Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 13 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 3 novembre 2000
7, 2-Nov-00, 18:28, La.Trezoristo, yazikita@pop02.odn.ne.jp, , 990,
---------------------------------------------------------------

Estimata S-no KITIGAWA Ikuko,

en dato 28.an de oktobro ni ricevis de JEI (Japana Esperanto-Instituto) novan mendon de kvin ekzempleroj de "Ludu kun ni" volumo 1.a kaj dek de "Ludu kun ni" volumo 2.a. Cxar pasintece ni pritraktis sendojn de libroj al JEI pere de vi, ni dezirus scii cxu - ankaux cxifoje - ni povos enspezi la koston utiligante vian kreditkarton (la saman kiun ni uzis pasintfoje).

Atendante vian respondon ni indikas ke la kosto (je rabatita unuopa prezo de 20 000 italaj liroj (LIT) po ekzemplero), totale estas de 300 000 LIT (155 Euxroj) plus sendokostoj.

Ankoraux alian peton ni havas:

Por nia asocio estas grava kialo de fiereco ke Japana Esperanto-Instituto utiligas niajn eldonajxojn en sia poresperanta laboro, do, ni demandas: cxu ni povas reklami la du librojn "Ludu kun ni!" kiel "rekomenditaj" de Japana Esperanto Instituto (aux de Japana Asocio de Esperanto-Instruistoj)?

Dankon kaj samideanajn salutojn

La ERA-Trezoristino

Daniela Giglioli

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail