Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 26 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 4 settembre 2000
9, 4-Set-00, 20:28, La.Trezoristo, eventoj@esperanto.org, , 1051,
---------------------------------------------------------------

KOMUNIKATO DE "ESPERANTO" RADIKALA ASOCIO

Eldonita la dua volumo

de la lernolibro "Ludu kun ni!"

Komence de julio ERA eldonis "Ludu kun ni! - 2". Temas pri kompletigo de la konata lernolibro de Elisabetta Vilisich Formaggio. Tiu eldonajxo sin direktas al la infanoj de la tuj postaj klasoj ol tiuj de la unua libro kaj largxe uzas bildojn. Ankaux tiu dua volumo entenas enkondukon de profesoro Helmar Frank kaj dauxras lian didaktikon pri la propedeuxtika uzo de esperanto laux la Paderborna metodo. La libro "Ludu kun ni! - 2" estas rekomendita de profesoro Fabrizio Pennacchietti, prezidanto de la Itala Instituto de Esperanto.

La libro, grandformata, kostas 30 000 italaj liroj (euxroj 15.50). Por acxeto de ambaux libroj (volumo 1 kaj 2) oni ofertas la prezon de nur 50 000 LIT (euxroj 25.82).

Por acxetoj de almenaux tri ekzempleroj de la sama libro estas rabato de 33% (plus sendokostoj).

Jam nun oni povas sendi mendojn al ERA, Via di Torre Argentina 76, Roma (Italio) aux retposxte al < e.r.a.@internacialingvo.org >.

ERA

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail