Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 05 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 5 maggio 2000
48, 5-Mag-00, 15:48, e.r.a.@internationallanguage.org, D.Giglioli, *, 5933,
---------------------------------------------------------------

> La lasta anoncanto, Don Harlow, lauxtlegis kelkajn fresxajn

> internaciajn informojn jxus kaptitajn en la Interreto. Cxiuj momente

> ekinteresigxis pri gravaj pozitivaj sxangxoj rilate Esperanton en

> Norvegio, poste pri proesperanta sinteno de jxus elektita en Rusio s-ro

> Putin (kio jam sonis suspektinde ridinde), kaj fine - pri la samtemaj

> elpasxoj de prezidanto Clinton, cxiuj ekridegis pro evidenta trompa

> esenco de la mesagxoj, naskita en la Unua-Tago-de-Aprila etoso.

> Esperantistoj scias ridi ecx pri siaj karaj revoj!

> (Laux raporto en SFERILO)

el Nord-Kalifornia Esperanto-Bulteno #21

---

La unuan de Aprilo, t.n. "Stultula Tago", norvega lingvisto-esperantisto

kaj estrarano de la Norvega Esperantista Ligo Jardar Eggesboe Abrahamsen

afisxis en soc.culture.esperanto la jenan mesagxon:

"La norvega registaro decidis enkonduki Esperanton kiel elekteblan fakon en

cxiuj norvegaj lernejoj. Norvega Esperantista Ligo ricevis la mesagxon pri

tio post la cxiuvendreda registara konferenco hieraù."

Mi estis iom duba pri tio, rememorante, ke antaux kelkaj jaroj, precize je

la sama dato, Jardar afisxis al la listo "LINGUIST" informon, ke oni jxus

trovis norvegan vilagxon izolitan dum mil jaroj, kie oni ankoraux parolas

la lingvon de la vikingoj. (La lingvistoj en la listo reagis, surprize por

mi, ne kun la skeptiko, kiun ili kutime montras pri Esperanto, sed kun

absolute kredemo, kaj pluraj reagis, petante detalojn kaj farante seriozajn

tehxnikajn demandojn...)

---

Nelonge poste, en la posxtolisto "esper-rus", Andrej Ananjin afisxis la

jenan interesan mesagxon:

"Hodiaux matene jam neatendita venis la respondo de V. V. Putin pri

Esperanto kaj lingva problemo! Li skribis (mi tradukas):

"Kara Andrej,

"Mi devas pardonpeti, ke ne povis pro la sxtataj aferoj tuj respondi al via

afabla kaj interesega letero. Jes, mi konscias pri la lingva problemo kaj,

des pli, mi bone konas la valoron de Esperanto. Dum mia servado en KGB mi

ecx foje devis pasigi unusemajnan intensan kurson de Esperanto por plenumi

specialan taskon, pri kiu mi ne rajtas rakonti. Mi delonge ne praktikis la

lingvon kaj tial nun skribas al vi ruse, sed tiam ni kun unu el miaj

kolegoj - la nuna cxuvasxia prezidanto Nikolaj Fedorov - ofte uzis la

lingvon inter ni, kiam ni ne deziris esti komprenataj de la cxirkauxuloj.

"Mi vere deziras rememori la lingvon kaj tial petas vin kaj viajn amikojn

de aliaj landoj skribi al mi en Esperanto. Eble mi ne havos tempon respondi

al cxiuj vi persone, sed mi nepre legos la leterojn. Skribu al mi:

vovaputin@kreml.msk.ru kun indiko en la temlinio 'Esperanto'. Rakontu pri

la vivo, problemoj, sendu ideojn.

"Sukcesojn al vi!

"La plenumanto de la prezidantaj devoj Vladimir Putin"

---

Por ke Usono ne restu malavane en cxi tiu grava diskuto, mi mem arogis al

mi afisxi en soc.culture.esperanto la jenan interesan novajxon:

"Jen alia suficxe interesa hodiauxa novajxo.

"En sia hodiauxmatena radio-programo, la usona prezidento, Bill CLINTON,

responde al iu demando pri la pli vastaskala instruado de la hispana lingvo

en usonaj lernejoj, respondis:

"'Mi ege subtenas la instruadon de fremdaj lingvoj en niaj lernejoj --

kompreneble, ne konkure kun la neceseco, ke cxiuj lernantoj akiru pli

bonajn kapablojn pri la angla, kiu ja estas la lingvo de Usono. La hispana

estas aparte grava, pro sia uzado en pluraj niaj frataj amerikaj landoj. Mi

mem studis la hispanan dum tri jaroj en la mezlernejo, kaj la francan dum

unu jaro; sed cetere, mi proprainiciate ellernis la planlingvon Esperanto

el lernolibro, gxis tia grado, ke mi povas facile konversacii en gxi. Ecx

hodiaux, mi foje partoprenas en retaj diskutoj en Esperanto, kasxante mian

identecon per evidente falsaj nomoj kiel "Klivo Lendon" kaj "Pejno Simono".

(*) Mi instruis la lingvon al mia filino Chelsea, kaj sxi povis paroli en

gxi ecx antaux ol sxi scipovis la anglan (kiun sxi lernis poste de Hilary).

Estis por mi granda gxojo, kiam mi informigxis, ke ano de mia stabo en la

Blanka Domo, Monica, ankaux scipovas la lingvon, kaj ni ofte kaptis

privatan momenton por ekzerci nin en Esperanto -- afero, kiun multaj

bedauxrinde miskomprenis...'"

(*) Temis pri tiutempa diskuto en s.c.e, komencita de Klivo Lendon, cxu

fakte Pejno Simono vere ekzistas, aux cxu temas pri nomo, kiun Klivo mem

foje uzas pro ia personeca splitigxo. Mi ne nun memoras, gxuste kiajn

opiniojn Simono -- aux eble la alia flanko de la cerbo de Klivo -- esprimis

pri tiu ideo...

--

Don HARLOW

http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

don@donh.vip.best.com

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail