Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 26 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 2 settembre 2000
2, 1-Set-00, 22:41, oriel@arnet.com.ar, La.Trezoristo, *, 3090,
---------------------------------------------------------------

Lasta mesagho pri 2 nlc - 9-1-00

Por publikigo en sia originala formo:

Altestimataj geesperantistoj de China Esperanto Ligo:

Estimataj geesperantistoj de la tuta mondo:

Mia unua mesagho estis ie publikigata en "amputita" formo, do mi sendas chi

duan kaj LASTAN Mesaghon".

Lauh multaj aktivuloj scias, pri mia projekto E-2NLC, "Esperanto- 'dua

nacia lingvo por Chinio", la Universala Esperanto Asocio rifuzis doni

apogon, kaj ech petis de mi halti chiun agadon pri tiu Projekto.

La Registaro de Chinio ne estis konsultata kaj tio povus malhelpi

Esperanton ankauh en Chinio.

Do NUN mi haltas.Mi ne dauhrigos la laboron por Projekto "E-2 nlc"

Sed mi volas danki chiujn apogantojn de Chinio kaj de la tuta mondo.Ili

estis pli ol 250 en nur du monatoj

(Junio kaj Julio de la jaro 2000).

En tiu malmulta tempo 32 nacioj partoprenis en la apogo.

Mi sendos la liston de apogintoj al chiuj interesituloj.-

Mi sincere dankas chiujn (multajn) enkuraghigajn mesaghojn kiujn mi

ricevis,chefe el la suferantaj landoj de Latinameriko kaj Azio.Tie la homoj

sentas pli grandan urghon por vera kaj kompata Tutmondigho de la Ekonomio.

Multaj vidis la projekton kiel esperon por la mondo, sed Chinio favoras

Puchonghuan kiel tutnacian helpan lingvon inter 56 aliaj lingvoj en la

Popola Respubliko de Chinio.Nur tio estas brava atingego en si mem.-

Mi esperas kunlabori kun China Esperanto Ligo en aliaj Projektoj pli

integrale planataj.

Mi ankauh esperas dauhrigi mian kunlaboron kun UEA , de kiu mi estas

dumviva membro.

Mi pardonpetas se mi malkomfortigis iun personon pro mia varma kaj insista

entuziasmo.-

Ni dauhrigu kunlaborante por ke Esperanto estu la dua lingvo de chiu homo

surtere.-

Por tio ne necesas apogo de iu ajn nacio sed la individua "vekigho" al la

valoro de Esperanto de chiu persono

en la mondo kaj ne NUR en Chinio.

Kiel homoj, mi kredas ke nia plej alta politika agado estas la unuigo de la

homaro.-

Elkore

D-ro Prof. Ruben Feldman Gonzalez.

Prez. de AIS-RSM-Meksiko

Kunfondinto de PasportaServo

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail