Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
ven 17 mag. 2024
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 16 maggio 2001
Estimata S.ro A. A. Pereira,
mi atendis multe antaw reskribi al vi, cxar la korektoj al la itallingva traduko de via programo, ne estas ankoraw pretaj. Ili evidentigxis pli gravaj ol antawvidite, do, mi decidis prokrasti la sendon al vi de listo de la tajperaroj (ne nur tajperaroj, tamen). Mi antawvidas sendi la tuton al vi venontsemajne.

Intertempe, tamen, mi prenis sur mi la sxargxon sendi al vi mesagxon nome de la Sekretario de asocio ERA, Giorgio Pagano, kiu petas:

Cxu oni povus fari korekton en la prezentado de la programo, t.e. en la paragrafo "Come imparare l'esperanto?" de la teksto "Che cos'e' l'esperanto?" (kaj ankaw en la paragrafo 6 de la enkonduko "Kiel utiligi tiun programon?") aldonante ankaw la TTT-adreson de E.R.A. al tiu - nun ekzistanta - de Itala Esperanto Federacio (www.esperanto.it)?

Cxu oni povus klare indiki ke la korektista-servo estas liverata de "Esperanto" Radikala Asocio?

Cxu vi ne povus konsideri la estigon de versio de la programo, diferencigita nur en la indiko de la "referenca" adreso en Italio, por la italaj esperantistoj?

Mi antawdankas vin por viaj gxentilaj respondoj.

Samideane,

Edo Taddei

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail