Sent: Wednesday, November 08, 2000 6:00 PM
Subject: Estimata S-ro Joao Manoel Aguilera,
> ni dankas vin pri viaj esprimoj de simpatio, kiujn ni precipe aprezas cxar
>
> vi estas instruisto.
>
> Ni engagxigxis en la lerneja mondo, ankaux je internacia nivelo, unue kun
> la Projekto " Fundapax ", kiu havos baldauxan dauxrigon venonte (kun la
> nomo "Euxropax "). Kun tiu projekto, en parte financita de UNESKO, ni
> kunligis en la mondo pli ol cent elementajn lernejojn.
>
> Ni trafas la okazon por informi vin ke lastatempe ni jam eldonis la duan
> volumon de " Ludu kun ni ! ", la konata porinfana lernolibro kies unua
> volumo jam atingis grandan sukceson. La dua volumo kostas 30 000 LIT
> (italaj liroj), kiel la unua, sed al acxetanto de ambaux ni konsentas
> rabatitan prezon de 50 000 LIT.
>
> Ni invitas vin kaj - eventuale ankaux viajn kolegojn - aligxi al nia
> asocio.
>
> Aliaj informoj pri nia agado vi povos trovi en niaj pagxoj en Internet
> (TTT) al la adreso < www.internacialingvo.org >.
>
> Atendante ankaux informojn pri via agado kaj pri eventuala via kunlaboro,
> ni salutas vin samideane.
>
> La ERA-Trezoristino: Daniela Giglioli
>
>