Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 13 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 8 novembre 2000
9, 8-Nov-00, 20:26, La.Trezoristo, karesa@mail.ru, , 1701,
---------------------------------------------------------------

Estimata S-ro Avtandil ABULADZE,

ni tre bedauxras pri la forpaso de S-no Manana Cuckiridze kiu estis nia membrino. Ni esprimas al via asocio niajn kondolencojn.

Ni gxojas ke la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Kartvelio nin kontaktis.

Pri kio rilatas la pagxojn de ERA en Interreto (TTT), konsideru ke ili estas en tri lingvoj: itala, angla kaj esperanto. Por atingi tiujn en esperanto vi adresu al < www.internacialingvo.org >. Poste alklaku sur la kometa stelo. Poste sur "Translimen" (enalte). Tie vi trovos la lastajn du numerojn de nia jxurnalo. (La lasta estas legebla per la programo Acrobat-Adobe).

Estas tamen antauxvidata nova numero de "Translimen" surpapera. Se vi sendos vian adreson (de normala posxto) vi certe ricevos gxin.

Ni estas interesataj koni iom pri la agado de via asocio kaj la eblaj formoj de kunlaboro kun vi.

Pri la aligxo al nia asocio: ni certe estus tre kontentaj se la prezidanto (kaj ankaux aliaj membroj) de la Kartvelia Esperanto-Asocio aligxus al E.R.A. La kotizo de nia asocio estas raportita al la ekonomia situacio de la pluraj landoj. Do, por la landoj de eksa Sovetunio, estas suficxe malalta (laux la okcidenta vidpunkto) kaj ecx, kiam temas pri nepagipovaj landoj, ni konsideras la precizan volon aligxi jam kiel provizora kotizo. Ofte la kotizoj de tiuj membroj estas al ni sendotaj okaze de vojagxoj de amikoj aux simile. Estas tamen necese koni la ezaktan nomon kaj adreson de tiuj novaj aligxantoj.

Por ni de ERA ne estas facile kontroli cxu estas membroj de Radikala Partio en Kartvelio. Ni faros kontrolon pliposte.

Atendante vian respondon ni samideane salutas vin.

La ERA-Trezoristino Daniela Giglioli.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail