Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
ven 09 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 10 aprile 2000
34, 10-Apr-00, 13:43, E.Taddei, D.Giglioli, *, 905,
---------------------------------------------------------------

Gxentila S-ro David,

mi opinias ke estis miskompreno pri la membrokotizo de ERA: jam de kelkaj jaroj (pli detale de la ERA-kongreso 1998 en Florenco) oni fakte farigxas "plenrajte" membroj de ERA pagante la fiksitan kotizon por tiu asocio (kiel dirite de 42 pundoj por Britujo). La situacio al kiu vi rilatas estas antauxokazinta: tiam oni konsideris iun "membro" nur se li estis samtempe ankaux membro de Radikala Partio, dum la aliaj kiuj pagis nur la kotizon de ERA estis "aligxintoj" (subtenantoj). Mi esperas ke tiumaniere, mi definitive klarigis la tutan aferon.

Pri kio rilatas al plej ricxaj homoj, kiuj nur povus pagi tiujn sumojn, mi bone scias - kaj kiel Radikala Partio, kaj kiel ERA, laux rektaj spertoj - ke ofte ekonomia helpo (kelkfoje ecx pli alta ol la kotizo) atingas nin gxuste de tiuj kiuj estas malplihavantoj.

Korajn salutojn,

Daniela Giglioli trezoristino de E.R.A.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail