Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
ven 17 mag. 2024
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 5 maggio 2001
Estimata S.ro A. A. Pereira,

mi skribas al vi rilate al via "Curso de esperanto", kiun mi multe aprezas, sed mi ankaw skribas law peto de E.R.A. ("Esperanto" Radikala Asocio), pli precize de gxia sekretario Giorgio Pagano.

Mi ne scias cxu vi konas ion pri ERA. Temas pri esperantista asocio kiu emas labori, favore al esperanto, precipe sur politika tereno. Gxi naskigxis kiel asocio interna al Radikala Partio, partio origine itala, poste farigxinta "transnacia" (interalie rekonita kiel NRO de Unuigxintaj Nacioj). Iom post iom la asocio tute sendependigxis (nun ankaw statute), tamen plutenante politikan referraporton kun Radikala Partio.

La asocio multe agadas sur lerneja, sed ankaw sur eldona terenoj. En la jaro 1995 gxi sukcesis atingi kunfinancadon de Unesko al programo, nomita Fundapax, de eksperimentado en elementaj lernejoj law la Paderborna Metodo, gxi estis sukceso por la multaj lernejoj kuntrenitaj en pluraj landoj. Sur la eldona tereno menciinda estas la publikigo de la libro de E. Vilisicz Formaggio "Ludu kun ni!", volumoj 1 kaj 2. Tiuj lernolibroj por la elementaj klasoj gajnis grandan sukceson. Lastatempe la japana Asocio de Esperanto-Instruistoj oficiale rekomendis la uzon de tiuj libroj.

Nun mi finas tiujn informojn pri ERA, kiuj tamen estis necesaj.

Asocio ERA, law iniciato de gxia sekretario Giorgio Pagano, ege sxatus promocii la utiligon de via kurso in Italio, ankaw organizante la tiel nomitan kontrolistan servon (eble la kontrolisto estus mi). Ni do akurate pristudis la regulojn indikitaj en viaj TTT-pagxaro. Kompreneble ni intencas respekti cxiujn kondicxojn indikitaj de via regularo.

Ni intencus enmeti kunligon al via Kurso en niaj TTT-pagxoj, kiuj estas:

www.internacialingvo.org (en lingvo esperanto)

www.esperantio.org (en itala lingvo)

www.internationallanguage.org (en angla lingvo)

www.esperanto.stm.it (hejmpagxo kun aliro al cxiuj aliaj)

NE NUR. Se vi al tio konsentas, placxus al ni enmeti en niaj pagxoj ecx "spegulon" (en Internet-Web, ofte nomata "Mirror"), t.e. - kiel vi eble scias - kvadrato kiu aperas sur la ekrano, de kiu oni petu rekte la elsxuton de via Kurso. En tiu okazo, cxu vi povus ecx sendi la dosierojn, tiel ke ni povu gasti ilin en nia "servila" komputilo por plifacila elsxutado?

Ankoraw informon, mi petas. Kiel vi ankaw skribis en viaj pagxoj, kelkaj eraretoj ensxovis en la tradukoj. Mi devas diri ke, almenaw por la itala traduko, ili estas vere etaj, nur kelkaj tajperaretoj. Tamen la frazo de la "kunligo", kiu permesas repreni la lernadon de la "punkto" kie oni interrompis gxin, (bedawrinde en la kovertpagxo), estas tradukita en formo "arkaika" kaj iomete ne tuj komprenebla: "Dove mi fermai?". Plej bone estus: "A quale lezione ero rimasto?".

Cxu estus komplika afero korekti gxin?

Alia problemeto - bedawrinde - estas la sistemo de vi elektita por skribi la supersignitajn literojn. Gxi ne multe tawgas al la italaj klavaroj. Por la konsonantoj "cx, gx, hx, jx, sx" cxar la signo "^" (cirkumflekso) estas en majuskla pozicio, do ne tro facila, sed tiu cxi estas vere problemeto. Pli grava estas la elekto por la litero "u" (cxi tie anstatawita per w). La signo tildo "~" TUTE NE ESTAS EN LA ITALAJ KLAVAROJ (fakte, kiam oni devas uzi gxin en la TTT-adresoj, oni devas uzi la sistemon "klavo ALT + 126" de la dekstra klavareto).

Versxajne - se ne estas aliaj solvmanieroj - estos por ni pli konvene instrui al la lernantoj - almenaw por la litero "u" - uzi rekte tiun sistemon kun la Latin-3 kodo (do: ALT + 0253).

Pardonu min se mia skribo estis tro longa.

Mi atendas vian respondon ankaw nome de ERA-estraro.

Samideanajn salutojn,

Edo Taddei

P.S. - La retadreso < e.taddei@agora.it >, al kiu vi povas respondi, estas mia persona adreso. Se la afero startos mi indikos alian adreson al la lernantoj kaj al vi.

2.a P.S. - DIABLE! Gxuste antaw sendi tiun leteron mi provis la programon kaj batis la kapon kontraw alia problemo kiun mi ne komprenas. Temas pri la Leciono 10 , ekzerco 7, kie oni ekzercas pri la horlogxo. La programo CXIAM respondas erare "Nee!" al la ekzaktaj respondoj. Sxajnas al mi ke la programo ne akceptas la aperanta punkto envice de la dupunktoj (t.e. "10.30" anstataw "10:30") sed la punkto ne estas korektebla. Kion fari?

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail