Data invio: domenica 12 marzo 2000 11.29
Oggetto: Kotizo
| Kara Samideano,
| Mi jhus ricevis kaj legis la bonegan verkajhon de d-ro Chiti-Batelli
(anglan version de "Politikaj Aspektoj de Lingvaj Rajtoj").
| Piede de la 17-a pagho, li skribis: "Bedaurinde estas chi-momente nur unu
internacia organizo kio provas - inter la limoj de siaj
| modestaj rimedoj - aserti ke federacia unuigho estas esenca al la sukceso
de Esperanto: ERA." (Sekvas viaj poshtadreso, retadreso
| ktp.)
| Bonshance, mia filo havas komputeron kaj modemon; tial mi povas uzi
Interreton.
| Estas domaghege ke mi ne povas toleri la elspezon de ERA-kotizo, char mi
aktive laboras por kampanji inter britaj
| europarlamentanoj, per informservo, finance subtenata de Esperanto-Asocio
de Britio, po 400 britaj pundoj jare. Mi konsentis per
| tio cirkuleri pli ol okdek britajn EP-anojn po kvarfoje en jaro, kaj
korespondi kun ili kiam ajn necese.
| Ghis nun mi estas persvadinta dek kvar el ili skribi subtenan leteron.
Miaj klopodoj estas parto de pli vasta kampanjo kunordigata
| de Germain PIRLOT. Li lastatempe eldonis liston de okdek tri EP-anojn, de
diversaj landoj: do, 13,25% de Europa Parlamentanoj
| subtenas Esperanton. Sed ili ne estas la politika partio kion Esperanto
bezonas.
| Antau kelkaj jaroj la ERA-kotizo estis 96 pundoj. Mi ricevas kiel
shtatpension, 83 pundojn semajne; do kompreneble mi ne volis
| elspezi tiom por allighi. Mi certas ke Esperanto-Asocio de Britio ne
rajtas alighi, lau sia konstitucio. Membroj de politikaj
| partioj devas estis individuoj.
| Antau kelkaj jaroj estis nur unu brito kiu estas ERA-membro, kaj li estis
Lordo Northampton. Mi skribis al li pri tio, kaj
| malkovris ke li posedas chenon de lingvolernejoj, por instrui la anglan
kiel fremdlingvon. Li konfesis al mi ke dum nur unu jaro li
| alighis, char ech por li la kotizo estas tro. Li estis richulo. Mi estas
nur emerita instruisto, kies enspezo certe ne sufichas
| por finance subteni organizon kio fiksis sian kotizon je 96 britaj pundoj.
| Kiam mi laste vidis ciferojn pri ERA, estis notinde ke multe da membroj
estas italoj. Mi ne povas kredi ke italoj estas ghenerale
| pli richaj ol britoj. Lau mia scio, la kotizo estas bazita sur cifero kio
reprezentas la gheneralan richecon de la koncernita
| lando. Tiun principon mi admiras, char enloghantoj en malricha lando
povas tiel egale membrighi.
| Sed kial kalkuli la kotizon tiel ke averagha brito ne povas, sed averagha
italo povas, alighi, kaj tiel pligrandigi la NURAN
| internacian organizon kio politike subtenas Esperanton?
| Plej bondeziroj,
| David Curtis (dEjvid kUrtis).
| 7 St. Jude's Terrace
| WESTON-SUPER-MARE
| Somerset
| BS22 8HB
| Britio.
|