Estimata Esperanto-Ligo de NordAmeriko (ELNA),
ni petas indiki al ni se, iamaniere (entute aux enparte), vi efektivigis pagojn, rilatantaj la cxisubajn librajn liverojn:
1) UNUA EKSPEDO de la 23.a de februaro 2000 (debeta noto sendita en dato 2000-03-16) rilatanta 3 ekzemplerojn de "Costs of European..." kaj 5 de "Ludu kun ni" volumo 1: La totala kosto estis de 210 000 italaj liroj (108.45 euxroj).
2) DUA EKSPEDO, de la 1.a de auxgusto 2000, de 20 ekzempleroj de "Ludu kun ni" Volumo 2, kies totala kosto estas de 470 000 LIT (242.70 euxroj).
Se ankoraux vi neniumaniere prizorgis la suprajn pagojn bonvolu konsideri tiun cxi kiel instigletero, devigata de la ekonomiaj necesoj de nia asocio.
Ni atendas vian respondon kun via decido pri la pagomaniero.
Samideanajn salutojn
La Trezoristino de E.R.A.:
Daniela Giglioli