---------------------------------------------------------------Subject: RESPONDO
Estimata S-no Christine,
post la halto de la Kristnaskaj festoj ni respondas al via peto pri la libroj, kiujn eble vi jam ricevis. (Ni ekspedis ilin la 21.an de decembro).
Vi petis al ni kun kiu sistemo vi povas pagi.
La plej simpla metodo, se vi havas gxin, estus tiu de la kreditkarto. En tiu kazo vi devus sendi al ni gxian nomon kaj numeron, gxian findaton, la nomon de la titolulo se gxi ne estas la via.
El Francio devus, tamen, esti facile sendi ankaux cxekon al nia adreso "ERA Via di Torre Argentina, 76 - 00186 ROMA (Italia)".
Se vi havas posxtan konton versxajne vi povus transdoni la sumon al nia posxta konto en Italio, kiu estas: ROMA 60397007.
Se vi estas individua membro de UEA kaj havas konton cxe tiu asocio vi povas sendi la monon al UEA petante transdoni gxin al nia konto < erad-p >.
Ni resumas la tutan elspezon:
Rabatita kosto de la libroj: 50 000 LIT (euxroj 25.83)
Sendokostoj: 7 000 LIT (euxroj 3.62)
TOTALO: 57 000 LIT (euxroj 29.45).
Ni trafas la okazon por bondeziri al vi felicxan 2001-jaron.
La ERA-Trezoristino: Daniela Giglioli