---------------------------------------------------------------Estimata Centra Oficejo de UEA,
en dato 1.a de marto chijara ni petis al vi transdoni la sumon de 21 euroj de nia konto (erad-p) al tiu de Ret-Info/Eventoj (ells-s) por pagi abonkotizon al tiu servo.
Ret-Info-Administrejo, nun, komunikis al ni ke tiu kotizo neniam al ili alvenis.
Chu povus esti ke la transdono ne okazis char mi erare sendis la mesaghon de mia persona retadreso, anstatau uzi la kutiman ?Mi petas vin fari kontrolon kaj - se la operacio ne okazis - bonvolu fari ghin nun.
Salutojn,
La ERA-Trezoristino: Daniela Giglioli