Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 03 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 13 giugno 2000
AGORA': MESSAGGI

68, 13-Giu-00, 15:58, e.r.a.@internationallanguage.org, D.Giglioli, *, 4292,

-------------------------------------------------------

From e.r.a.@internationallanguage.org Tue Jun 13 15:57:26 2000

Received: from korovev.stm.it (korovev.stm.it [195.62.33.1]) by agora.stm.it (8.9.2/8.8.5) with ESMTP id PAA23599; Tue, 13 Jun 2000 15:12:16 +0200 (ITADST)

Received: from giulia ([212.171.217.11]) by korovev.stm.it (8.9.2/8.9.2) with SMTP id PAA28335; Tue, 13 Jun 2000 15:12:09 +0200 (ITADST)

From: ""Esperanto" Radikala Asocio"

To: "Nicolino" ,

"News Group Esperanto" ,

"Edo TADDEI" ,

"Daniela GIGLIOLI" ,

"Michele GAZZOLA" ,

"Lapo ORLANDI"

Subject: I: ret-info: Jarmila Forumo en Novjorko, Ago-Tago-2000 (UEA-81)

Date: Tue, 13 Jun 2000 15:10:44 +0200

Message-ID:

MIME-Version: 1.0

Content-Type: text/plain;

charset="iso-8859-1"

Content-Transfer-Encoding: 8bit

X-Priority: 3 (Normal)

X-MSMail-Priority: Normal

X-Mailer: Microsoft Outlook IMO, Build 9.0.2416 (9.0.2910.0)

X-MimeOLE: Produced By Microsoft MimeOLE V5.00.2919.6600

Importance: Normal

-----Messaggio originale-----

Da: RET-INFO [mailto:eventoj@hungary.net]

Inviato: martedø 13 giugno 2000 0.28

A: ret-info

Oggetto: ret-info: Jarmila Forumo en Novjorko, Ago-Tago-2000 (UEA-81)

=========================================================================

GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 81 (2000-06-05)

=========================================================================

UEA en la Jarmila Forumo:

POR LEVI PRILINGVAN KONSCION

De la 22-a ghis la 26-a de majo, chirkau 1300 homoj el 700 ne-registaraj

organizajhoj (NRO-oj) partoprenis en la Jarmila Forumo che la sidejo de

Unuighintaj Nacioj en Novjorko. Universala Esperanto-Asocio estis

reprezentita de prof. Lee Chong-Yeong kaj d-ro Mark Fettes kaj de la

konstanta UN-reprezentanto de UEA, Rochelle Grossman.

La Forumo estis iniciato de la NRO-oj mem, responde al la planoj de UN

okazigi grandan pintkunsidon de shtatestroj ("Jarmila Pintkunsido") en

septembro 2000. La organizantoj esperis tiamaniere iom influi la

interregistarajn diskutojn pri la estonteco de UN.

Kontraste al la oficialaj konferencoj, la Jarmila Forumo disponis pri tre

malmultaj rimedoj - malpli ol duonmilionon da dolaroj - kaj neeviteble

suferis reprezente kaj organize. Forestis multaj konataj NRO-oj, kaj

grandaj partoj de la mondo cheestis nur per manpleno da homoj. Ankau la

diskutoj spegulis mankon de bona preparo, tiel ke nur tre malfacile

ellaborighis en la lastaj horoj komuna konkludaro de la delegitoj.

Malgrau tiuj malfortoj, la UEA-grupo celtrafe laboris por levi la

konscion pri lingvaj rajtoj kaj lingvaj problemoj. Disdonighis multaj

centoj da informiloj, i.a. kajero kun la Manifesto de Prago en la ses

oficialaj lingvoj de UN, kaj plurfoje en la pleno la delegitoj de UEA

prenis la mikrofonon por atentigi pri lingva dimensio de la diskutoj.

Fine, en la rekomendojn de du tem-grupoj, pri Homaj Rajtoj kaj Tutmondigho,

ili sukcesis enmeti frazojn pri lingvaj rajtoj, la konservado de lingva

diverseco, kaj la bezono de egaleca interkultura komunikado.

En la lasta tago UEA aranghis apartan kunsidon pri "Lingvo kaj Homaj

Rajtoj", nome de la Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo. Kvankam

cheestis nur reprezentantoj de Transnacia Radikala Partio, Mondfederista

Movado kaj Shintoismo, la kunsido montrighis tre utila por disvolvi

komunan strategion en la rondoj de UN. Tre klare sentighas bezono de

NRO-grupo, kiu konstante konsciigu pri la rolo de lingva diverseco en

socia evoluo kaj monda demokratio, kaj kiu varbu aliancanojn inter la

shtatoj same kiel che la diversaj branchoj de UN. Nur surbaze de tiu pli

vasta konscio, la kontribuo de Esperanto povos ricevi pli vastan agnoskon

kaj subtenon. En la venontaj monatoj konkretighos agadplano surbaze de

tiu ideo.

* * * * * *

AGO-TAGO LA 7-AN DE OKTOBRO

Pro multaj demandoj, UEA rememorigas ke lau la siatempa decido de la

Estraro de UEA, la Esperanta Ago-Tago chiujare estas la unua sabato de

oktobro. Sekve la Ago-Tago 2000 estos la 7-a de oktobro.

---

fonto: ret-info

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail