$BF|;~ (B : 2001 $BG/ (B4 $B7n (B10 $BF| (B 22:00
$B7oL> (B : Kara Ikuko,
>la 5.a de aprilo mi ekspedis al vi la 30 ekzemplerojn de "Ludu kun ni -
>
>Volumo 2" kaj, kiel ni jam interkonsentis, mi elprenis la sumon de 700 000
>LIT el via kreditkarto. Cxe la posxtoficejo oni diris al mi ke por la
>persxipa ekspedo ili supozas tempodauxron de 33 tagoj, do, la libroj devus
>atingi vin la 15.an de majo.
>Por esti membro de ERA plenrajte (t.e. ebleco vocxdoni, kandidatigxi al la
>sxargxoj, k.t.p.) oni devas pagi la asocian kotizon. Gxi estas kalkulita,
>por cxiu lando, surbaze de gxia "Brutta Nacia Produkto". La aligxkotizo por
>la jaro 2001 por Japanio estas je 27 334 enoj: efektive ni estas en la
>neceso kompletigi la kostojn de la eldono de la 2.a volumo de "Ludu kun ni"
>kaj ni ankaux devas alfronti represon de la unua volumo, kiel ankaux
>promociadon de cxiuj aliaj niaj eldonajxoj. Tio nur sur la eldona tereno.
>Krome ni klopodas favorigi la starigon de Interregistara Konferenco cxe la
>Euxropa Parlamento (fakte tiu jaro 2001 estis proklamata Euxropa Jaro de la
>Lingvoj), tiu konferenco devus: esplori la situacion de la lingva
>komunikado je euxropa nivelo, ekzameni la problemojn, debati la eblajn
>solvojn. Ni ankaux volus realigi projekton - entute pere de interreto - per
>kiu la instruistoj de cxiuj mondopartoj povus, ekzemple, fari novan
>eksperimentadon de la Paderborna metodo, en simila maniero al tiu farita en
>la jaro 1995 per la projekto Fundapax, kunfinancita de UNESKO, per kiu, 105
>lernejoj de 29 landoj de pluraj partoj de la mondo interligigxis.
>Mi esperas ke mi sukcesis doni al vi klarigon pri la iniciatoj de la asocio
>kaj mi estas tamen preta al cxiu eventuala plua klarigo kiun vi dezirus. En
>la espero ke vi kaj viaj gekolegoj volus atingi nian membraron, mi kare vin
>salutas,
>
>Daniela Giglioli, Trezoristino de ERA.
>
>
>
>
>
>
>
>
>
>