S.ro Karlo PerejraS.ro Gian Piero Salvo,
ankoraw lau sxargxo de Giorgio Pagano, sekretario de ERA, mi skribas al vi ambaw, cxar - mi scias - ke korektoj aw modifoj al la programo "Cursodeesperanto", kiuj rilatas la italan tradukon estas kontrolataj de Salvo, sed tiuj kiuj rilatas al la programo mem kaj al la enkonduko, versxajne devas esti kontrolitaj de la awtoro S-ro Perejra.
Mi, baldaw, (gxis tri, aw kvar tagoj, eble) sendos al vi ambaw elenkon de miaj konsideroj pri eraroj law mi korektindaj, kaj aliaj tajperaretoj kaj simile. Mi scias ke estos vi kiuj decidos cxu mi pravas aw ne.
Intertempe tamen, mi petas S-ro Pereira-n bonvolu enmeti nian TTT-adreson en la enkonduko de la programo indikante kiel "hejmpagxo" de ERA la adreson < www.linguainternazionale.it > . Tiu adreso estas pli tawga ol la alia antawe indikita.
Gxis baldaw kaj samideanajn salutojn
Edo Taddei
Piazza P. Vettori 5
IT-50143 FIRENZE (Italio)
< e.taddei@agora.it >