---------------------------------------------------------------Kara samideano Alain Delmotte,
ni respondas al via mesagxo de la 15.a de oktobro.
La libro "La kostoj de la Euxropa lingva (ne) komunikado" estas disponebla en esperanta kaj en angla lingvoj, la unuopa prezo estas de 30 000 italaj liroj (15,50 euxroj).
Kutime ni aplikas rabaton de 33 pocento por acxetoj de almenaux tri ekzempleroj de la sama libro.
Tamen al ni placxas la ideon liveri tiun libron al tuta klaso da studantoj de tiom malsamaj naciecoj. Do, pro tio, antaux acxeto de 11 (dekunu) ekzempleroj, ni povus apliki la unuopan prezon de 15 000 LIT (7,75 euxroj). Posxtaj elspezoj ne inkluzivitaj.
Ni atendas vian respondon. En kazo de mendo bonvolu specifi klare kiom da ekzempleroj vi deziras en esperanta kaj kiom en angla lingvo.
Ni ankaux sxatus ricevi pluajn informojn pri tiu via kurso.
Samideanajn salutojn.
La ERA Trezoristino : Daniela Giglioli.
P.S. - Alia retadreso: < e.r.a.@agora.it >.