---------------------------------------------------------------Estimata Sinjoro Sartor,
ni respondas al via mesagxo de la 18.a de auxgusto malfrue, cxar ni forestis dum tiu monato.
Ni esperas ke, intertempe, vi ricevis la libron. Konsideru ke ni sendis gxin per normala surtera posxto kaj la posxta kodo indikita estas tiu de via unua mesagxo: "C1412BBF". Ni esperas ke tio ne estos problemo, sed en tiu kazo vi mem devus interesigxi cxe la posxto.
Ni konfirmas al vi ke vi povos pagi per la konto de UEA. Ni memorigas ke nia UEA-konto estas erad-p.
Samideanajn salutojn
La Trezoristino de ERA
Daniela Giglioli