Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 24 set. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 13 dicembre 1999
62, 12-Dic-99, 13:47, D.Giglioli, G.Pagano, *, 2781,
---------------------------------------------------------------

Subject: DA INVIARE: versione definitiva

Da inviare a libroservo di Bel

ERA - Via di Torre Argentina, 76 - IT-00186 ROMO (Italio)

Estimata S-ro Carlos Maria, libroservisto de BEL,

neniu problemo rilate al nuligi la mendon de la itallingva ekzemplero de "La kostoj de la lingva... k.t.p.".

Ni estas pretaj ekspedi la 40 ekzemplerojn de "Ludu kun ni!", sed estus bone se vi (la plej eble baldaux, ankaux ret-posxte), indikos al ni kian formon da ekspedo vi preferas, cxar gxi estas je via sxargxo: cxu surfaca posxto aux aera posxto? La plej malmultekosta maniero estas surfaca posxto per du pakajxoj (tio por ke neniu pakajxo superu la 20 kilogramojn).

La prezo de la libroj, jam rabatita por acxeto de pli ol tri ekzempleroj, estas, kiel ankaux pasintfoje, de 20 000 italaj liroj (LIT) po ekzemplero, do, obligite per 40, estas 800 000 LIT. Al tiu sumo, kiel supredirite, vi devas aldoni la koston de la ekspedo.

Ni atentigas vin ke la pago per kreditkarto estus certe plej simpla kaj rapida metodo. Tamen se vi volas uzi nian UEA-konton (erad-p) bonvolu sendi al ni kopion de la pagordo kiun vi sendos al UEA, tuj kiam vi ricevos la fakturon. (Ni sendos gxin al vi aerposxte en la sama momento de ekspedo de la pakajxoj).

La listo de niaj eldonoj estas, almenaux gxis nun, suficxe mallonga:

1) La jam menciita "La kostoj de la euxropa lingva (ne) komunikado", esperantlingva; "The costs of european language (no) comunication", anglalingva; kaj "I costi della (non) comunicazione linguistica in Europa", itallingva. Sama prezo por cxiuj tri: 30 000 LIT.

2) "Ludu kun ni!" (unua volumo) vi jam konas. Prezo 30 000 LIT.

3) Ekzistas libreto titolita "Lingva orientado per Esperanto" , kies teksto estas dulingva (esperanto kaj itala), gxi estas gvidilo por la instruistoj kiuj utilas la libron "Ludu kun ni" kaj la Paderbornan Metodon. La libro kostas 15 000 LIT.

JXUS APERINTA, la lasta verko de Jules Verne, preskaux gxia nefinita testamento, en kiu pluraj pagxoj temas pri esperanto: "Eksplorvojagxo" (Vojage d'etudes). Traduko en esperanto kaj en la itala. Ambaux tradukoj flanke al la franca originalo, tio por la teksto, por la multaj notoj kaj por la "rimarkoj" rilatantaj la originalon, permane skribitan de Verne mem. La libro kostas 30 000 italaj liroj.

BALDAUX APERONTA: Volumo 2 de "Ludu kun ni". Sama auxtoro de la unua (Elisabetta Vilisicz Formaggio), kun antauxparolo de Helmar Frank. Tiu libro celas al la tuj posta kategorio de infanoj ol tiu de la unua. La unuopa prezo, kiel tiu de la unua volumo, estas 30 000 LIT, (20 000 se acxeto de almenaux tri), ATENTU: al antauxmendoj de almenaux 50 ekzempleroj ni konsentas pluan rabaton: la prezo farigxas 15 000 LIT.

Samideanajn salutojn.

ERA-Trezoristino, Daniela Giglioli.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail