Subject: Libromendo
Date: Wed, 21 Jun 2000 11:24:20 +0100
MIME-Version: 1.0
Content-Type: text/plain;
charset="iso-8859-1"
Content-Transfer-Encoding: 7bit
X-Priority: 1
X-MSMail-Priority: High
X-Mailer: Microsoft Outlook Express 5.00.2014.211
X-MimeOLE: Produced By Microsoft MimeOLE V5.00.2014.211
>ERA prezentis tiun eldonajxon la 19.an de majo 2000, enkadre de grava
manifestacio okazinta en urbo Parma, dedicxita al Jules Verne. Tiu
manifestacio, organizita fare de la Skabeneco pri Kulturo de la Komunumo
de Parma, titolis: "Ekspedicio Jules Verne: eksterordinara vojagxo". La
prezento de la libro ricevis varmajn aprobojn de la respondeculoj de tiu
parma manifestacio.La libro, 160-pagxa, kostas EUxROJ 10,33 (20 000
italaj liroj) jam nun oni povas gxin mendi al ERA, Via di Torre
Argentina 76, Romo (Italio)
Saluton,
Mi volas mendi tri ekzemplerojn de "Ekspedicio Jules Verne: eksterordinara
vojagxo" (="Esplorvojagxo"?).
Bonvolu konfirmi al mi kiom da mono mi devos pagi (10,33 * 3 + posxtkostojn,
mi supozas). Bonvolu ankaux konfirmi ke temas pri trilingva versio
(franca/itala/esperanta).
> Se vi volas ricevi ekzempleron de la libro "Esplorvojagxo" vi devas sendi
> al ni vian hejman adreson. Atentu, la prezo indikita en la komuniko
rilatis
> la acxetojn en almenaux tri ekzempleroj (do rabato de 33%). La unuopa
> ekzemplero do kostas LIT 30 000 (euxroj 15.50) plus la ekspedaj kostoj.
> Atendante vian respondon ni memorigas ke vi povos pagi: aux per nia konto
> cxe UEA erad-p aux, se vi povas uzi kreditkarton, komunikante al ni gxian
> nomon, numeron, findaton kaj la nomon de la titolulo.
Mia hejma adreso estas:
Francisco Orta Soler
El Hierro, 10 - Taco (La Laguna)
Tenerife- Kanariaj Insuloj
ES-38108 (HISPANIO)
Mi sendas en cxi mesagxo parton de la datumoj, kiam vi respondos mi sendos
la ceteran parton:
Temas pri MasterCard, la titolulo estas mi (Francisco Orta Soler) kaj la
limdato estas oktobro/2000
La unuaj kvar ciferoj de la numero estas 5489.
Mi sendos al vi la ceteraj ciferoj de la numero kiam vi konfirmos la prezon
kaj ke vi ricevis cxi mesagxon.
Amike,
Francisko Orta