---------------------------------------------------------------Estimata S-ro Joao Manoel Aguilera,
ni dankas vin pri viaj esprimoj de simpatio, kiujn ni precipe aprezas cxar vi estas instruisto.
Ni engagxigxis en la lerneja mondo, ankaux je internacia nivelo, unue kun la Projekto " Fundapax ", kiu havos baldauxan dauxrigon venonte (kun la nomo "Euxropax "). Kun tiu projekto, en parte financita de UNESKO, ni kunligis en la mondo pli ol cent elementajn lernejojn.
Ni trafas la okazon por informi vin ke lastatempe ni jam eldonis la duan volumon de " Ludu kun ni ! ", la konata porinfana lernolibro kies unua volumo jam atingis grandan sukceson. La dua volumo kostas 30 000 LIT (italaj liroj), kiel la unua, sed al acxetanto de ambaux ni konsentas rabatitan prezon de 50 000 LIT.
Ni invitas vin kaj - eventuale ankaux viajn kolegojn - aligxi al nia asocio.
Aliaj informoj pri nia agado vi povos trovi en niaj pagxoj en Internet (TTT) al la adreso < www.internacialingvo.org >.
Atendante ankaux informojn pri via agado kaj pri eventuala via kunlaboro, ni salutas vin samideane.
La ERA-Trezoristino: Daniela Giglioli