Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 08 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 28 marzo 2001
10, 28-Mar-01, 17:09, La.Trezoristo, yazikita@pop02.odn.ne.jp, , 1163,
---------------------------------------------------------------

Subject:

Gxentila Kitagawa Ikuko,

ni estas gxojaj pri la sxatesprimoj, rilatantaj la 2.an volumon de "Ludu kun ni!", fare de la Japana Asocio de esperanto-instruistoj. Ni klopodos diskonigi ilin, certaj ke tio povus helpi la kandidatecon de tiu verko al la UEA-konkurso "Libroj por infanoj" 2001.

Pri kio rilatas la sendo de la libroj, ni informigxis cxe la posxtoficejo: la kosto de ekspedo per aera vojo (de Italio ne ekzistas SAL), por 30 ekzempleroj, estas de 256 000 LIT (italaj liroj), do proksimume la tuta kosto devus esti: Prezo de la libroj 600 000 LIT. Aera sendokosto 260 000. Totalo 860 000 LIT (egalaj al euxroj 444.15).

Se vi konfirmos tiun mendon, ni esperas ke ni povos utiligi, por via pago, la sistemon de la kreditkarto, kiel okazis pasintece.

Ni ankaux memorigas al vi ke, por nia asocio, tiel multe engagxita en la lerneja sektoro, estus tre grava la membrigxo via kaj de viaj gekolegoj.

Salutojn

Daniela Giglioli (ERA-Trezoristino)

P.S. - Se vi rapide sendus konfirmon de via mendo per elektrona posxto ni procedos al la libra ekspedo komence de venonta semajno ankaux cxar, en la sekvaj tagoj estos en Italio la Paskaj fesxtotagoj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail