17, 13-Giu-00, 19:16, La.Trezoristo, kristoforacho@hotmail.com, , 1035,
--------------------------------------------------
Subject: RESPONDO
El: "Esperanto" Radikala Asocio - Romo
Gxentila sinjoro,
regardante en niaj arkivoj ni trovis vian pasintjaran mesagxon. Ni, en la dubo ke ni neniam respondis, pardonpetantaj, ni nun respondas.
Viaj demandoj rilatis la signifo de la vorto "radikala" en nia nomo.
La vorto originas de la nomo de transnacia politika partio al kiu ni ERA, estas federitaj (Transnacia Radikala Partio).
La adjektivo "radikala" intencas deskribi la politikan agadmanieron kiu rilatas al la neperfortaj metodoj (ekzemple surstrataj manifestacioj, premoj de la civitanoj por atingi informadon pri kelkaj temoj, petoj de memfinancigo , k.t.p.). Radikala metodo estas ankaux unuigxi al aliaj malsamaj politikaj subjektoj, por komuna celo aux projekto.
Nia asocio decidis agi politike favore al esperanto ankaux kun tiuj metodoj.
Se vi sendos al ni vian posxtan adreson ni sendos kelkajn pliesplikajn presajxojn. Aliajn klarigojn vi povas ankaux trovi en niaj pagxoj en TTT: La ERA-trezoristino: Daniela Giglioli