Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 28 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 19 agosto 2000
17, 13-Ago-00, 22:02, e.r.a.@internationallanguage.org, D.Giglioli, *, 2193,
---------------------------------------------------------------

KVIZO PRI ESPERANTO EN ITALA TELEVIDO

Jxauxdon la 24an de junio 2000 la itala tutlanda televidstacio

dissendis "Speciale Mai Dire Maik": temas pri suficxe sukcesa

satirajxo, konsistanta cxefe el primokaj kvizoj.

Unu demando temis pri la piedpilka trejnisto Giovanni Trapattoni,

konata en Italio kaj Germanio ankaux pro sia fusxa parolmaniero.

La prezentisto komentis: "Trapattoni ne parolas strangan italan,

li parolas _esperanton_!" Kaj li diris esperantan frazon, tekstantan

pli-malpli: "Cologno, cxefurbo de arto kaj turismo" (en la urbeto

Cologno havas sian ejon tiu televidstacio), proponante tri italigojn,

unu gxustan kaj la aliajn amuze erarajn.

La partoprenanto tuj divenis kiu estas la gxusta italigo.

La tuto laux mi impresis pozitive. Neniu, male ol oni povus atendi,

diris ion ironian pri esperanto. Cetere la prezentisto elparolis

senerare la esperantan frazon.

Giuseppe Castelli

gcastelli@mail.enjoy.it

---

el Nova Sento - 148

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail