---------------------------------------------------------------Subject: RENOVIGO
Estimata S-ro Sean O'Riain,
Revidante en nia arkivo ni vidas ke vi ne renovigis vian membrigxon al ERA por la jaro 2000. Ni ege sxatus ke vi konsideru grave esti ankoraux nia membro kaj en tiu kazo ni memorigas al vi ke la plej rapida kaj simpla paga sistemo estas tiu de kreditkarto, se vi volas ankaux per retposxto.
Ni profitas por indiki ankaux niajn novajn interretajn pagxojn je la adreso < www.internacialingvo.org >.
Ni ankaux komunikas ke jam aperis niaj lastaj du eldonajxoj: la volumo "Esplorvojagxo" (interrompita rakonto de Jules Verne) en trilingva versio, cxar apud la originala franca versio estas la tradukoj en itala kaj en esperanto.
Aperis ankaux la dua volumo de la porinfana lernolibro "Ludu kun ni!".
En atendo de via respondo ni samideane salutas vin.
La ERA-Trezoristino: Daniela Giglioli