ROMO - (Italio)Estimata
Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
responde al via letero de la 3.a de februaro 2000 ni komunikas al vi ke nia konto cxe UEA estas: erad-p. Ni memorigas al vi ke ankaw eblas pagi per kreditkarto: cxikaze necesas indiki la nomon de la karta titolulo, la kartan numeron kaj gxian findaton.
Pri kio rilatas viajn libromendojn, ni petas al vi konfirmon al via "alineo 3" (t.e. peto de 10 ekzempleroj de "Ludu kun ni!" volumo 2.a). Cxu ni devas konsideri gxin aldono aw anstatawo rilate via antawa mendo (de 20 ekzempleroj) farita per elektrona posxto, la 7.an de septembro 1999 (je subskribo de S-ro Miko Sloper)?
Ni informas ankaw ke, dum la sendo de la tri ekzempleroj de "Costs of European..." kaj de la kvin de "Ludu kun ni!" 1.a volumo povas jam nun esti farita, pri la sendo de la 2.a volumo de "Ludu kun ni!" estas kelka malfruo, cxar - gxuste en tiuj tagoj - ni estas alfrontantaj la finan eldonigon kaj... gxiajn kostojn.
Estus nia intenco - do - nun ekspedi la jam havantajn librojn kaj poste, tuj kiam ili pretos, la ekzemplerojn de "Ludu kun ni!" volumo 2.a.
Samideanajn salutojn.
La Trezoristino de E.R.A.
Daniela Giglioli
P.S. - krom tiu cxi e-posxta adreso, vi povas, tute egale, respondi al la alia: e.r.a.@internacialingvo.org