---------------------------------------------------------------Estimata S-ro Carlos Maria Dorini,
libroservisto de BEL,
mi ne volus ke, sekve de malgranda epizodo, malbonigxus niajn interrilatojn kiuj, estis bonaj post kelkaj miskomprenoj kun la malnovaj estroj de BEL.
Ni ankora- ne ricevis respondon al nia dua peto de klarigoj pri la pago de la kvin ekzempleroj de la libro "Esplorvojagxo", en la versio eldonita de ERA, kiuj estis de vi petitaj per retposxto en dato 14.a de decembro 1999.
Ni atentigas vin ke la monsumo nepagita estas de 110 000 italaj liroj (e-roj 57) kaj inter la pluraj pagomanieroj, jam alifoje de vi uzitaj, estas anka- tiu de kreditkartoj a- pere de la banko kiel ciflanke indikita.
Atendante vian respondon ni salutas vin.
La Trezoristino
Daniela Giglioli