Via Santa Brigida, 64 Estimata samideanino,
rilate vian cirkuleron 07.03.2000 jam respondis, pertelefone kaj koncize, nia konsilianino Liliana Gallifuoco Della Guardia; tamen, mi sentas la devon doni ankaù perleteran respondon.
Nia grupo - samkiel alijaj italaj E-Grupoj - havas tre modestan bilancon, kiu tute ne permesas disponi pri la petita monsumo.
Versaxjne, vidinte en la centra napola urboparto nian belan, ecx prestgxan sidejon, kelkaj viaj asociajnoj taksis nian Grupon ricxa, dum la realo estas tute alio: bedaùrinde, ne cxio, kio brilas estas oro!
Ja, ni sukcesis akiri, antaù kelkaj jaroj, kunlogxadon en la loka sidejo de U.N.U.C.I. (Asocio inter la rezervoficiroj) NUR pro tio, ke mi estas kaj estrarano en tia loka asocio. Malgraù tio, ni donas cxiumonate financan kontribuon, kompreneble laù niaj modestaj moneblecxoj.
Kompreneble, mi kaj nia tuta Grupestraro tre bedaùras pro la neebleco kontribui aal la eldono de la interesa verko de Elizabeta Vilisxicx Formaggio.
Finante, ni tutkore esperas, ke vi, iel, trovos la bezonatan monon, kaj kun tia espero ni sendas al vi niajn korajn salutojn.
Il Presidente
Enrico Mingo