta kvanto da interretuzantoj en Latinameriko kaj Azio faros, ke

anta~u ol fino de tri sekvaj jaroj la angla lingvo ne plu estu, kiel

superreganta lingvo en interreto, la~u esploroj efektivigitaj de la

firmao, Computer Electronics.

Tiu superregado da~ure falos ^gis la jaro 2005, kiam ses el ^ciu deko da

interretuzanto parolos alian lingvon escepte de la angla, asertas la

esploro. La kreskado de interreto inter la landoj, kie oni ne parolas la

anglan, postulos, ke entreprenoj ofertu en siaj hejmpa^goj plurajn

idiomojn elekteblajn, diris la vicprezidanto de la esplorfako de Computer

Electronics, Michael Erbschloe. Dum la sekvaj 6 jaroj la nombro de la

uzantoj de la angla lingvo en la interreto pligrandi^gos je 60 %.

Aliflanke la klientaro konsistante el tiuj, kiuj ne parolas la anglan, dum

la sama periodo kreskos je 150 %. ^Gis tiam la sumo de la interretuzantoj

en la tuta mondo estos 345 milionoj da homoj.

Tais Fucco

el Brazila Esperantisto n-ro 308

**************************************************************************

Esperanta hararstilo?

=====================

Afrika esperantisto, kiu fu^gis al Sudafriko el rifu^gejo en Tanzanio pro

la malbonaj kondi^coj kaj ^car li ne povis studi, labori kaj progresi

mense, establis malgrandan moveblan frizejon apud vojo kaj tie reklamas

sian "Esperanto Hair Cut" (esperanta frizejo) per fotoj kaj desegnoj.

Certe la preterirantoj demandas, kio estas Esperanto kaj kia estas

Esperanta hararstilo! La~ufote la Esperanto-hararstilo ne estas stranga,

sed tute akceptebla vira modo.

Se vi volas konati^gi kun la "frizisto", mi donas al vi lian adreson se vi

skribas al mi retmesa^gon.

Raita Pyhala

Rete: raita.pyhala@lestijarvi.fi

**************************************************************************

Mesa^go al iu infano en la Mondo.

=================================

Ni estas 5 infanoj, naskitaj en urbo Chateauroux, la 20-an de novembro

1989, la saman tagon kiam estis subskribita la unua Internacia Konvencio

pri la Rajtoj de la Infano, en Nov-Jorko.

Ni estas mult^sancaj, ke ni naski^gis ^ci-tie, ^car al ni mankas nenio. Ni

frekventas la lernejon, kaj ni havas anka~u tempon por ludi, sporti,

a~uskulti muzikon.

Tamen ni scias, ke en la mondo multaj infanoj ne havas tiun ^sancon.

Kelkaj el ili mortas pro malsato a~u pro malsanoj, kiujn oni povus kuraci

a~u eviti; aliaj infanoj estas devigataj labori, ^car iliaj gepatroj estas

tro malri^caj; ankora~u aliaj suferas pro ekstremaj perforta^joj.

Okaze de la 10-a datreveno de la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, ni

deziras sendi al ^ciuj infanoj en la mondo, mesa^gon de amikeco, paco kaj

espero. Ni ^satus, ke en la komenco de la 3-a jarmilo, la tuta mondo agu

por ke ^ciuj infanoj, senescepte, povu esti ^sirmataj, kontra~u ^cio, kio

malebligas al ili ^gui, kiel ni, veran vivon de infano sur planedo, kie

fine, da~uros paco, justeco, kaj solidareco.

Se vi esperas, kiel ni, iam vivi en tiu mondo de niaj revoj, kaj deziras

fari ^cion eblan por entrepreni; kunagi, kaj sukcesigi tion, redaktu

viavice vian propran mesa^gon, kaj sendu ^gin al ni:

"Infanoj de ^ci tie kaj aliloke"

Domo de la Infanaj Rajtoj

28, rue de l'Echo,FR-36 000 Chateauroux, Francio

**************************************************************************

**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 174, 2/oktobro-99

Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado

en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.

Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.

H-1675 Budapest, pf. 87.

Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@esperanto.org

Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz

Respondeca eldonanto kaj ^cefredaktoro: Laszlo Szilvasi.

Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros

La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,

kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************

**************************************************************************

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail