Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
ven 02 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 16 giugno 2000
De: "Esperanto" Radikala Asocio
Al: Dario Rodriguez

Estimata S-ro Dario Rodriguez,

mi respondas al viaj demandoj:

- pagomanieroj:

1) se la acxetanto posedas kreditkarton, tiu certe estas la plej simpla kaj rapida maniero. Li devas komuniki al ni la nomon de la karto, gxian numeron, findaton kaj nomon de la titolulo. Tiuj informoj estos garantie pritraktataj en rezervita maniero.

2) se la acxetanto posedas konton cxe UEA (cxiuj individuaj membroj gxin havas kaj ankaux kutimaj klientoj de UEA) povas pagi per gxi. Li devas komuniki al UEA (kaj al ni) la peton pagi la sumon sur la UEA-konto de ERA , kiu estas: erad-p.

3) Se neniu el la antauxaj kondicxoj estas utiligeblaj la acxetanto povas pagi pere de banko (en landoj de EU, gxenerale preskaux cxiuj bankoj) al konto numero 554, cxe "Istituto Bancario S. Paolo di Torino - Filiale di Roma", ABI 1025 - CAB 3209.

- La kosto de la sendaj elspezoj per normala posxto proksimume estas de 5%. Ili povas proporcie malaltigi enkaze de multekzemplera pakajxo.

Por unuekzemplera sendo oni povas kalkuli, por Hispanio:

1 ekzempl. de "Esplorvojagxo" LIT (italaj liroj) 30 000

posxtelspezoj (proksimume 5%) LIT 2 500

Totalo LIT 32 500

korespondantaj al euxroj: 16,80.

Mi esperas ke la acxetanto (aux lia banko) memkalkulos la sumon en hispanaj pesetoj.

Salutojn,

La ERA-Trezoristino: Daniela Giglioli

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail