Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 10 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 4 aprile 2000
2, 3-Apr-00, 22:40, david@curtis7.freeserve.co.uk, La.Trezoristo, *, 3566,
---------------------------------------------------------------

Saluton, Daniela!

Dankon pro via mesagxo de la 31-a de marto. Bedaurinde, vi malpravis, informante ke "gxi neniam estis de 96 pundoj". Antau mi

kusxas oficala ERA-formulo, datita en la jaro 1995.

En la maldekstra, supra angulo aperas la titolo: "Membrigx-kotizo al Radikala Partio. Aligx-kotizo al ERA" kaj la averto: "ATENTU:

plena membrigxo al Era signifas pagi la membrigxon al RP plus aligxo al Era". Sekvas la ciferoj por 113 landoj.

Sub la titoleto "Britio (Kimrio, Anglio, Norda Irlando)" aperas "119 sterlinga, 37 sterlinga". Kiam mi informis vin pri 96 pundoj,

mi malpravis, cxar mi memoris antauan ciferon. Lau tiu informilo de 1995, la situacio estis ecx malpli alloga, de mia vidpunkto.

Versxajne vi citas 42 pundojn, char tio estas la moderna ekvivalento de 37 sterlinga, konsiderinte ke kvin jaroj jam pasis.

Mi ne intencas aligxi al ERA, char ecx 42 pundoj estas tro. Ekzemple, mia edzino kaj mi dum jaroj estas membroj de brita organizo,

The National Trust (La Nacia Trusto: ekologia organizo), kaj mi estas membro de la politika partio, Liberal Democrats.

Al La Nacia Trusto, cxiu el ni pagas po 17 pundoj jare, cxar ni jam membrigxis dum pli ol kvin jaroj. Normale oni pagas po 30

pundoj, kaj tiom, por brito, estas pli ol averagxa kotizo. Politikaj partioj petas multe malpli.

Bonvolu kompari vian politikan partion kun la brita partio, Liberal Democrats. Ankau gxi dependas tute sur individuoj, malsimile al

Labour (lEjba: kio dependas de naciaj sindikatoj) kaj Conservative (konsEvativ: kio dependas de aristokratoj, bankistoj kaj

firmao-direktoroj). Ecx Liberal Democrats petas maksimume 30 pundojn, kaj ecx pretas akcepti 5 pundojn. Tiu partio celas varbi 10

mil novajn membrojn dum cxi-tiu jaro. Dume, grande surprizos min se ERA havos ecx unu membron en Britio - ecx ne Lordo

Northampton (nofAmpton) posedanto de cxeno de komercaj lernejoj pri la angla lingvo!

Tamen, vi mencias eblecon institucii federaciajn rilatojn inter ERA kaj Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Pro tio, mi estas

informinta la direktoron de EAB pri via elektronika adreso, kaj eble li kontaktos vin por informigxi pri ERA. Se EAB pagus po 42

pundoj al ERA, mi akceptus tion kiel justa kotizo; sed la plena kosto de membrigxo al ERA en 1995: 119 + 37 sterlinga, nome 156

pundoj estas tute nereala.

Se tiu sumo, 37, sxangxigxis intertempe al 42, la alia cifero ankau sxangxigis proporcie al 132. Tial, la nuna plena kotizo estas

po 174 pundoj!

Bondezirojn, David (dEjvid).

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail