Estimata S-ro Dario Rodriguez,
ni dankas vin, cxar vi ripetigis nian komunikajxon en tiu hispana dissendolisto.
Ni konfesas ke ni tute ne sukcesas kompreni kial la adreso e.r.a.@internacialingvo.org ne funkciis! Tamen bonvolu scii ke oni ankaux povas uzi la.trezoristo@internacialingvo.org kaj e.r.a.@agora.stm.it
Pli grava estis nia eraro en la komunikajxo de Ret-Info (tamen tuj poste korektita): ni indikis kiel kosto de la libro "Esplorvojagxo" la prezo valida por acxetoj de almenaux 3 ekzempleroj (t.e. rabato de 33%).
La efektiva prezo de unuopa ekzemplero estas 30 000 liroj (euxroj 15.50) plus sendokostoj.
Dankon por via kunlaboremo.
La ERA-trezoristino: Daniela Giglioli