---------------------------------------------------------------Estimata S-ro Atilio Orellana Rojas,
cxar ni ne ricevis vian respondon ni jam ekspedis ekzempleron de "Ludu kun ni!" Vol. 2. Dum venonta okazo ni sendos ankaux ekzempleron de " Ludu kun ni ! " Vol. 1.
Bonvolu konsideri - vi kaj viaj instruistoj - ke por nia nericxa asocio la eldonado de tiuj libroj estis ekonomie grava kaj peza tasko. Pro tiu kialo ni atendas estonte... lauxpagajn mendojn.
Estimatajn salutojn
La ERA-Trezoristino: Daniela Giglioli.