Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 21 mag. 2024
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 16 maggio 2001
15, 6-Mag-01, 19:00, karlo@cursodeesperanto.com.br, E.Taddei, *, 5287,
---------------------------------------------------------------

Kara Edo Tadei,

Koran dankon pro via mesagho. Chi sube mi respondos al kelkaj demandoj:

> Mi ne scias cxu vi konas ion pri ERA.

Jes, mi konas kaj opinias ke ghia laboro estas tre grava.

> Asocio ERA, law iniciato de gxia sekretario Giorgio Pagano, ege sxatus

> promocii la utiligon de via kurso in Italio, ankaw organizante la tiel

> nomitan kontrolistan servon (eble la kontrolisto estus mi). Ni do akurate

> pristudis la regulojn indikitaj en viaj TTT-pagxaro. Kompreneble ni

> intencas respekti cxiujn kondicxojn indikitaj de via regularo.

Bv. konsideri ke tiu teksto ne estas regularo, sed simple idearo pri la

eblecoj uzi la programon. Vi tute libere povas trovi aliajn manierojn por

pli bone utiligi la materialon. Bv. sciigi nin kaj la aliajn asociojn pri

tio.

> NE NUR. Se vi al tio konsentas, placxus al ni enmeti en niaj pagxoj ecx

> "spegulon" (en Internet-Web, ofte nomata "Mirror"), t.e. - kiel vi eble

> scias - kvadrato kiu aperas sur la ekrano, de kiu oni petu rekte la

> elsxuton de via Kurso. En tiu okazo, cxu vi povus ecx sendi la dosierojn,

> tiel ke ni povu gasti ilin en nia "servila" komputilo por plifacila

> elsxutado?

Tre baldau mi kopios la programon al www.simtel.com, kiu havas spegulojn tra

la tuta mondo. Por faciligi la korekton kaj korservadon de la dosieroj,

estas preferende ne dissemi ilin tra la reto. Se la spegulo de simtel por

italoj estas sufiche rapide, tio tre faciligos mian laboron, chu bone?

> Ankoraw informon, mi petas. Kiel vi ankaw skribis en viaj pagxoj, kelkaj

> eraretoj ensxovis en la tradukoj. Mi devas diri ke, almenaw por la itala

> traduko, ili estas vere etaj, nur kelkaj tajperaretoj. Tamen la frazo de

la

> "kunligo", kiu permesas repreni la lernadon de la "punkto" kie oni

> interrompis gxin, (bedawrinde en la kovertpagxo), estas tradukita en formo

> "arkaika" kaj iomete ne tuj komprenebla: "Dove mi fermai?". Plej bone

> estus: "A quale lezione ero rimasto?".

> Cxu estus komplika afero korekti gxin?

Tute ne, sed prefere mi resendu vian sugeston al la tradukinto, char li pli

bone povas opinii pri tio, ol mi. Bv. noti ankau la tajperarojn, char tiujn

mi tre volonte kaj rapide shanghos.

> Alia problemeto - bedawrinde - estas la sistemo de vi elektita por skribi

> la supersignitajn literojn. Gxi ne multe tawgas al la italaj klavaroj. Por

> la konsonantoj "cx, gx, hx, jx, sx" cxar la signo "^" (cirkumflekso) estas

> en majuskla pozicio, do ne tro facila, sed tiu cxi estas vere problemeto.

> Pli grava estas la elekto por la litero "u" (cxi tie anstatawita per w).

La

> signo tildo "~" TUTE NE ESTAS EN LA ITALAJ KLAVAROJ (fakte, kiam oni devas

> uzi gxin en la TTT-adresoj, oni devas uzi la sistemon "klavo ALT + 126" de

> la dekstra klavareto).

> Versxajne - se ne estas aliaj solvmanieroj - estos por ni pli konvene

> instrui al la lernantoj - almenaw por la litero "u" - uzi rekte tiun

> sistemon kun la Latin-3 kodo (do: ALT + 0253).

Ankau la tradukinto raportis tiun problemon al mi, kaj mi ech promesis trovi

solvon, sed bedaurinde mi forgesis tion en la nuna versio. Eble plej tauga

solvo estus la instalado de klavarangho kia EK, de Juri Finkel.

> Pardonu min se mia skribo estis tro longa.

Mi shatas tiajn mesaghojn!

> 2.a P.S. - DIABLE! Gxuste antaw sendi tiun leteron mi provis la programon

> kaj batis la kapon kontraw alia problemo kiun mi ne komprenas. Temas pri

la

> Leciono 10 , ekzerco 7, kie oni ekzercas pri la horlogxo. La programo

CXIAM

> respondas erare "Nee!" al la ekzaktaj respondoj. Sxajnas al mi ke la

> programo ne akceptas la aperanta punkto envice de la dupunktoj (t.e.

> "10.30" anstataw "10:30") sed la punkto ne estas korektebla. Kion fari?

Chu en via komputilo la dupunktoj aperas kiel simpla punkto? Tio ne devus

okazi! Chu vi povas fari foton de tiu ekzerco?(per shift + print screen) kaj

ghin sendi al mi en la formato jpg?

Koran dankon!

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail