Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 10 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 31 marzo 2000
AGORA': MESSAGGI

1, 31-Mar-00, 17:55, La.Trezoristo, david@curtis7.freeserve.co.uk, , 1161,

--------------------------------------------------

Gxentila S-ro David,

mi gxojas informi vin ke la membrokotizo de ERA por Britio estas de nur 42 pundoj, kaj ke gxi neniam estis de 96, kiel vi indikis en via letero. Mi esperas ke tiu informo permesu al vi kaj al pluraj viaj amikoj aligxi al la asocio: ankał al Lord Northampton.

Mi certigas al vi, tamen, ke, kvankam ne multnombre, en la lastaj jaroj estis britaj membroj en "Esperanto" Radikala Asocio. Ni opinias, cetere, ke la kotizcifero jam estas montrilo de kiom valoras, lał la persono kiu membrigxas, la membrigxo mem. Krome, la agadoj de ERA povas okazi nur pere de memfinancigxo de gxiaj membroj, kontribuantoj kaj acxetantoj de gxiaj eldonajxoj.

Estas sendube vere ke la membrigxo devas esti individua, sed estas eble ankał institucii federaciajn rilatojn inter asocioj: do, ankał inter ERA kaj Brita Esperanto Asocio. Interalie, en tiu momento, ERA estas engagxita, kun aliaj esperantistaj organizoj, en la ekstarigo de "Komitato 2020", kiu, gxuste antał tiu jaro, devus atingi sukceson por esperanto en Ełropo kaj en la mondo.

Fidema en via pozitiva respondo mi sendas al vi korajn salutojn.

Daniela Giglioli, trezoristino de E.R.A.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail