---------------------------------------------------------------Estimata S-no CHRISTINE RAIFFAUD,
De S-no KITAGAWA Ikuko ni ricevis vian peton de informoj pri la libroj "Ludu kun ni!" (volumoj 1 kaj 2).
La du volumoj verkitaj de la Profesorino Elisabetta Vilisich Formaggio, kun antauxparolo de profesoro Helmar Frank estas lernolibroj, kiuj, utiligantaj la Paderbornan metodon, sin adresas al la infanoj de la elementa lernejo. La unua por la unuaj klasoj kaj la dua por la tuj pli agxaj infanoj.
La dua volumo estis eldonita antaux nur kelkaj monatoj. La unua aperis jam antaux kelkaj jaroj kaj, dum tiuj jaroj, gxi gajnis sukceson en la tuta mondo (S-no KITAGAWA acxetis plurajn ekzemplerojn por sia klaso, kiel ankaux Japana Esperanto-Instituto). Gxi estis utiligita por la projekto FUNDAPAX, organizita de ERA kaj kunfinancita de UNESKO, projekto kiu kunmetis pli ol cent lernejoj en la mondo. "Ludu kun ni!" estas ankaux rekomendita de la Prezidanto de la Itala Esperanto-Instituto (prof. Fabrizio Pennacchietti) kaj de la Asocio de la japanaj instruistoj, kiel komunikis al ni S-no KITAGAWA. Ambaux la libroj, abunde kolore ilustritaj, reprezentas do la solan ekzemplon sur la libromerkato, de lernolibroj kiuj instruas esperanton ankaux cele al la lerno de fremda lingvo.
Ekzistas ankaux tria pli malgranda libro, titolita "Lingva Orientado per esperanto" kiu estas gvidlibro por la instruistoj (la autoroj estas ambaux: Vilisich kaj Frank).
La libroj estas vendataj je tiuj prezoj:
" Ludu kun ni ! " kostas 30 000 italaj liroj (LIT), (Euxroj 15.50). Sama prezo por la unua kiel por la dua volumo.
"Lingva orientado..." 15 000 LIT (Euxroj 7.75).
Cxiu acxeto de almenaux tri ekzempleroj de sama titolo rajtas rabaton de 33 procento.
Al kiu volas acxeti ambaux volumojn - unu kaj du - de "Ludu kun ni! " ni praktikas la prezon de nur 50 000 LIT (Euxroj 25.85).
Posxtaj elspezoj ne entenataj.
Se vi volas aliajn esplikojn (ankaux pri aliaj niaj eldonajxoj aux pri nia agado) ni estas je via dispono. Aliajn informojn vi povas trovi en niaj pagxoj en interreto : < www.internacialingvo.org >.
Cxar ni intencas eldoni publikajxon pri nia agado, se vi komunikas al ni vian normalan adreson, ni sendos gxin al vi.
Samideanajn salutojn
La ERA-Trezoristino
Daniela Giglioli