---------------------------------------------------------------Estimata S-ro Alain Cavalier,
Radikala Partio turnis al ni vian mesagxon en dato 4.a de oktobro en kiu vi petis pri esperantista asocio kiu povus traduki ion en esperanto.
Ni estas "Esperanto" Radikala Asocio - federigxita al Transnacia Radikala Partio, kun sidejo en la roma sidejo de la Partio mem, sed kun membroj en cxiuj partoj de la mondo.
Efektive en pluraj okazoj ni faris tradukojn por T.R.P., kiam gxi tion petis. Ni ne scias pri kio vi faris tiun demandon.
Ni atendas ke vi klarigu vian peton kaj ni estos por vi pretaj al livero de postaj informoj.
Salutojn.
Por E.R.A. Daniela Giglioli (Trezoristino)
Nia alia retadreso: < e.r.a.@agora.it >